china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hejma rekonstruado en unuanimeco
(GMT+08:00) 2008-07-04 17:30:12

Karaj amikoj, la fortega tertremo okazinta la 12-an de majo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, animskuas ĉinojn, inkluzive de samlandanoj en Taiwan. Por doni helpon al postkatastrofa rekonstruado en la plagitaj lokoj, lastatempe okazis en Pekino la vespero "La du bordoj en unuanimeco rekonstruas la hejmon".

Kantistino el la ĉina ĉeftero Tan Jing surscenejiĝis la unua kaj malfermis la kurtenon de la vespero per la kanto "Ne disiĝu kaj en vivo kaj en morto". Ŝia voĉo kortuŝis ĉiujn spektantojn. "Mi atendas informon pri vi en sekundoj, kredeble la vivo ne ĉesas, mi preĝas spiri kune kun vi. Vi, ne videbla, sidas en mia koro, via rigardo ja estas plena signifo por mi. Kie ajn vi estas, mi trovos vin. Ni, man-en-mane, ne disiĝos kaj en vivo kaj en morto."  

La vespero estis kune organizata de la Asocio pri Rilatoj inter Du Bordoj de la Markolo Taiwan kaj la Fonduso de Ĉina Ruĝa Kruco kaj funkciigata de la Ĉina Centra Televid-Stacio. En ĝi partoprenis multe da steloj el la ĉeftero kaj Taiwan de Ĉinio. Per sia prezentado ili esprimis funebron al la mortintoj pro la tertremo kaj bondezirojn al la plagitaj popolanoj en rekonstruado de la hejmoj.

La idola societo el Taiwan nomata S.H.E prezentis la kanton "Bela nova mondo", kiu priskribas plezurigan kaj liberan novan mondon. La societo esperas pere de la kanto inspiri la plagitajn popolanojn revigliĝi, kiel eble plej frue iri el malĝojo kaj konstrui novajn belajn hejmojn. La tri viglaj kaj amindaj junulinoj esperas alvoki dank' al Ĉina Radio Internacia ĉiujn amemajn personojn longtempe subteni konstruadon de la plagitaj lokoj. Ella el la triopo diris:

"Ni, plenaj de espero, alvenis. Nun ni devas forpeli malĝojon kaj kun espero marŝi antaŭen, por ke la plagitaj popolanoj havu novan ankoraŭ pli belan mondon. Ni ankaŭ esperas, ke oni plue donos helpon al ili. Ĉar ilia estonta vojo ankoraŭ estos longa."

Laŭ konigo, la preparado por la vespero daŭris nur malpli ol unu semajnon kaj la vespero estas vaste subtenata de artistoj el la ĉinaj ĉeftero kaj Taiwan. Kaj plie, dum kvar horoj artistoj el la ĉeftero konfirmis sian ĉeeston al la vespero.

Jen estas la kanto "Nefleksebleco de Ĉinio". "Antaŭ ol aperas ĉiel-arko, ĉiam ventas, pluvas kaj tondras. Antaŭ ol aperas krepusko de tagiĝo, ĉiam aperas mallumo. Miaj karaj samlandanoj, via sufero ja estas ankaŭ la mia, via ĝisosta doloro dolorigas ankaŭ mian koron. Rigardu la ĉielo, rigardu la tero, ke ni larĝpaŝe antaŭenmarŝas en pluvo-ventado."

En la vespero oni ankaŭ deklamis poemon, projekciis mallongan filmon kaj per tio, rememoris la elkoran amon el diversaj rondoj de la ĉeftero kaj Taiwan. La amo profunde kortuŝis ĉiujn aktorojn kaj spektantojn.

"Kie estas vi, fratoj? Ne aŭdante vian spiron, mi sentas min plora kun larmoj similaj al sanggutoj. Mi sola vojas plu en malĝojo, rememoras kun okuloj fermitaj. En ĉiu nokto mi sonĝas la saman sonĝon, flustrante, ke en la venonta vivo ni ankoraŭ estu fratoj."

Nun vi aŭdas la kanton "Fratoj" prezentitan de kantisto Yang Kun el la ĉeftero. Lia raŭkeca voĉo ege kortuŝas spektantojn ĝis larmoj. Intervjuate en la vespero, Yang Kun diris:

"Mi kaj miaj amikoj pensas, ke post tri-kvin monatoj ni kune kontaktiĝos kun lokaj registaroj kaj praktike faros ion por ili, elektos lokon por konstrui orfejon aŭ lernejon."

Dum la vespero, sukcesaj entreprenistoj el Taiwan malavare promesis kontribui monon je pli ol 64 milionoj da juanoj por konstrui 128 lernejojn. La profunda amo de Taiwan-anoj al la suferantoj de la patrolando profunde skuis la animon de la spektantoj.

Je la fino de nia programero, bonvole aŭskultu la kanton "Blu-blanka porcelanaĵo", prezentitan de Zhou Jielun el Taiwan.

En melodio kun densa ĉina stilo Zhou Jielun ascendis la scenejon. Lia makleristo diris al raportisto, ke li malvarmumiĝis, tamen li ankoraŭ persistis en prezentado. La emociplena kantvoĉo plene esprimas lian amzorgon al la plagitaj popolanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040