Olda pafilo ne maljunas. Olda Pafilo, pseŭdonimo de Xie Weiguo naskita en la Virina Tago, 1961. Olda Pafilo estas veterana instruisto en la 5-a mezlernejo de la urbo Wenling, la provinco Zhejiang. En 1982 li komencis verki poemojn kaj studi modernan poezion. Poste li fondis, kune kun kelkaj poetamikoj, poezian societon titolitan "Buboj". Li publikigis jam centojn da verkoj inkluzive de eseoj kaj komentarioj. Plurfoje li gajnis premion el tutlandaj poemaj konkursoj. Vintre de 2001, li sturmis en poezian reton kaj ne longe poste ricevis titolon "Parnasa Lei Feng" pro varmo, helpemo, diligento, seriozo kaj responsemo. Kara retleganto, mi traduku ion de Olda Pafilo, titolitan "Feniksa Tagduo"! Sed kiu estas Lei Feng? En la jaro 1962, kiam nia Olda Pafilo aĝis apenaŭ 1 jaron, prezidanto Mao Zedong surskribis "Lernu de Lei Feng!" kaj Lei Feng (1940—1962) ĉiam amanta prezidanton Mao Zedong, la Komunistan Partion kaj popolon, ĉiam helpema kaj laborema, fariĝis modelo de la tuta lando.
"La 28-an de aprilo, 2000. Pluvete. Sabate. Mi sidis en trajno ekirinta je la 17-a el Kantono kaj atingonta Chengdu. Jam 19 jarojn mi ne trajne veturis, tial mi jam forgesis sardenan kunpremecon okazintan en vagonaro kiu kuris de Nankino al Ŝanhajo kaj en kiun mi, tiam nur studento ironta hejmen por pasigi vintrajn feriojn, pene ŝovis min. Ve, post 10 jaroj apenaŭ boniĝis la fervoja transportado! Terure, ke troviĝis neniu starloko! Limakis la trajno. Je la 22-a jam ĉesis lumi ĉieaj lampoj! Fine mi trovis loketon en bufra spaco kaj elsakigis libron. Jen Feniksa Kolekto de Congwen 1). Libro malgrandaformata, sur kies kovrilo vidiĝas pentraĵo de Huang Yongyu 2), kun titolo skribita de Zhang Chonghe 3), kaj kiun mi aĉetis antaŭ 6 jaroj. Lusin 4) siatempe diris, ke verkoj de Shen Congwen estas malfacile kompreneblaj pro tro da dialektaj vortoj. Vere! Kaj al mi plaĉas ne liaj noveloj, sed liaj prozaĵoj. Mi bedaŭris, ke mi forgesis kunporti lian biografion. Anhelis la lampo, tial min sufokis la spaco, tiom pli pro navetado de vendoĉaro.
La 29-an de aprilo, 2000. Dimanĉe. Je la 6-a kaj duono mi vekiĝis. Jam Hunan 5). La trajno sin movis tra valo. Pluvaj fadenoj senĉese svingis sin al fenestro. Nebulo vualis ĉion de la naturo. Kiom grandioze, ke nuba maro movas montegon en la foro! Maturas jam kolzoj kaj verdas rizidoj sur kampoj, spirale ĉirkaŭantaj proksimajn montojn. Jen tie, blanka rubando da akvo kaskadas el inter montoj! Mi prenis buson, kiu, tre malnova kaj homplena, tamen ekis nur je la 14-a. Ŝoforo laŭeble enlasis pasaĝerojn. Li tuj haltigis la aŭton, apenaŭ vidinte iun alĵeti rigardon, kaj persvadis tiun enbusiĝi. Ho, mi eĉ hontus eksplodi, trovante ĉiujn internajn ekstreme paciencaj kaj indulgemaj. Post 2 horoj la aŭtobuso atingis Mayang 6) kaj penetris tra vivoplena ĉefstrato. De tempo al tempo vidiĝis miao-naciecaj virinoj kun fute alta tuko sur la kapo kaj liana korbo ĉe la dorso..."
1) Congwen: Shen Congwen, 1902—1988, prozisto;
2) Huang Yongyu: Tujia-nacieca pentristo (1924—);
3) Zhang Chonghe: Kaligrafino kaj ĉarmulino (1910—), pli juna fratino de Zhang Zhaohe, la edzino de Shen Congwen;
4) Lusin: Verkisto (1881—1936)
5) Hunan: Meza provinco;
6) Mayang: Miao-nacieca Aŭtonoma Gubernio en la okcidenta parto de Hunan. |