china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pri Feliĉo
(GMT+08:00) 2008-07-11 07:37:10

Vidon perdis mia amiko, en la aĝo de 13 jaroj. Poste lia patro sendis lin al blindula lernejo. Ekster lia atendo, ĉiuj infanoj tre enviis lin pro tio, ke en 12 jaroj li propraokule vidis la abundan mondon – li sciis almenaŭ, kiom floroj ĉarmas kaj la suno helas, kiel blanka nubo ŝvebas kaj la ĉielo lazuras. Tiom pli, ke li povas rememori rideton de panjo kaj paĉjo. Multe da blinduletoj asertis, ke li sentus la plej grandan feliĉon, se ili povus sperti unu el la menciitaj aferoj. Sed li, jam tiom, nu, lia feliĉo montas. Kaj siaflanke, ĝuste pro iliaj bruoj, li komprenis kontenton kaj domaĝon. Li do diligente lernadis ĉion. Fine li fariĝis multe pli kapabla ol siaj kunlernantoj. Foje li konsolis ilin klarigante, ke ankaŭ ili povas fari sin feliĉaj, ĉar ili havas ankoraŭ la aŭdadon, flaron, guston kaj tuŝon, povas karesi, paroli, kanti, kuri kaj salti. Sekve gajeco regis en la lernejo. Feliĉo ĉie lirlis.

Antaŭ kelkaj tagoj mi veturis trajne de la Flava Ŝtono al Ŝanhajo. Ĉe mi sidis ŝanhajano, kiu diris, ke ĉiumonate li enspezas pli ol 6 000 juanojn, el kiu sumo li plasas 4 000. Liaj vortoj vekis envion kaj admiron.

"Mi, nur iom pli ol mil!" iu kriis. "Via superflua sumo kovras por mi 4 monatojn. Ho, kiom feliĉa vi estas!"

Tamen tiu ŝanhajano alie opinias pri feliĉo.

"Vi devas ŝanĝi kalkulon pri feliĉo, se oni povas aĉeti feliĉon per mono."

Nu, en ĉiu jaro li povas deponi preskaŭ 50 000 juanojn, dum mi, nur 10 000. Kio pleje dezirindas? Antaŭ ĉio, apartamento. Mialoke 1 kvadrata metro kostas malpli ol 1 000 juanojn, dum en Ŝanhajo, dekoblon. Nu, post 10-jara ŝparado mi jam sukceksos aĉeti apartamenton areantan je 100 kvadrataj metroj, sed la sama areo postulas 20 jarojn da rezervado ĉe tiu ŝanhajano. Fine mi trovas mian feliĉon duobla de tiu de la ŝanhaja amiko.

Subite mi rememoras frazon de Qikefu 2), "Se dorno pikas vian manon, vi devas ĝoji, ĉar ĝi trafas ne vian okulon." Foje la hejmo de Luosifu 3) trafis ŝtelon kaj li perdis multon. Amiko letere lin konsolis, Luosifu respondis, "Dankon pro via konsolo, kara amiko! Nun ĉio estas en ordo kaj mi restas tre feliĉa. Dank' al Dio, unue, oni forŝtelis nur objektojn, sed neniom damaĝis min; due, mi perdis ne ĉiom da havaĵoj, sed nur parton; trie, plej feliĉige estas, ke ne mi ŝtelistas, sed li."

Konverteco en kalkulo pri feliĉo manifestas ne nur grandanimecon en la vivo, sed ankaŭ saĝon kaj prudenton. Jen kia difino pri feliĉo, tia ĝuo el feliĉo.

1) Flava Ŝtono: Huangshi, urbo en la provinco Hubei;

2) Qikefu: Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (1860—1904), rusa verkisto;

3) Luosifu: Franklin Delano Roosevelt (1882—1945), usona prezidento (1933—1945).

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040