china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Renkontu Olimpikojn, laŭdkantu Ĉinion
(GMT+08:00) 2008-07-25 18:49:19

Lastatempe en la Olimpika Sporta Centro de Pekino okazis grandskala aktivado de kantado sub la titolo: "Renkontu Olimpikojn, laŭdkantu Ĉinion". En la aktivado partoprenis pli ol 4 000 diversrondaj pekinanoj kaj artistoj kaj sportistoj. Per sia kantado ili renkontas la alvenantajn Pekinajn Olimpikojn.

En tiu vespero, la sporthalo de la Olimpika Sporta Centro estis plenplene okupata. Kvin ĥoristaj formacioj el infanoj, kamparanoj, armeanoj, lernantoj kaj laboristoj malfermis la kurtenon de la aktivado per kantad-konkuro. La formacio de infanoj "Sep Koloroj", la formacio de kamparanoj "Granda Ĉinio", la formacio de armeanoj "Kiam la patrolando alvokas", la formacio de lernantoj "Mi kaj mia patrolando" kaj la formacio de laboristoj "Solidareco – forto", per siaj propraj elkoraj kantvoĉoj elverŝas la patoson kaj fierecon kaj ankaŭ aspiron al la Olimpikoj.

Jen estas la kanto "Kiam la patrolando alvokas" prezentita de la formacio el 360 soldatoj el la tera, mara kaj aera armeoj de Ĉinio.

La grandioza popolamasa kantado "Renkontu Olimpikojn, laŭdkantu Ĉinion" estas unu el la aktivadoj kadre de la pekina olimpika kultura festivalo, 2008. Pere de prezentado de sportaj kantoj, intervjuoj, aŭdvidaj filmetoj, ĉeloka interaktivado kaj similaj manieroj la vespero retrorigardas la disvolvan procezon de la sporta afero de la nova Ĉinio kaj manifestas la atendon de ĉinaj sportistoj al la Olimpikoj kaj ilian viglecplenan spiritan fizionomion.

Nun ni aŭdas la kanton "Arĝenta pilko flugas en florado", prezentitan de sopranulino Deng Yuhua kaj kantisto Cai Guoqing. La kanto estas tema kanto de la unua tablotenisa amika invita turniro de Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko, okazinta en Pekino en la jaro 1973. La kanto prezentita de Deng Yuhua siatempe furoradis tra la tuta lando. La veterana artistino, plena de emociiĝo ĉe refoja prezentado de la kanto, diris:

"Tiam multaj landoj ankoraŭ ne konis nian novan Ĉinion. Dank' al la tablotenisa invita turniro de Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko ni konatiĝis kun multe da amikoj. La teksto de la kanto de mi prezentita spegulas la pompan staton kaj la koron de ĉiuj popoloj. 'Kantoj tajdas, floroj prosperas; bonvenon al la amikoj diverslokaj, floradon al tablotenisistoj. Ni, kun malsamaj lingvoj, malsamaj haŭtokoloroj, unuiĝu man-en-mane, la popoloj de la mondo ligiĝu kor-ĉe-kore, la amikeco inter ni printempas eterne."

La grandioza popolamasa kantado "Renkontu Olimpikojn, laŭdkantu Ĉinion" malsamas ol ordinara vespero. La aktoroj kaj spektantoj ĉiuj estas ĉefroluloj de la aktivado. La kantvoĉo de la spektantoj kaj la kantado sur la scenejo eĥas unu al la alia. La ĥorado de pli ol 4 000 personoj imponas kaj estigas tajdojn unu post alia en la Olimpika Centro.

Jen estas la kanto "La fiereco de Azio", prezentita de Dai Yuqiang,

Tong Tiexin kaj Wei Song. En la jaro 1990 la Azia Sportkunveno okazis en Pekino unuafoje. Tiam, la kantoj "La fiereco de Azio", "La suno de Azio", "Flirtu nigraj haroj" kaj aliaj kantoj pri la sportkunveno estis vaste kantataj. Precipe la kanto "La fiereco de Azio" rapide aŭdiĝis tra la vastega tero de Ĉinio.

La kantanto en la vespero ĉina tenorulo Dai Yiqiang diris intervjuate, ke "La fiereco de Azio" estas klasika kanto pri sporto kaj plenas de forteco kaj heroismo.

"Bona kanto estas eterna. Kiam ni kantas la kanton, la atmosfero, eĥo kaj interaktivado ja estas ege ardaj. En kantado altiĝas eĉ la temperaturo de la sango."

En la vespero, dank' al aŭdvidaj filmetoj oni retrorigardas la evoluadon de la sporta afero de la nova Ĉinio. La ĉina unua olimpika ora medalo gajnita de Xu Haifeng en la Los-Anĝelesaj Olimpikoj, la kvin sinsekvaj ĉampionecoj de la ĉina virina flugpilka teamo, la ruĝa ĉina vortico levita de Liu Xiang, la brilaj atingoj de ĉinaj sportistoj en someraj kaj vintraj Olimpikoj, ĉiuj ĉi tiuj klasikaj kaj kortuŝaj momentoj donas al la spektantoj altan fierecon kaj kaŭzas tondran manklakadon de la spektantaro.

Jen estas la kanto "Ni ludu flugpilkon", prezentita de gekantistoj Wang Jieshi kaj Xie Lisi. La kanto unuafoje prezentiĝis en la jaro 1984 por la ĉina virina flugpilka teamo, kiu baldaŭ iros al la Olimpikoj en Los-Anĝeleso. En refoja prezentado de la kanto post pli ol 20 jaroj, la gekantistoj ankoraŭ estas ege emociataj. Sinjoro Wang Jieshi diris al nia raportisto, ke la impona kanto manifestas la viglecon de sportaj kantoj. Sinjorino Xie Lisi aldonis, ke la invito al la vespero ja estas evento en la vivo. Ili opinias, ke ja estas honoro por ili la spertado de la nacia soleno en la olimpika jaro.

Ĉinaj servantaj sportistoj ne ĉeestis al la vespero pro intensa preparado por la Olimpikoj, tamen per aŭdvida filmeto, gesportistoj Zhang Yining, Du Li, Liu Xiang kaj Yao Ming esprimas sian atendon kaj bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj. Gajninto de la 100-a olimpika ora medalo de Ĉinio Zhang Yining diris: "Mi diligente min trejnos por akiri bonan atingon en la Olimpikoj."

Fine, bonvole aŭskultu la kanton "Ni estas pretaj". "Ni atendas tago post tago kun ankoraŭ pli da patoso, kreu plej vastan scenejon, malfermu plej fierindan epokon. Tiu ĉi tero jam estas preta. Ni ekflugu malferminte la sonĝon, la mondo direktu al ni la rigardon. Ligu kunen la ĉielon kaj la teron, superu nin mem, kaj gajnu glorigan venkon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040