china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Operoj celebraj por 81-a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Liberiga Armeo
(GMT+08:00) 2008-07-31 10:07:47

Karaj amikoj, hodiaŭ ni plue konigos al vi elektiajn pecojn de ĉinaj famaj operoj. Tiuj orelplaĉaj pecoj manifestas la ĉarmon de ĉinaj eminentaj komunistoj kaj ilian sinforgesemon por fondi la novan Ĉinion.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la teman kanton "Kantu pri umefloro" el la opero titolita "Franjo Jiang", adaptita el la ĉina fama romano "Ruĝa Roko". La romano estas ege konata en Ĉinio. Ĝi priskribas multe da eminentaj komunistoj, kiuj neflekseble batalas kaj brave sin oferas por la nobla kredo. La opero "Franjo Jiang" priskribas ĉefe kompartianinon nomatan Jiang Xueqin. La muziko prenas popolkanton de Sichuan kiel fundamentan tonon, kaj ankaŭ sorbas multe da muzikaj faktoroj de lokaj operoj kaj rakontado. La ruĝa umefloro en la tema kanto "Kantu pri umefloro" simbolas la figuron de la heroino Jiang Xueqin. La kanto, per serena kaj glata melodio aludas la neflekseblecon. La melodio aŭdeblas plurfoje en la opero kaj plene montras la spiritan fizionomion aplomban, bravan kaj spritecan de Jiang Xueqin. "Ruĝa umefloro prosperas sur ruĝa roko, timante nek neĝŝtormon, nek frostegon, nur montras sian ruĝan koron al la suno."

"Brodi ruĝan flagon" estas peco el la sepa sceno de la opero "Franjo Jiang". Antaŭ sia martiriĝo ŝi jam scias, ke fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko, la nova Ĉinio, kaj la kvin-stela ruĝa flago reprezentanta la novan Ĉinion flirtas super la placo Tian'anmen en Pekino. Ŝi, kune kun siaj kamaradinoj en malliberejo kantas kun larmoj la kanton "Brodi ruĝan flagon". La simpla kaj bela melodio esprimas ŝian revolucian heroismon kaj enkorpigas ŝian aspiron al la bela futuro. "Longas la fadeno, densas la kudreroj, kaj ni, kun larmoj, brodas ruĝan flagon. Niaj varmaj larmoj falas laŭ la fadenoj. Ĉu estas malĝojo? Ne, tio estas ĝojo. Ĉar hodiaŭ ni finfine vidas vin, atendinte dum multaj jaroj."

La opero "Filino de la partio" estas adaptita kaj verkita laŭ samtitola filmo en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento. Ĝi rakontas, ke en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, kompartianino Tian Yumei gvidis la popolamasojn obstine fari ege penigan batalon kontraŭ la reakcia malamiko. Por protekti kamaradojn, ŝi estis mortigita. En komponado la opero sorbis muzikajn materialojn de popolkantoj de Jiangxi kaj de la nordo. La muziko estas plena de profunda sento kaj sukcese modlis la firmvolan karakteron de la ĉefrolulino Tian Yumei kaj la brilan figuron de kompartiano.

Karaj amikoj, nun estas kanto "Primavero prosperas en la tuta hejmĝardeno", klasika peco el la lasta sceno de la opero "Filino de la partio", kantita de Tian Yumei antaŭ martiriĝo. La peco, per bela kaj lirika melodio, esprimas ŝian sopiron al la karuloj kaj al la vivo kaj ŝian optimisman spiriton pri la neevitebla venko de la revolucio.

"Mi martiriĝos sen hezito, sen bedaŭro. Mi adiaŭas la verdajn riverojn, verdajn montojn kaj karajn samlokanojn, kiuj min favoras senrezerve. Mi flugos per printempa vento, mi krias kun kukolo. Mi kantas ĉe la horizonto, mi dormas en la tero. Kiam la patrolando florados, ne forgesu veki min, mi kun rideto aprecos en la firmamento la senlime prosperan patrolandon." .

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040