china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantoj de 56 naciecoj de Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-08-21 16:20:20

Karaj amikoj, lastatempe, ĉina juna kantistino Lei Jia prezentis sian novan kantoalbumon "Kantoj de 56 naciecoj de Ĉinio". La albumo kolektis 56 klasikajn kantojn de la ĉinaj 56 naciecoj kaj ĉiuflanke manifestas la distingiĝajn muzikajn kulturojn de la naciecoj.

Jen estas manĉura popolkanto "Lulkanto" el la kantalbumo. Manĉur-nacieco estas unu el la ĉinaj naciecoj kun relative multaj membroj. Manĉuroj loĝas en diversaj lokoj de Ĉinio, ĉefe en la nordoriento. La manĉura muziko estas enhavoriĉa kaj bunta,la tekstoj simplaj, la melodio modesta kaj lakona. Aŭdante la mildan flustrecan lulkanton oni kvazaŭ revenus en la sinon de la patrino kaj ekmemoras la infanecon. La preparado kaj farado de la albumo daŭris tri jarojn. Tiuj verkoj estas selektitaj el la maro de la ĉinaj popolkantoj.

Nun vi aŭdas la tibetnaciecan popolkanton "Gesangla". La ĉinaj tibetnaciecanoj vivas ĉefe en la ĉinaj okcidentaj Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj provincoj Qinghai kaj Gansu. Tibetnaciecanoj lertas en kantado kaj dancado. La vastega kaj altega Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kulturas la vastecan kaj duran karakteron de la tibetnaciecanoj; la severaj naturaj kondiĉoj cementas ilian diligentecon kaj bravecon; ankaŭ iliaj popolkantoj estas heroecaj kaj intimaj kiel ili mem. En bela kaj senĝena melodio, la kanto prikantas kolektiĝon de amikoj. "Tiu ĉi momento estas aparte bela pro nia kolektiĝo, ni ĝuu kune la gajecon kaj familiarecon. Benu, por la bela momento, benu, por ke ni ĉiuj estu sanaj kaj feliĉaj!"  

Lei Jia naskiĝis en Yiyang de la provinco Hunan, centra-suda Ĉinio. De infaneco ŝi estas kulturata de ĉina tradicia opero. Ŝi sisteme studis la hunan-an operon Huagu. En 1997 ŝi sukcesis per eminenta atingo en ekzameno por viziti la Centran Muzikan Konservatorion kaj tie studis ĉefe la nacian voĉmuzikon. En 2002 ŝi aliĝis al la Kantdanca Ensemblo de la Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ŝia voĉo estas orelplaĉa kaj penetra, la kantstilo natura, freŝa. Ŝi plurfoje gajnis premion en diversspecaj muzikaj konkursoj kaj estas multe ŝatata de la aŭskultantoj.

Jen estas de ŝi prezentita jinuo-nacieca popolkanto "En senbrua profunda nokto". Jinou-naciecanoj loĝas ĉefe en la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan. Ili ŝatas kantadon kaj dancadon kaj de infaneco lernas tradiciajn popolkantojn, plenkreskinte kapablas improvize verki tekstojn kaj antifoni. Ili kutimas tagnokte kanti kaj danci por celebri tradiciajn festojn kaj gravajn ceremoniojn. La kanto "En senbrua profunda nokto" estas amkanto de la nacieco. Ĝi priskribas la dolĉan renkontiĝon de geamantoj en senbrua profunda nokto.

Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu alian kanton el la albumo, la popolkanton de la kirgiza nacieco "Ĉu vi amas min, knabino". Kirgizoj loĝas ĉefe en la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgur-Nacieca Aŭtonoma Regiono. Ili lertas kaj en kantado kaj en dancado kaj la popolkantoj abundas kiel maro, kaj amkanto okupas sufiĉe grandan proporcion. La kanto "Ĉu vi amas min, knabino" ja estas amkanto. Per intensaj kaj rektaj vortoj kaj profunda melodio la kanto esprimas ardan senton de junulo al amata knabino. "Viaj brovoj similas al salikfolioj, via vizaĝo al la brila luno. Mi pensas vin tage kaj nokte. Tamen ĉu vi amas min, knabino?"

Nun ni aprecu alian kanton el la albumo, popolkanton de Hezhe-nacieco "Ĉarmas mia hejmloko".

La nacieco Hezhe estas naciminoritato kun longa historio en nordorienta Ĉinio kaj ununura nacieco en la nordoriento, kiu sin vivtenas per fiŝado kaj ĉasado. La naciecanoj estas malmultnombraj. Ili ŝatas kantadon kaj dancadon. Iliaj popolkantoj ĝenerale priskribas kaj prikantas fiŝadon kaj ĉasadon. La kanto "Ĉarmas mia hejmloko", per vigla ritmo kaj freŝa kaj serena melodio, esprimas la altan spiritan fizionomion de la naciecanoj. La sonora kaj entuziasma kantvoĉo de Lei Jia elverŝas la gastamon de hezhe-naciecanoj kaj ilian senkomparan fierecon pro la fekunda hejmloko.

Karaj amikoj, nun ni aprecu alian kanton el ŝia nova albumo "Floraromo lin sekvas", popolkanton de la nacieco Deang.

La nacieco Deang estas unu el antikvaj naciminoritatoj en sudokcidenta Ĉinio. Ĝiaj membroj loĝas dense en la provinco Yunnan. Deang-anoj ŝatas densan teon kaj estas spertaj en te-kultivado, preskaŭ ĉiuj familioj kultivas tearbojn. Ankaŭ iliaj popolkantoj klaras kaj mildas kiel bonkvalita teo. La kanto "Floraromo lin sekvas" estas ĉinstila dolĉa kaj kvieta popolkanto. "Mi elflaras aromon de aprilaj floroj, printempa zefiro alportas lian bonodoron al nia vilaĝo. Floraromo lin sekvas. Mi volas rigardi lin ridetante, tamen, timas sinĝenon. Mi aŭdas kantvoĉon el la montarbaro, printempa zefiro blovas lian rideton en mian koron. Floraromo lin sekvas. Mi volas rigardi lin ridetante, tamen, timas sinĝenon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040