En la ĉina historio, la sistemo pri kortega ekzameno ludis ŝlosilan rolon por elektado de talentuloj fare de la ŝtato. Tamen en la lasta periodo de la feŭda socio, la sistemo pri kortega ekzameno jam estis formula ekzameno. Multaj intelektuloj interesiĝis dum la tuta vivo nur pri sukcesa ekzameno por fariĝi membro de la reganta klaso. Fama romanisto Wu Jingzi en la 18-a jarcento spegulis kaj kondamnis per sia verko tiun realecon.
Wu Jingzi naskiĝis en burokrata familio en la jaro 1701. De sia infaneco li estis inteligenta kaj kiel knabo li vojaĝis al diversaj lokoj kune kun sia patro, ŝtata oficisto. Je lia 23-jaraĝo, lia patro forpasis. Tamen li mem ne lertis en administrado, kaj cetere, li estis almozdonema kaj prodigema, li do estis rigardata kiel diboĉulo. Kiam li estis 33-jaraĝa, lia familio vivis malfacile. En tiu tempo li fervoris pri la kortega ekzameno, esperante reprosperigi la familion pere de ŝtat-oficiĝo. Li malsukcesis kelkfoje, li do pli kaj pli klare konis la koruptecan oficistaron, precipe pro la vivo de riĉeco al malriĉeco, li sate spertis la kapricajn interhomajn rilatojn kaj plie, abomenis kaj rezignis altrangecon kaj feliĉecon, li do komencis pensmanovri sian romanon "Klerularo".
La romano "Intelektularo" estas satira romano verkita de Wu Jingzi dum dek jaroj. La aŭtoro, per akra stilo, senkompate skurĝis la feŭdan kortegan ekzamenon pro ĝia korupteco kaj ĝian damaĝon al la animo de intelektuloj, kaj modlis serion da intelektuloj kaj pseŭdofamuloj venenitaj de la sistemo de kortega ekzameno, kaj ankaŭ modlis idealajn figurojn. En la romano estas ĉapitro titolita: "Sukceso de Fan Jin en Provinca Ekzameno". La ĉefa rolo Fan Jin estas pliaĝa intelektulo, kiu preskaŭ nenion faris escepte de legado kaj ekzamenado. Post kelkaj malsukcesoj, li estis malestimata. Lia bopatro estis buĉisto kaj ofte humiligis lin vid-al-vide. Foje, li ŝtele iris al ekzamenado, kaj bonŝance sukcesis. Kiam la ĝojiga mesaĝo atingis lian hejmon, li vendis sian kokinon ununuran en la hejmo kontraŭ tagmanĝo de la tuta familio. Najbaroj informis lin pri lia sukceso, tamen li ne tion kredis. La najbaroj devige lin tiris hejmen. Ekvidinte la mesaĝon, li tuj svenis. Vekiĝinte li freneziĝis
Tia priskribado multe videblas en la romano. Per sia viveca priskribado, la aŭtoro malkaŝis venenigon de la feŭda ekzamena sistemo al la intelektuloj kaj al la tuta socio. Dekoj da jaroj da diligenta studado celis nur rangon kaj famon. Oni psike fariĝis apatia, malbela kaj stulta kaj la animo estis distordita. Se ili iam sukcesis en ekzameno, ili do fariĝis membroj de la reganta klaso, ekspluategis kaj turmentadis la popolanojn.
En la ĉina historio pri romano, "Intelektularo" estas elstara verko kun kreema signifo. Antaŭ ĝi jam estis famaj romanoj, kiaj "Pri Tri Regnoj", "Ĉe Akva Rando" kaj "Pilgrimado al la Okcidento". La kreema signifo de la romano "Intelektularo" kuŝas en ĝia realismo kaj beletra strebado al satiro. Ĝia strukturo malsamas ol la aliaj romanoj. La aŭtoro dispoziciis sinsekvajn rakontojn kaj interligantajn personojn, pro tio, la diversaj ĉapitroj kaj estas sendependaj kaj sin ligas unu al alia kaj la romano formiĝis kiel arta tuto. Ĝi, kun la pli poste aperinta romano "Ruĝdoma Sonĝo" konsistigis alian tajdon de la ĉina antikva romano, kaj cementis la bazon de ĉina satira romano, tio donis grandegan kaj profundan influon al la posta literaturo. Estas publike konate, ke rilate al arta atingo, Wu Jingzi jam estas satira majstro, same kiel franca verkisto Balzac kaj hispana verkisto Cervantes.
Tamen en reala vivo Wu Jingzi estis malfeliĉa. Li sin vivtenis per vendo de verkoj kaj helpado de amikoj. Li, 54-jaraĝa, mortis en la tiama kultura kaj ekonomia centro, la urbo Yangzhou. |