china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Xin Qiji, fama patriota poeto en la ĉina antikva historio
(GMT+08:00) 2008-09-05 17:14:54

Xin Qiji estis la plej fruktodona poeto de al malfrua periodo de la dinastio Song.

Antaŭ lia naskiĝo la ĉina norda naciminoritato Nuzhen jam senĉese ekspansiis suden. La suda Song-dinastio en la milito paŝo-post-paŝe retiriĝis, granda peco da teritorio estis okupita de nuzhen-nacieco. Poste ankaŭ la hejmloko de Xin Qiji estis okupita de la invadantoj. Lia avo estis oficiro de la dinastio Song. Pro grandeco de la familio, li ne sukcesis transmigrigi suden la familianojn. En la jaro 1140, Xin Qiji naskiĝis en Jinan, de la nuna provinco Shandong, okupita de nuzhenanoj. Ĝuste pro tio la poeto en la infaneco ricevis fortegan patriotisman edukadon de la avo kaj la patro. Li faris al si la decidon restarigi la patrolandon.

Xin Qiji estis elstare talenta kaj militafere kaj politike. En sia junaĝo, li jam en sia hejmloko organizis trupon el pli ol 2 mil personoj kaj gvidis ilin batali kontraŭ invadantoj. Foje por kapti iun naciperfidulon, estrate de la 23-jara Xin Qiji, 50 kavalerianoj fulmrapide penetris en la malamikan tendaron kun 50 miloj da militistoj, kaptis la naciperfidulon kaj sukcese revenis. Malgraŭ sia malalta oficrango, li skribis raporton al la imperiestro. En la raporto li detale analizis la situacion de la dinastio Song kaj tiun de al malamiko kaj elmetis tutan planon kaj strategion por venki la malamikon. Ĉiuj tiuj aktivadoj profunde influis lian literaturan verkadon. En liaj poemoj ĉie legeblas lia brava aspiro restarigi la patrolandon kaj profunda zorgo pri la sorto de la ŝtato kaj la nacio.

Dum sia tuta vivo Xin Qiji verkis grandnombron da poemoj, tamen restis ĝis nun nur 692 poemoj. Plejparto de liaj poemoj spegulis lian tutvivan aspiron restarigi la patrolandon kaj liberigi la hejmolokon el-sub la jugo de la regado de nuzhenanoj. Li verkis ankaŭ iujn poemojn spegulantajn la naturon kaj vilaĝan vivon. Eĉ en tiuspecaj verkoj facile rimarkeblas lia forta patriotisma aspiro. Jen la poemo:

Ombr' aŭtuna, ora rulo---

Brilas ronda spegulo.

Chang'e drinke mi demandas:

Kial la hararo

En soleco frue blankas

Dum la koro sangas?

Rajdu sur la vento

Tra la firmamento,

Rekte trans river' kaj mont'!

For la pompon de osmant'!

Multe pli da brilo

En ĉi mond'.

En la poemo la aŭtoro sin turnis al al luno, kiun li nomis ora rulo kaj ronda spegulo kaj en kiu loĝas la diino nomata Chang'e. Li volis forhaki osmantajn branĉojn en la luno, per kiuj li aludis perfidulojn de la Song-dinastio, por ke pli da lumo regu en la mondo.

Xin Qiji estis fruktodona poeto. Li superis siajn samtempajn verkistojn ne nur per la multeco de la verkoj sed ankaŭ per la arta alteco. Liaj poemoj estas diversformaj kaj diverstemaj. Li lerte kaj genie regis la lingvon por esprimi siajn senton kaj aspiron kaj priskribi belan naturon. Sekve li naskis tre grandajn influojn al la poezia verkado kaj en la tempo de lia vivo kaj post li. Nun ni deklamu por vi lian poemon verkitan laŭ la melodio Xijiang Yue:

La luno klaras, pigon trafas surprizad',

Zefir' disportas feblajn ĉirpojn de cikad'.

Aromo riza riĉan rikolton sciigas,

En akvo de la kampoj ranoj bru-muzikas.

Sporadaj steloj ridetas ĉe l' horizont'

Dum pluvo ŝparas siajn gutojn antaŭ mont'.

Gastejo' malnova ĉe arbar' en dormon flugas,

Vojet' zigzaga al rivera pont' kondukas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040