china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Literatura teoriisto Li Zhi
(GMT+08:00) 2008-09-19 17:21:37

En la ĉina feŭda historio de pli ol 2 000 jaroj, okazis dufoje homscienca pensfluo kun la kvalito de pensa liberiĝo, la unua okazis dum la tempodaŭro de la dinastioj Wei kaj Jin en la 3-a jarcento; la alia en la dinastio Ming en la 16-a jarcento kaj la 17-a. Hodiaŭ mi konigu al vi pensulon kaj literaturan teoriiston Li Zhi, kreinton de la dua homscienca pensfluo.

Li Zhi naskiĝis en la apudmara urbo Quanzhou de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio. Lia praulo estis loka komercisto, negocis al la Presa Golfo kaj geedziĝis kun hindino, ĝis lia praavo, fine malaperis la internacieco en lia familio. Li mem plenkreskis influate de la ĉina tradicia kulturo.

La hejmo dum lia tempo jam malprosperis. Dank' al ekzamenado Li Zhi gajnis malaltan oficon kun malalta salajro. Nur kiam li aĝis 50 jarojn, li estis promociita kaj servis kiel administra ĉefo en iu regiono. Tamen li estis malsama ol tiamaj intelektuloj; li ekskluzive strebis al sendependaj penso kaj personeco. Sen sendependeco li ne povis esti kontenta en la koro. Ankaŭ pro tia spirito, li, 53-jaraĝa, decidis emeritiĝi en sia prospera tempo de la ofico. Kelkajn jarojn poste li bonziĝis kaj sin dediĉis speciale al meditado kaj verkado.

La enhavo de liaj verkoj estis ampleksa. Pro la klara ribeleco kaj obstina batalspirito kontraŭ la feŭda socio, li estis kruele persekutita de feŭdaj registoj kaj mortis en malliberejo.

Lia penso, resume dirite, montriĝis en du flankoj. Unuflanke estas lia kritiko al la tadicia konfuzianisma feŭdisma penso. Kvankam dum miloj da jaroj ĉinaj intelektuloj ricevis edukadon de konfuzianismo, tamen iuj el ili konsekvence tenis en si sendependan penson. Plenkreskinte aŭ maljuniĝinte, ili faris memekzamenon pri konfuzianismo kaj prezentis porpledon kontraŭan al ĝi. Ĝuste tia estis Li Zhi dum la maljuneco. En sia verko li klare negis ekziston de "sanktulo" kaj opiniis, ke la tiel nomata "sanktulo" estas neniom diferenca de ordinarulo. Li oponis kontraŭ la ekzamena sistemo de la dinastio Ming, oponis kontraŭ la argumentoj proponataj de konfuzianismo: "Virino sen klereco estas virta" kaj "Estimu virecon, malestimu virinecon", li riproĉis tiujn kiuj ne permesis reedziniĝon de virinoj. Por esprimi sian firmecon kontraŭ konfuzianisma feŭdisma penso, li aparte atentis komenti la klasikajn verkojn de konfuzianismo kaj faris apologion al personoj abdikigitaj. Ekzemple, en sia verko "Komento pri historia programo", li laŭdis Chen Sheng, gvidanton de kamparana ribelado en la antikveco kaj egaligis lin kun imperiestroj. Tio ja estis netolerebla ribelo por la regantoj.

Lia kontraŭtradicia penso montriĝis ankaŭ en lia arta teorio. En tiama literatura verkado multe da intelektuloj sin adaptis al la feŭda ekzamena sistemo kaj al la bezono de la regantaro. Malmultaj verkoj spegulis la veran aspekton de la socio. Ili ekskluzive restaŭrigis antikvecon, imitis la dirmanieron kaj starpunkton de antikvaj konfuzianismaj gvidantoj. Li Zhi tamen publike prezentis la faman argumenton pri infaneco, kiu signifas la veran koron en la fruaj jaroj de infanoj. Laŭ li, literaturaĵoj devas nature elmontri la veran senton de la aŭtoroj. Li opiniis samtempe, ke ĉiu tenas en si egoismon, oni devas publike tion konfesi, sed ne devas esti jesa buŝe kaj nea kore. Li donis akran satiron al la ortodoksa konfuzianisma penso.

Li diligente verkadis pli ol dek specojn da verkoj kun pli ol miliono da ideogramoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040