china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Promeso pri juneco
(GMT+08:00) 2008-09-25 14:44:47

Karaj amikoj, antaŭ nelonge okazis grandioza amuza vespero "Promeso pri juneco" kaj per ĝi plensukcese fermiĝis la 12-taga Ĉina Internacia Junulara Arta Semajno. Hodiaŭ ni konigu al vi iujn programerojn en la vespero.

Gaja danco "Bunta hejmĝardeno" malfermas la vesperon. Sur la scenejo, junuloj portantaj festotagajn kostumojn de ĉinaj naciminoritatoj plenverve dancas, verŝante la junecon. Ili prikantas la belajn kaj buntajn hejmĝardenojn, laŭdas la hodiaŭan belan kaj feliĉan vivon. Ili, en ekstrema entuziasmo kaj belaspekta dancado, renkontas la Olimpikojn en 2008.

La Ĉina Internacia Junulara Arta Semajno, unu el la kulturaj aktivadoj "Renkontiĝo en Pekino, 2008", estas grandioza kultura interfluado kun junuloj kiel la temo kaj prenata kiel parto de gravaj kulturaj aktivadoj kadre de la Pekinaj Olimpikoj. Preskaŭ 2 000 studentoj kaj junaj artistoj el Usono, Britio, Hispanio, Kanado, Japanio kaj ankaŭ el Ĉinio kaj ĝiaj Hongkong, Aomen kaj Taiwan ĝoje kolektiĝas kunen kaj manifestas sian artan talenton. Ili, kvankam kun malsamaj ŝtatanecoj kaj haŭtkoloroj, tamen montras saman patoson, saman sonĝon kaj saman strebadon.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la olimpikan kanton "Kune", prezentitan de juna kantisto Wu Tong en la vespero. La kanto manifestas la atendon kaj aspiron de la ĉina popolo al la Olimpikoj kaj la deziron sin montri sur la sonĝa scenejo.

"La epoko superas la rapidecon, la scenejo plenas de patoso. Mi transiris obstaklojn unu post alia, mi ŝvitadas kiel en banado, diru al mi mem, ke la scenejo estos ankoraŭ pli brila, se ĝi estos en via regado. Ni kune ekflugu en sukceso, ni kune malfermu la spacon. Pro ni la mondo estas brila."

Kadre de la junulara arta semajno prezentiĝis 14 programoj, kiaj simfonia ĥora baleto "Carmina Burana" en kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, hispana moderna baleto "Donkiĥoto" kaj brita fama dramo de Ŝekspiro "La komercisto de Venecio". La spektantoj sentas la viglecon kaj strebadon fare de junaj artistoj en distingiĝaj muzikaĵoj kaj dancoj.

En la fermo, ĉinaj artistoj junaj, mezaĝaj kaj veteranaj, per siaj repertuaroj, prikantas kune kun artistoj el Usono, Britio, Aŭstrio kaj aliaj landoj, la fierecon de junuloj, priskribas la ĉapitron de juneco kaj manifestas la junulajn devokonscion, koncepton pri mediprotektado, kreivon kaj similajn. En la vespero prezentiĝis kantoj, dancoj, akrobataĵoj, Pekina Opero, solkanto, ĥoraĵo kaj tiel plu, kiuj plene montras la enhavoriĉan kaj buntan arton.

Jen estas la kanto "Bonŝanco" prezentita de kantistino Zu Hai. La kanto plenas de vigleco kaj gajeco. Zu Hai estas multe ŝatata kantistino. Ŝi tre ĝojas partopreni en la aktivado de la junulara arta semajno kaj esperas, ke la kanto alportos bonaŭguron kaj bonŝancon al la Pekinaj Olimpikoj kaj al la sportistoj. Ŝi diris:

"Laŭ mi, partopreno en la vespero estas signifa, ni ankaŭ povas lerni fremdlandan muzikon, fari interfluon kun fremdlandaj artistoj kaj vastigi sian vidkampon."

Ankaŭ ĉina fama veterana kantistino Li Guyi partoprenis en la vespero. Ŝi diris, ke ŝi estas "maljuna junulino". Ŝi donis aprobon kaj laŭdon al la aktivado.

"Tia kultura interfluo povas akceli pacon, solidarecon kaj amikecon inter diversaj landoj. La aktivado servas kiel amikeca ponto inter la diverslandaj junuloj."

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kanton "Benon al Pekino", prezentitan de Li Guyi. "Bruligu ruĝan kandelon, la lumo etendas siajn flugilojn portantajn mian benon. Tenante milojn da bonodoraj floroj, aŭdu mian kantadon. Ni per nia patoso ekbruligu la sanktan flamon, la flagranta brilo simbolas viajn ridetantajn okulojn. Ni adresu benon, por ke la tuta mondo aŭdu, ke mi amas Pekinon."

Por esprimi siajn bondezirojn al la Pekinaj Olimpikoj, kantistoj prezentis kantojn pri la Olimpikoj. Kantisto Li Ze el la municipo Ŝanhajo esperas, ke la ĉinaj sportistoj gajnos bonan atingon en la Olimpikoj.

Jen estas la kanto "Eternta amiko", prezentita kune de Li Ze kaj kantistino Tong Amei, komponita kune de itala fama komponisto Giorgio Moroder kaj ĉina fama pianisto Kong Xiangdong. La imponeca kaj vigliga kanto estas verkita ekskluzive por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. La notoj komunikas la olimpikan spiriton de paco, amikeco kaj solidareco.

"La kunmetitaj manoj sur la brusto alportas kortuŝajn bondezirojn. Mi staras sur la mondo, la amo radikiĝas en mia koro. La bonaŭguraj nuberoj ŝvebas super la mondo, etendiĝas senlime la sonĝo. Ni kolektiĝas en unu hejmĝardeno, super ni estas la blua ĉielo."

Karaj amikoj, je la fino de la hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu la kanton "Do You Remember", verkitan kaj prezentitan de usona fama muzikisto Gary Malkin. La kanto admonas ami vivadon kaj alte taksi la vivon. Liaj muzikaĵoj plejparte koncernas la temojn de toleremo, medio, infano, bonstatigo kaj eĉ religia animo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040