china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Promeso pri juneco (dua)
(GMT+08:00) 2008-10-07 15:28:42

Karaj amikoj, hodiaŭ ni plue konigos al vi programerojn en la grandioza amuza vespero "Promeso pri juneco" de la Ĉina Internacia Junulara Arta Semajno.

Karaj amikoj, jen estas kantdanco "Gajaj tibetanoj" prezentita en la fermo. En gaja kantado grupoj da junaj ĉarmaj tibetanoj kaj kantas kaj dancas kaj per tio prezentas al la spektantoj la plezuron, kvietecon kaj feliĉan vivon de tibetanoj. Ilia prezentado estas varme aplaŭdata de la spektantoj.

Awang estas ĉefa rolulo de la kantdanco "Gajaj tibetanoj". Li tenas sian propran komprenon pri la Olimpikoj kaj la internacia junulara arta semajno. Li diris, ke la junuloj el diversaj landoj kolektiĝas kune. Kvankam iliaj lingvoj estas malsamaj, tamen ili povas interkomunikiĝi, kunligi la mondan popolon kaj pliigi la amikecon, per muziko kaj arto. Li diris al raportisto:

"La Olimpikoj estas solena festo de la tutmonda popolo, manifestiĝo de prosperiĝo kaj progresado de la homa socio kaj manifestiĝo de la homa spirito. La internacia junulara arta festivalo enhavas komprenon de ni, junuloj, pri vivo kaj esprimas per arta formo la ŝaton de junuloj el diversaj landoj al interesiĝo pri vivo kaj spegulas la spiritan fizionomion de junuloj."

Kiel unu el la gravaj kulturaj aktivadoj kadre de la Pekinaj Olimpikoj, la junulara arta semajno estas la unua grandioza kultura interfluado kun junulo kiel temo, estas kolizio de juneco kaj florado de viveco.

Dum la semajno junaj artistoj el Usono, Britio, Hispanio, Japanio kaj Ĉinio prezentis 14 programojn de muziko, danco kaj teatro, interalie estas simfonia ĥora baleto "Carmina Burana" en kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, hispana moderna baleto "Donkiĥoto", usona infana ĥoraĵo "Voĉo de anĝelo", brita fama dramo de Ŝekspiro "La komercisto de Venecio" kaj sichuan-opero "Neoficiala biografio de uŝuistoj" en nova versio. Per siaj brilaj prezentadoj, la junaj artistoj pli ĉarmigas la kulturajn aktivadojn kadre de la Olimpikoj kaj kreas bonan kulturan etoson al la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas la kanton "Postkuru", prezentitan de aŭstria kantistino Fawni en la vespero. Ŝia kantvoĉo plenas de juneco kaj reprezentas strebadon al bela sento fare de la junularo. "Ĝuste en juneco ni kune perceptu la viglecplenan mondon. Ni bone konsumu la tempon, strebante al la floranta brileco."

La prezentado en la fermo estas sinteza, ĝi kunfandas en sin kantdancon, Pekinan Operon, solkantadon, ludadon de latuninstrumentoj kaj similajn. En la vespero estas kaj la programeroj prikantantaj la hejmlokon, olimpikan spiriton, amikecon kaj amon, kaj muzukaĵoj pri mediprotekto. La kantistoj laŭdas la naturon kaj komunikas la koncepton pri pekinaj "verdaj Olimpikoj". Nun bonvole aŭskultu la kanton pri mediprotekto "Serenan animstaton en ĉiuj tagoj", prezentitan de Liu Yizhen.

"Pli kaj pli freŝiĝas la aero, en vento saltetas la foliaro. Bluas la ĉielo, klaras la akvo, pitoreskas la pejzaĝo. Mi invitas ŝin al kuna fotiĝo, por la vivo necesas verda fono. Malfermu la fenestron kaj pordon al la gastoj, tenu serenan animstaton en ĉiuj tagoj."

Liu Yizhen estas ĉina fama juna kantistino kaj ankaŭ konsiliano de la Ĉina Asocio pri Mediprotekto. Ŝi diris, ke ŝi, kiel kantistino, devas propagandi per sia kantado pri mediprotekto, por ke la aŭskultantoj altigu sian konscion pri mediprotekto. Ŝi diris:

"Laŭ mi, oni devas teni la koncepton pri mediprotekto, ĉiam atenti siajn agojn kaj ankaŭ la ĉirkaŭan medion. En la jaro 2004 mi ekestis konsiliano de la Ĉina Asocio pri Mediprotekto. Mi do portas la devon propagandi pri la medio kaj mi petis alian verki la kanton pri mediprotekto. Renkontante al la Olimpikoj ni esperas plibonigi la medion de Ĉinio por bonvenigi eksterlandajn amikojn."  

Karaj amikoj, jen estas la kanto "Bela vojo" prezentita de la ĉina fama kantistino Chen Sisi. La kanto entuziasma kaj alegra priskribas ĉinajn junulojn plenajn de vigleco, fido je la vivo kaj ilian spiritan fizionomion pri la estonteco.

La fermo finiĝas per la kantdanco "Bonvolu resti plu la gastoj el malproksimo". En la kantado oni atendas refojan kolektiĝon, kune elverŝas la patoson de juneco, dezirante ankoraŭ pli brilan estontecon.

"Floroj floras ĉe vojo, fruktoj atendas plukadon, do restu plu la gastoj el malproksimo. Spikoj balanciĝas en vento, atendante kolektadon, do restu plu la gastoj el malproksimo. Knabinoj pelas blankan ŝafaron, revenante hejmen, do restu plu la gastoj el malproksimo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040