china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Resurektigi animon de mortinto per alies korpo
(GMT+08:00) 2008-10-10 16:49:01

En la antikveco oni opiniis, ke la animo povas vivi ekster la korpo. "Resurektigi animon de mortinto per alies korpo" temas ĝuste pri rakonto de feo. La rakonto diras, ke en iu tago, duon-homo kaj duon-feo nomata Li Xuan diris al sia disĉiplo, ke lia animo leviĝos al la Ĉielo por taoismo, kaj ke li gardu lian korpon. Se en la sepa tago lia animo ankoraŭ ne revenos en lian korpon, do ĝin kremaciu. Tuj poste, lia animo flugis al la ĉielo kaj restis nur lia korpo, kiun gardis lia disĉiplo tage kaj nokte. Sed eksteratende, en la 6-a tago oni informis al li ke lia patrino forpasis. Li ploregis kaj do devis iri hejmen. Li diris al la informinto pri la leviĝinta animo. La lasta diris, ke pasos baldaŭ sep tagoj, kaj cetere, neniel ekzistas resurekto. Ili do forbruligis la korpon de Li Xuan. La sepan tagon, la animo revenis sed ne trovis la korpon, vidinte kadavron de almozpetulo ĉe vojo, la animo do ĝin posedis. Temas pri resurekto. Citante la rakonton, la aŭtoro de la 36 taktikoj resumis tiun ĉi taktikon, tio estas, "uzi ne uzeblaĵon".

Laŭ la taktiko Resurektigi animon de mortinto per alies korpo, en la mondo estas multe da tre utilaj kaj viglaj aferoj, kiuj tamen ofte estas malfacile uzeblaj; dum la senutilaj aŭ mortintaj povas esti uzataj por disvolvi rolon.

En la antikva Ĉinio multe da famaj politikistoj kaj militistoj uzis tiun ĉi taktikon kaj akiris eksteratendan rezulton. Ni rakontu tipan ekzemplon en tiu ĉi flanko.

En la jaro 221 antaŭ nia erao, la Unua Imperiestro de la dinastio Qin ekstermis la regnojn kaj fondis feŭdan centralizisman reĝimon, la unuan en la ĉina historio. Preninte la kronon, lia filo praktikis despotismon. La popolanoj dronis en mizirego kaj intencis ribeli. Grupo da rekviziciitaj kamparanoj ordonite marŝis al Yuyang por tie garnizoni; pro pluvegado, la vojoj estis subakvigitaj kaj ili neniel povis atingi la cellokon akurate. Laŭ la leĝo de la dinastio Qin, tiuj soldatoj, kiuj ne povas laŭdate atingi la difinitan lokon, estu senescepte mortigataj. Gvidantoj de la grupo Chen Sheng kaj Wu Guang decidis ribeli pro la propra vivo. Tamen ili ne estis alvokivaj, ili do intencis utiligi alies prestiĝon.

Tiam estis du personuloj alte respektataj de la publiko, la unua, Fusu, pliaĝa frato de la imperiestro, li estis afabla kaj prudenta, tamen estis murdita de la imperiestro, kiam la lasta ekprenis la kronon, pri tio la popolanoj ankoraŭ ne sciis. La dua, generalo Xiang Yan de la regno Chu, pereigita de Qin. Li estis meritoplena, amzorgis la soldatojn kaj ĝuis tre altan prestiĝon, tamen post pereo de la regno Chu, oni ne sciis, kie li estis. Chen Sheng kaj Wu Guang decidis utiligi ilian prestiĝon por ribelo. Pere de la tiama superstiĉa psiko ili faris lertan dispoziciadon. Foje, oni buĉis fiŝon por kuirado kaj en la fiŝo trovis silkan slipon sur kiu skribiĝis: "Reĝu Chen Sheng". Tio rapide disvastiĝis. Kaj plie, en profunda senbrua nokto, Wu Guang imitis vulpan ululadon, similan al la prononco de la slogano: "Regno Chu releviĝos, Chen Sheng reĝos". Oni do opiniis, ke Chen Sheng ne estas ordinarulo, estas certe, ke la Ĉielo sendis lin gvidi nin en ribelo. Chen Sheng kaj Wu Guang rimarkis ke la ŝanco maturiĝis, ili do estris popolanojn mortigi la oficistojn, kiuj ilin superregis, kaj starigis la standardon kontraŭ Qin.

Chen Sheng kaj Wu Guang ĝuste aplikis la taktikon Resurektigi animon de mortinto per alies korpo. Fusu kaj Xiang Yan jam mortis, tamen iliaj nomoj ankoraŭ estis alvokivaj; diverslokaj popolanoj respondis al Chen Sheng en ribelo. En batalado kontraŭ la armeo de la dinastio Qin, la ribelantoj estis ege bravaj kaj donis al la dinastio fatalan baton.

Cetere, la taktiko iam signifas ankaŭ, ke io, perdiĝinta aŭ mortinta, reaperas pere de alia formo. Tiusence, la taktiko estas ofte aplikata en la komerca kampo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040