china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri sportaj filmoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-10-16 15:46:48

Filmo "Mai Mai Ti en 2008" rakontas pri influo de la Pekinaj Olimpikoj al geknaboj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio.

En iu vilaĝo de la ujgura nacieco en Xinjiang, senĝenaj geknaboj ŝatas ludi futbalon kaj ili nomiĝas per nomo de mondaj famaj futbalistoj. Tiuj geknaboj faras grandan klopodon por veni al Pekino kaj partopreni en inaŭguro de la Olimpikoj. La rakonto estas interesa kaj plena de dense nacieca etoso.

Filmo "Olimpiko por Ordinara Homo" estas adaptata laŭ reala rakonto de Liu Changchun "pioniro en la ĉina olimpika historio". En la jaro 1932, ĉina sprintisto Liu Changchun konkeris multajn malfacilaĵojn kaj, reprezentante 400 milionojn da ĉinoj, partoprenis en la Los-Anĝelesaj Olimpikoj. Tio estas la unua fojo por ĉinoj partopreni en Olimpikoj. En 2008 Ĉinio sukcese okazigis la Pekinajn Olimpikojn kaj rememorante la historion ĉinoj profunde emociiĝas.

 

Meze de pli ol 40 sportaj filmoj, ankaŭ estas filmoj e

l Japanio, Korea Respubliko, Francio, Germanio kaj aliaj landoj. Ĉefrolo de germana filmo "Ĉampiono" Heiko Hesse diris al raportisto:

"De la jaro 1995 ĝis la jaro 2000, mi estis futbalisto de la teamo de Dortmund, plej bona futbala teamo en Germanio kaj la filmo rakontas pri la teamo. En la filmo, kvar junaj futbalistoj aktive sin ekzercas por altigi sian lertecon. Ili aspiras aliĝi al profesia futbala klubo kaj fariĝis profesia futbala stelo, tamen realiĝo de ilia sonĝo estas peniga. Ĝenerale oni alte atentas futbalan stelon dum spektado de futbala konkurso, tamen ignoras tion malantaŭ ilia sukceso. Sur la vojo por realigi sonĝon, pluraj homoj malsukcesis. La filmo rakontas pri penado por esti profesia futbalisto. Laŭ mi tio estas interesa rakonto, ĉar la filmo priparolas sukceson kaj malvenkon."

Fakte ne nur ĉinaj olimpikaj filmoj, sed ankaŭ alilandaj sportaj filmoj rakontas pri diligento kaj klopodo kaj eksponas sportan spiriton, kiu estas komune posedata de la homaro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040