china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Patrujo, Mi Tostas por Vi --- Kantoj Verkitaj de Komponisto Guan Xia
(GMT+08:00) 2008-10-16 17:38:35

La 1-a de oktobro estas ĉina Nacia Festo. La Ĉina Popola Respubliko bonvenigis sian 59-jaran datrevenon de naskiĝo. En hodiaŭa programero mi konigos al vi la serion da kantoj prikantantaj la patrujon, verkitaj de ĉina konata komponisto Guan Xia. Nun bonvole aŭskultu la kanton Amo al la Patrujo.

Tiu ĉi kanto, kiun vi nun aŭskultas, estas kantata de Sun Liying, vortverkita de Liu Lin kaj komponita de Guan Xia. La kanto priskribas la majestan pejzaĝon de Ĉinio kaj esprimas senkomparan amon al la patrujo fare de la popolanoj.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, multaj muzikistoj kreis grandan nombron da kantoj laŭdantaj la patrujon kaj esprimantaj la patriotan senton de la ĉinoj. Precipe ekde la jaro 1978, kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj malfermo, grande ŝanĝiĝis la vivstato de la ĉinoj kaj ilia spirita fizionomio. Tiuj ĉi faktoj instigas ĉinajn muzikistojn krei pli multajn kantojn reflektantajn la epokan aspekton kaj prikantantajn la epokan spiriton. La ĉina fama komponisto Guan Xia ja estas unu el tiaj muzikistoj.

Guan Xia diplomiĝis en 1985 el la Centra Muzika Instituto. Li jam frue estis atentata de muzika rondo pro sia verko La Unua Kordinstrumenta Kvarteto. En la lastaj jaroj li verkis grandan nombron da simfonioj kaj film-televiziaj muzikaĵoj, kaj krome li faris sukcesan esploradon en la simfoniigo de nacia muziko. Li opinias, ke komponistoj devas atenti realan vivon, kaj nur poste ili povas ellabori verkojn ŝatatajn kaj reflektantajn la epokan vivon.

"En la 30 jaroj post la reformado kaj malfermo profunde ŝanĝiĝis ĉinaj ekonomio, socio, politiko, diplomatio kaj aliaj. Kiel komponisto mi opinias, ke misio de ĉinaj artistoj estas prikanti la epokon kaj tiun ĉi 30-jaran ŝanĝiĝon en la reformado kaj malfermo kaj esprimi propran senton pri la evoluado de la patrujo."

En la lastaj jaroj Guan Xia ellaboris multajn kantojn laŭdantajn la patrujon, kiaj Amo al la Patrujo, Patrujo, Mi Tostas por Vi, Eniru en Printempon, Unu Sonĝo en Oriento kaj ceteraj. Tiuj ĉi kantoj plaĉas al vastaj aŭskultantoj, kaj iuj el la kantoj eĉ fariĝis voĉmuzikaj lernomaterialoj en muzikaj institutoj.

Nun vi aŭskultas la kanton Patrujo, Mi Tostas por Vi. Ĝin kantas Yao Hong, Zheng Yong, Liu Weiwei kaj Huang Yuefeng, vortverkis Liu Lin kaj komponis Guan Xia. La fama vortverkisto Liu Lin per sia ĉarma lingvaĵo manifestas la bondeziron al la patrujo fare de la popolanoj; Guan Xia deduktas la amon al la patrujo per grandioza melodio kaj ritmo simila al valso; kaj dume la kvar kantistoj kantas plenverve.

"Tiutempe mi volis krei ion novan en la verkado de belkantoj. Patrujo, Mi Tostas por Vi, laŭ etoso kaj fono de la teksto, devas havi tre gajan kaj tre varman melodion. Do por la kanto ne sufiĉas nur lirikeco; krom la gajo kaj varmo, oni devas enkonduki en la kanton la ritmon de granda valso. Tiu ĉi kanto fakte reflektas aspiron de aŭskultantoj al la pompa disflorado de tiu ĉi epoko."

Nuntempe Guan Xia oficas kiel estro de la ĉina Ŝtata Simfonia Orkestro. En la horoj post multafera laborado li faris multajn rimarkindajn verkojn. Jam en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento li elskribis altkvalitajn televiziajn muzikaĵojn, tre ŝatatajn de aŭskultantoj, kiaj Sieĝita Urbo, Mi Amas Mian Hejmon kaj aliaj. En la lastaj jaroj li verkis ĉinan operon Epopeo pri Mulan, grandskalan nacian operon Melankolia Matenkrepusko, TV-dram-seriajn muzikaĵojn Jaroj Pasie Brulantaj kaj Soldatoj en Sturmo kiu varme elsendiĝis en Ĉinio en la pasinta jaro. Tiuj ĉi muzikaĵoj estas alte taksataj de sociaj diversaj rondoj. Krome Guan Xia iam servis ankaŭ kiel kunaranĝanto kaj muzika ĝenerala direktoro de multaj ŝtatnivelaj grandskalaj vesperkunestadoj. Li partoprenis en ellaborado de grandskalaj amuzaj programoj, kiaj Odo de la Reveno, Romantika Melodio de la Universo, Prikanto pri Printempa Tajdo kaj Odo de la Patrujo, kaj cetere, li partoprenis en organizado de la inaŭguro Hello 21 de la Monda Studenta Sportkunveno kaj de la inaŭguro Epoka Simfonio de la 10-a Tutlanda Sportkunveno.

La kanto Odo de Ĉinio, kiun vi nun aŭskultas, estas kantata de Sun Liying, komponita de Guan Xia kaj vortverkita de Qiu Ye.

Kiel komponisto Guan Xia ĉiam sekvas la pulson de la epoko. Li opinias, ke nuna Ĉinio restas en la epoko ŝanĝiĝanta de tago al tago. La epoko liveras al artistoj multajn okazojn kaj materialojn de iniciatado. Verkante ĉiun muzikaĵon, li klopodas fari trarompon en estetiko kaj starigi ian novon. Ĉi-suba kanto Eniru en Printempon, kiun vi baldaŭ aŭskultos, estas lia provaĵo, en kiu li aplikis belvoĉan taktikon por esprimi nacian voĉmuzikaĵon. Tiun ĉi kanton li faris por la printemp-festa vespero organizita de la ĉina Kultura Ministerio. Ĝi gajnis la ŝaton ne nur de aŭskultantoj, sed ankaŭ de multaj kantistoj, kiuj prenas ĝin kiel repertuaron. Krome ĝi registriĝis en voĉmuzikan lernomaterialon de muzikaj institutoj. Rilate al tiu ĉi kanto, li konigis:

"Se mi volas fari trarompon en estetiko, mi devas fari al la kanto integrigon kaj sublimadon, tio estas, ke unuflanke en melodio ĝi devas teni la fundamentan tonan karakterizon de nia nacio, kaj aliflanke ĝia muzika lingvaĵo devas evolui de la regiona al la ĉina, eĉ al la internacia. Tiu ĉi kanto tre plaĉas al oreloj, ĉar ĝia lingvaĵo estas nacia, la melodio estas flua. Ĝi komunikas laŭdon al printempo kaj la progreson de nia epoko."

Tio estas Eniru en Printempon, kantata de Han Yanwen, vortverkita de Liu Lin kaj komponita de Guan Xia.

En la fino de tiu ĉi programero, bonvolu aprezi la kanton Unu Sonĝo en Oriento, kantatan de Wei Song, vortverkitan de Huang Qishi kaj komponitan de Guan Xia. Ĝi entenas subliman etoson kaj esprimas ĉinajn grandanimecon kaj aspiradon al bela estonteco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040