china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Migrado en paradizo de la homa mondo (foto)
(GMT+08:00) 2008-11-05 10:34:23

Karaj retlegantoj, bonvole aŭskultu nian specialan programeron konkurso de turismaj scioj "Ĉarmo de Sichuan", kiun ni okazigas kune kun la turisma administracio de Sichuan. Nun ni gvidu vin al pejzaĝoj Jiuzhaigou kaj Huanglong.

Antaŭ la programero ni elmetas al vi du demandojn. Ĉu la pejzaĝo Jiuzhaigou tiel titoliĝas pro 9 tibetaj vilaĝoj? Ĉu pejzaĝoj Jiuzhaigou kaj Huanglong estas metitaj en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj? Karaj amikoj, bonvole aŭskultu nian programeron, kaj respondoj troviĝas en ĝi.

Jiuzhaigou situas en Ngawa-a Tibeta kaj Qiang-nacieca Aŭtonoma Subprovinco en la okcidenta parto de la provinco Sichuan, Ĉinio kaj estas valo kun profundeco de pli ol 40 kilometroj. La pejzaĝo tiel titoliĝas pro tio, ke en ĝi troviĝas 9 tibetaj vilaĝoj.

Sinjoro Nerohem Yam el Israelo ŝatas vojaĝon tra diversaj lokoj de Ĉinio, en la pasintaj kelkaj jaroj li faris vojaĝon al Pekino, Ŝanhajo, Zhejiang, Shaanxi kaj tiel plu kaj havas certan impreson pri ĉinaj loka kutimo kaj vidindejoj, tamen post veno al pejzaĝo Jiuzhaigou, li ankoraŭ ne povas sin deteni de ravo el tiea eksterordinara beleco.

"Ĝi estas la plej ĉarma loko en Ĉinio. Mi neniam vidis tian belecon kaj ĉio ĉi tio estas eksterordinara."

Jiuzhaigou estas mirinda pro lagoj kaj lago estas ĝia animo. Meze de la pejzaĝo Jiuzhaigou, troviĝas pli ol cent kolorriĉaj montaj lagoj grandaj kaj malgrandaj kaj lokaj tibetanoj titolas ilin Haizi, t.e. filo de maro.

Akvo de Haizi estas tiel travidebla kaj vi eĉ povas vidi rulŝtonetojn, akvajn plantojn kaj velkantajn branĉetojn sur fundo de lagoj; kaj koloro de akvo estas kaprica, ie estas blua koloro same kiel diamanto kaj ĉie estas verda koloro same kiel smeraldo kaj en la verdo miksiĝas pimpa flava koloro.

Sinjoro Morishita Sadamasa el Japanio donis grandan aplaŭdadon vidinte tiean ĉarman lagon:

"En Japanio mi vidis televidan programeron pri Jiuzhaigou, post ĉeloka vizito, mi pensas, ke ĝi estas pli bela. En Japanio estas tiaj lagoj, tamen Jiuzhaigou estas senkompara."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040