china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Alban Yung---Atestanto de ĉina reformado kaj malfermo (foto)
(GMT+08:00) 2008-11-06 17:02:43

Karaj retlegantoj, malferma Ĉinio altiras al si atenton de pli kaj pli multaj alilandanoj kaj ili venas al Ĉinio por vojaĝi, komerci kaj eĉ fiksloĝi. Iliaj diversaj spertoj rezultigas malsaman impreson pri Ĉinio. Kia do Ĉinio estas en iliaj okuloj? Nun ni konigu al vi Alban Yung---atestanton de ĉina reformado kaj malfermo.

Franco Alban Yung laboras kaj vivas en Ĉinio 23 jarojn kaj li havas ĉinan nomon Weng Aibai. En tiu jaro, li venis al la orienta antikva lando pro scivolemo kaj dum sia restado en Ĉinio, li propraokule vidis ĉinan gigantan ŝanĝiĝon post praktiko de la reformado kaj malfermo.

"Okazis granda ŝanĝiĝo en Ĉinio post praktiko de reformado kaj malfermo. Tiam apenaŭ videblis domegoj en Pekino. Kiam mi unuafoje vizitis Pekinon, pli multaj estis bicikloj, sed malmultaj aŭtoj. Tiam en Pekino estis unu hotelo komune investita kaj alilandanoj loĝis en nur kelkaj hoteloj koncernaj al eksteraj aferoj. Tiam estis malmultaj francoj en Pekino kaj ni reciproke konis kaj nun neeblas koni ĉiun francon, ĉar estas tiel multaj francoj en Pekino. En akcepto por bonvenigi nian prezidenton, ne eblas invito al ĉiuj francoj en Pekino. Ĉinio disvolviĝas laŭ eksterordinara rapideco kaj estas malfacile por ni senti tian aktivecon en la nuna Eŭropo. Pekino jam fariĝis internacia metropolo."

En la jaro 1984, Alban Yung ĵus venis al Ĉinio kaj tiam li laboris en franca banko Parisbas kaj la laborado daŭris je 9 jaroj. Sekve li laboris en francaj bankoj BNP kaj SG. Ĝis la jaro 2003 li forlasis sin el banko kaj komencis sian laboron en Franca-Ĉina Komitato. Dank' al la laboro li havas pli da ŝancoj profunde kompreni Ĉinion. La Franca-Ĉina Komitato fondiĝis en 1979 kaj en ĉiu jaro ĝi organizas gravan ekonomian forumon en Ĉinio kaj invitas francan altrangan gvidanton fari prezidadon. Franca eksa ĉefministro Raymond Barre kaj eksa prezidento Valery Gisgard D'estaing ĉeestis al la forumo. Cetere la komitato ankaŭ organizas rondtablan konferencon de urbestroj de ĉinaj kaj francaj grandaj kaj mezaj urboj. La komitato sinsekve establis agentejojn en ĉinaj urboj Chengdu, Shenyang kaj Xi'an kaj Alban Yung estas ĉefa respondeculo de ĉiu agentejo. Lastatempe lia tasko estas bone funkciigi la agentejon en Xi'an. Li konigis, ke kiel unu el gravaj urboj en la ĉina okcidenta landparto, Xi'an havas superecon en kampo de aviado kaj nova tekniko, tial tiea agentejo faciligas al francaj grandaj entreprenoj ekspluati la merkaton en la ĉina okcidenta landparto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040