china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Inaŭguriĝis la 23-a Mar Del Plata Internacia Filma Festivalo
(GMT+08:00) 2008-11-07 14:16:31

 

En la 6-a de novembro en Mar Del Plata, ĉemara urbo de Arĝentino, inaŭguriĝis la 23-a Internacia Filma Festivalo. Arĝentina prezidentino prezidis la inaŭguran ceremonion.

Pli ol 400 filmoj el pli ol 46 landoj partoprenas en la ekspozicia aktivado de la Filma Festivalo. La ĉi-foja festivalo konsistas el internacia longtempa filmo, latinamerika longtempa filmo, arĝentina longtempa filmo, internacia mallongtempa filmo kaj arĝentina mallongtempa filmo, kaj konkursos por dekkelkaj premioj, inkluzive de plej elstaraj filmo, reĝisoro, aktoro, aktorino, kaj aliaj. Krome, dum ĉi-foja Internacia Filma Festivalo okazos ankaŭ filma simpozio, moderna koncerto, teatro kaj aliaj kulturaj aktivadoj. La Internacia Filma Festivalo finiĝos en la 16-a de novembro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040