china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Granda ideologo kaj edukisto Zhu Xi
(GMT+08:00) 2008-11-14 16:51:26
Konfuzianismo estis la ĉefa filozofio en la antikva Ĉinio. En la du-mil-jara evoluado de konzianismo, al ĝi faris iniciateman kontribuon du personoj, la unua, kompreneble ĝia fondinto Konfuzio, kaj la alia, Zhu Xi.

Zhu Xi (1130 – 1200) estas konsiderata kiel la ĉina plej granda ideologo kaj edukisto post Konfuzio. Li naskiĝis en tradicia intelektula familio, kiu ne estis riĉa, tamen de sia infaneco li estis bone kaj rigore edukita per konfuzianismo. Lia patro mortis tro frue, li, sekvante la patrinon, forlasis la hejmon en Jiangxi kaj transloĝiĝis ĉe la monto Wuyi en Fujian kaj tie ricevis plu la konfuzianisman edukon.

Kiam li aĝis 19 jarojn, li sukcesis en kortega ekzameno kaj ekfunkciis kiel ŝtata oficisto. Tamen en la sekvaj 40 jaroj, li nur kelkfoje oficis en lokoj pri sociaj aferoj, kaj en plimulta tempo estis senofica oficisto salajrata de la registaro. Tial li ofte estis libera kaj havis sufiĉan tempon por verkado kaj prelegado. 

Lia plej grava atingo kuŝas antaŭ ĉio en tio, ke li estis ege erudicia en nov-konfuzianismo, kiu estas la ĉefa formo de la ĉina filozofio post la 12-a jarcento kaj evoluo de konfuzianismo. Evoluinte pli ol mil jarojn post sia fondiĝo en la kvina jarcento antaŭ nia erao, konfuzianismo pli kaj pli malprosperis. Precipe post kiam budaismo enkondukiĝis en Ĉinion, regantoj de malsamaj dinastioj preferis aŭ budaismon, aŭ taoismon; kaj plie, la ordinaraj popolanoj ne klare distingis konfuzianismon, taoismon kaj budaismon, la kremo de la tradicia konfuzianismo estis heredita nur de malmultaj intelektuloj. Sub tia cirkonstanco, en la komenco de la 11-a jarcento, siatempe famaj konfuzianistoj la fratoj Cheng Hao kaj Cheng Yi prezentis novkonfuzianismon kaj faris al la tradicia konfuzianismo reformadon laŭ la cirkonstanco.

Zhu Xi heredis novkonfuzianismon de la veterana generacio, kunfandinte konfuzianismon, budaismon kaj taoismon, fondis la ideologian sistemon kombinantan en si la naturon, socion kaj etikon, titolitan de posteuloj "ĝuzianismo". Laŭ ĝi, ĉiuj objektoj en la kosmo konsistas el "doktrino" kaj "spiro". Spiro estas materialo por ĉiuj aferoj; doktrino estas esenco kaj leĝo de la aferoj; en la aktuala mondo la du flankoj ne disigeblas, tamen el la origino, doktrino ekekzistis antaŭ la spiro. Tio ja estas ideisma vidpunkto. Rilate al aliaj flankoj, ĝuzianismo prezentis kompleton da argumente kompakta filozofia koncepto.

Lia alia grava atingo estas lia sistema ordigo al la konfuzianismaj klasikaĵoj, kiaj Libro pri Ŝanĝoj, Libro pri Historio, Libro pri Poezio kaj Ritoj de Zhou, kaj faris laŭ sia filozofia teorio novajn notojn, tio do estas Notoj pri la Kvar Libroj, kiu fariĝis deviga lernolibro por la sekvaj centoj da jaroj.

Zhu Xi estis diligenta erudiciulo kaj edukisto. Dum sia vivo li ĉefe donis instruadon kaj verkadon, centoj da disĉiploj aŭskultis liajn lecionojn. Lia ideo pri eduko fariĝis kriterio por lernejoj tra la tuta lando kaj donis profundan influon al la ĉina historio de eduka ideologio. Li kompilis multe da libroj pri literaturo, natura scienco kaj similaj, krom filozofio. Li faris elstaran kontribuon al preskaŭ ĉiuj fakoj en tiu tempo, nur la de li verkitaj poemoj ĝis nun popularaj superis 1 200. Li intencis realigi sian idealon pere de klera imperiestro, tamen lia klopodado ne estis aprobita de imperiestro.

Li donis profundan influon ankaŭ al la ĉina historio kaj la orientazia kulturo. Dum lia vivo, lia doktrino estis premata; 30 jarojn post lia forpaso, li kaj lia doktrino estis ŝatataj de la plej altaj regantoj. Dum pli ol 700 jaroj antaŭ la 20-a jarcento, lia doktrino estis kultata kiel oficiala ideologio. En la 13-a jarcento, ĝuzianismo enkondukiĝis sinsekve en Koreion kaj Japanion kaj iam estis reganta ideologio en tiuj du landoj. De la 18-a jarcento, ankaŭ eŭropaj kaj amerikaj erudiciuloj studas lian ideologion. Nun, ĝuzianismo jam estas internacia fako. Erudiciuloj ĉinaj kaj fremdlandaj opinias ĝenerale, ke ĝi estas "ercoriĉa" de la ĉina antikva ideologio, el kiu oni povas ĉerpi signifan nutraĵon por la nuna evoluado de la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040