china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Beno, Kiu Disfloras en Hodiaŭa Vespero
(GMT+08:00) 2008-11-20 09:36:37

Antaŭ ne longe la 10-a Azia Arta Festivalo solene inaŭguriĝis en la urbo Zhengzhou, meze de Ĉinio. La inaŭgura vespero, kun la titolo: Beno, Kiu Disfloras en Hodiaŭa Vespero, ĝuigis ĉinajn artajn elementojn al la artistoj el la aziaj landoj. 

La vespero malfermiĝis en la kantado de Ĉeftema Kanto de Azia Arta Festivalo. Tiun ĉi kanton verkis famaj vortverkisto Chen Xiaoguang kaj komponisto Jiang Chunyang speciale por la Azia Arta Festivalo. En la kantado kantistoj Qin Yong kaj Jin Meier melodie kaj lirike prezentis longan historion kaj amikecon de la aziaj landoj.

La Azia Arta Festivalo estas internacia, okazanta en iu ĉina regiono kaj organizata de la Kultura Ministerio de la Ĉina Popola Respubliko. De la jaro 1998, kiam la unua festivalo okazis en Pekino, ĝis nun, sinsekve jam okazis 9. La okazigo de la Azia Arta Festivalo prezentas al la mondo novan kaj ampleksan azian kulturan aspekton, donas plimulte da interfluaj ŝancoj al malsamaj artaj formoj de la aziaj landoj kaj akcelas kulturan interŝanĝon inter Ĉinio kaj la aziaj landoj. Nuntempe la Azia Arta Festivalo, kiu aperas unu fojon en ĉiu jaro, jam fariĝis fama internacia festivalo en azia regiono. Ĝi donas bonan scenejon, por ke artistoj el la aziaj landoj plene prezentu apartajn belon kaj ĉarmon de la azia arto.

La ĉeftemo de tiu ĉi Azia Arta Festivalo estas "Harmonio en Azio, Gajkunveno en Henan". En la festivala enhavo enestas vesperoj ferma kaj malferma, specialaj amuzaj prezentadoj kun diversaj formoj kaj amasaj famaj artistoj, montriĝo de aziaj filmoj, popolamasaj kulturaj aktivadoj, artaĵaj ekspoziciadoj kaj komercaj agadoj.

Ĝuste kiel diris ĉina kultura ministro Cai Wu en la inaŭguro, Azio estas grava naskiĝloko de homara civilizacio, aziaj popoloj faris gravan kontribuon al monda kultura evoluado per sia originala kreado en kulturo kaj arto. Hodiaŭa Azio sin montras en senprecedenca kaj forta disvolviĝo. En sia kultura kaj arta verkado esprimanta homaran spiritan saĝon la aziaj landoj ludas pli kaj pli gravan rolon. Cai Wu diris:

"Kulturo estas ligilo por amikeco inter diversaj landoj kaj ponto por reciproka konfido. La okazigo de la 10-a Azia Arta Festivalo certe faros pozitivan kontribuon al la belaj celoj, kiaj interkomunikiĝo kaj interkompreniĝo inter Ĉinio kaj aziaj landoj, prosperigo de azia kulturo kaj realigo de harmonia azio."

La kanto Se Nur Homo Eternus, kiun vi nun aŭskultas, estas kantata de Li Huizhen kaj Tang Zixing. Sekve de la komenciĝo de la kanto, ronda luno sur la cirkla kurteno lante leviĝis supren. Ŝvebanta nubo kaj siluetoj de orde metitaj konstruaĵoj kondukis spektantojn al vizia lunnokto…

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040