china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama agronomo  Jia Sixie
(GMT+08:00) 2008-11-21 16:47:22

Karaj amikoj, bonvole aŭskultu ĉinan tradician kulturon. Ĉinio estas agrikultura lando. Ekde la antikveco, ĉinoj tre alte atentis studojn pri agrikulturo. Hodiaŭ ni prezentas al vi Jia Sixie, kiu estas tre fama agronomo en la historio.

Jia Sixie naskiĝis en ĉirkaŭ 5-a jarcento. Ekzistas malmultaj vortoj pri lia vivo en la historia libro. Jia Sixie iam estis loka administra oficisto. Li alte atentis agrikulturon. Li mem bredis ŝafojn, terkulturis, faris eksperimentojn kaj ankaŭ ofte faris demandojn al kampananoj. Iufoje, Jia Sixie bredis ĉirkaŭ 200 ŝafojn, sed kaŭze de la malsufiĉo de brutonutraĵoj, malsatmortis pli ol duono de la ŝafoj en malpli ol unu jaro. En la lasta fojo, antaŭ ĉio li terkulturis dudek muojn da sojfabo por sufiĉe prepari la brutonutraĵoj, sed ankoraŭ mortis multaj ŝafoj. Kial tiel? Jia Sixie aŭdis, ke ekzistas spertulo por bredi ŝafojn malproksime je pli ol centoj da lioj. Do Jia Sixie iris tien por peti konsilojn al li. La maljuna ŝafisto atente demandis pri cirkonstanco de ŝafokulturado de Jia Sixie, fine li trovis la kaŭzon de morto de ŝafoj. Antaŭe, Jia Sixie senĝene disĵetis la nutraĵojn en la ŝafstalon, la ŝafoj surpaŝadis kaj ekskreciadis en ĝi sur la nutraĵoj, sekve ŝafoj ne manĝis la nutraĵojn kaj ili malsatmortiĝis. Jia Sixie loĝis multajn tagojn en la ŝafista hejmo. Li atente vizitis la ŝafstalon de la ŝafisto kaj lernis sperton pri ŝafnutrado de la ŝafisto. Post sia reveno, li bredis ŝafojn kiel la ŝafisto kaj havis bonan rezulton.

Jia Sixie opinias, ke agrikultura produktado ludas tre gravan rolon en la popola vivo, la potenco kaj prospero de lando konsistis en la atento de agrikultura produktado, sed se oni volas disvolvi agrikulturan produktadon, necesas altigo de scienca kaj teknika povo. Li studis la rezulton de antaŭuloj, resumadis tempajn spertojn kaj fine verkis grandan verkon pri agrikultura tekniko Qiminyaoshu dum sia tuta vivo.

Qiminyaoshu estas la unua agrikultura enciklopedio de Ĉinio. La libro havas pli ol 110 milojn da ideogramoj kaj tre riĉan enhavon. En la libro, Jia Sixie faris ampleksan priskribon pri kreskada reguleco de diversaj plantoj. Ekzemple, pri la specoj de plantoj, la kondiĉoj observi la kreskadon de plantoj, la etapoj de plantkreskado, la malsamaj bezonoj de plantoj en ĉiuj etapoj, kiel plibonigi la kondiĉon de plantkreskado, kiel altigi la kreskadan povon kaj tiel plu, Jia Sixie faris ĝustan respondon sur la bazo de sufiĉa esploro kaj studo. Ekzemple, en la libro li diris, ke malgraŭ tiga alteco de milioj maldensplantitaj portas la grajnojn malsaturitaj kaj la koloro de grajnoj estas flava. Se la milioj estas densplantitaj, malgraŭ iometa malalteco de la tigoj, la grajnoj estas simetriaj kaj saturitaj, la koloro estas pli blanka, tiaj milioj estas pli bonaj ol maldensplantitaj. Tiaj problemoj prezentitaj de li estas ĉefflanko de studo de agrikultura tekniko. Liaj atingaĵoj ne nur antaŭenpuŝis la tiutempan agrikulturan produktadon, sed ankaŭ profunde influis postajn teknikistojn pri agrikulturo.

La studobjektoj de Jia Sixie estas vastaj, sed la opinioj de li estas tre profundaj. En la libro, li detale priskribis, kiel oni faru kultivojn profundan, malfrofundan plugadon, printempan, someran, aŭtunan kaj vintran, li eĉ priskribis kiel refaru post kiam agro estas malbone kultivita. Pri tio, kiel altiĝu la fekundeco de tero, la opinio de Jia Sixie havis progresintan niveron tra la tutmondo en tiu tempo. La 6-an jarcenton, eŭropaj landoj nur sciis alternan kultivadon por altigi fekundecon de tero. En Qiminyaoshu, la aŭtoro jam prezentis multajn metodojn por altigi la fekundecon, inter ili la priskribo pri alterna kultivado kaj apuda plantado estas tre mirinda.

Jia Sixie tre alte atentis lernon de la rezultoj de antaŭuloj. Li legis multajn antikvajn librojn. Ĉiujn informojn pri agrikultura produktado kaj vivo de kamparanoj li atente studis. En Qiminyaoshu, li citis pli ol centojn da antikvaj libroj. Multaj libroj jam forpasis hodiaŭ, dank' al la citoj de Jia Sixie, partaj ekstraktoj estas konservitaj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040