china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri interfluo inter la ĉina kulturo kaj la fremda kulturo (foto) 
(GMT+08:00) 2008-12-01 16:59:07

Ĉinaj reformado kaj malfermo jam estas praktikataj 30 jarojn kaj dum tiuj 30 jaroj, per kulturo Ĉinio establis ponton kun fremdlandaj landoj por reciproka konado kaj kunfandiĝo kaj nun interfluo inter la ĉina kulturo kaj la fremda kulturo estas en senprecedence prospera periodo.

Moderna Pekina Opero "Shajiabang" priparolas ĉinan internan revolucian militon kaj cirkulis tra la tuta lando en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Estas malfacile por nunaj gejunuloj imagi tiaman unutonan vivon de la pliaĝuloj. Ordinara familio ne havis televidilon kaj en urbo ne troviĝis publika kantejo kaj dancejo; la opero "Shajiabang" surscenejiĝis preskaŭ unu jaron en teatro.

Zhang Yu en la aĝo de 50 jaroj, persone spertis historian ŝanĝiĝon de kultura kaj arta interfluo inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Nun li estas ĝenerala direktoro de Ĉina Arta kaj Amuza Grupo kaj unu el ĉinaj famaj projektistoj kaj organizantoj de prezentado kaj eksponado. Li ankaŭ estis oficisto, respondecanta pri interfluo inter la ĉina kulturo kaj la fremdlanda kulturo. Post diplomiĝo el universitato en 1982, Zhang Yu laboris en buroo por kulturo-kontakto kun la ekstera mondo sub ĉina Kultura Ministerio. En komencaj kelkaj jaroj, li akceptis registarajn grupojn de aziaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj. En 1990 li demisiis el posteno de registara funkciulo kaj okupiĝis pri propagando de prezentado kaj eksponado.

"En la lastaj 30 jaroj, okazis sennombraj prezentadoj. En ĉiu trimestro, ĉiu monato kaj eĉ ĉiu semajno troviĝas elstaraj prezentadoj en ĉinaj pluraj urboj. Ekzemple en ĉefaj teatroj en Pekino, kia Ĉina Ŝtata Teatro, okazas prezentado en ĉiu vespero. Cetere estas prezentado el Eŭropo, Usono, Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj arabaj landoj en ĉiu vespero. Tio estas pompo de interfluo de la ĉina kulturo kaj la fremdlanda kulturo. Mi opinias, ke tio estas granda ŝanĝiĝo en la lastaj 30 jaroj."

Zhang Yu diris, ke prospero de la ĉina merkato de prezentado estas ekster lia imago.

Dum ĉijaraj Pekinaj Olimpikoj, olimpikaj kulturaj aktivadoj gastigitaj de ĉinaj koncernaj departementoj altiris al si atenton de 100 prezentadaj grupoj el 80 landoj kaj regionoj kaj ĉirkaŭ dek miloj da artistoj venis al Ĉinio. Iuj amaskomunikiloj komentis, ke Ĉinio estas unu el lokoj, en kiuj ardas prezentadoj kaj negoco de artaĵoj en la mondo. Senĉese multiĝas alilandaj entreprenoj kaj artistoj, kiuj okupiĝas pri kultura afero en Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040