china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Koncerto de la Pekina Simfonia Orkestro en la Unua Ĉina Simfonia Sezono
(GMT+08:00) 2008-12-19 09:36:44

Nun mi konigas al vi partan realan staton de la antaŭ nelonge okazinta koncerto de la pekina simfonia orkestro en la Unua Ĉina Simfonia Sezono.

Tio, kion vi nun aŭskultas, estas Antifona Kantado, ludata de la Pekina Simfonia Orkestro. La temo de tiu ĉi muziko alprenas la popolkantan melodion de la provinco Hebei en la norda Ĉinio. La varia ritmo, riĉa tembro kaj forteca ŝanĝiĝo ĉiuj reliefigas gajan kaj varman bildon sur la kanta areno.

La Unua Ĉina Simfonia Sezono, kiun organizas la Ĉina Muzikista Asocio, aktivas de majo ĝis novembro de la kuranta jaro en preskaŭ dek ĉinaj urboj, kiaj Pekino, Ŝanhajo, kaj la specialaj administraj regionoj Hongkongo kaj Aomen. En tiu ĉi periodo pli ol 20 ĉinaj simfoniaj orkestroj prezentas pli ol 30 koncertojn; ĉiuj prezentitaj muzikaĵoj estas la ĉinaj, kiuj eksponas la preskaŭ-cent-jaran verkan atingon kaj ludan nivelon de la ĉina simfonio. La Ĉina Nacia Simfonia Orkestro, la Simfonia Orkestro de la Ĉina Oper- Kaj Danc-Teatro, la Simfonia Orkestro de la Ĉina Baleta Trupo, la Simfonia Orkestro de la Centra Opera Teatro, la Simfonia Orkestro de la Ĉina Disaŭdig- Kaj Film-Agentejo respektive okazigis kvin koncertojn en Pekino.

Tio, kion vi nun aŭskultas, estas Fluas Rivereto, kiun ludas la Pekina Simfonia Orkestro. Same kiel la muzikaĵo Antifona Kantado, ankaŭ tiu ĉi muzikaĵo elektiĝis el la komponaĵo Aspektoj de Ĉinio, kiun verkis komponisto Bao Yuankai. Aspektoj de Ĉinio estis verkita en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi prezentas la apartan ĉarmon de la ĉina popolkanta arto per la formo de simfonia muziko kaj surbaze de la melodio de 24 popolkantoj el la provincoj kaj regionoj, kiaj Hebei, Shanxi, Shanaxi, Yunnan, Jiangsu, Sichuan, Taiwan kaj aliaj. Fluas Rivereto origine estis Yunnan-popolkanto, kiu montras akordon inter homoj kaj naturo, kaj la adaptita komponaĵo kreas la etoson de vualeca lunnokto per kordinstrumenta altson-regiona tembro, imitante la flu-sonon de rivereto per la tint-sono de piano kaj harpo. En la bela fono la sonhela fluto ludiĝas en ĉarma kaj kortuŝa melodio, farante la purbelan amon sub la lunlumo delikata kaj ĉarma.

La Pekina Simfonia Orkestro estas unu el la plej famaj orkestroj en Ĉinio. Ĝi fondiĝis en 1977. La nuna muzika ĝenerala direktoro kaj ĉefa direktisto estas sinjoro Tan Lihua. La orkestro disponas pri aro da virtuozoj, inter kiuj multaj gajnis premion en diversaj internaciaj konkursoj. En la senĉesa arta praktikado, dank' al sia profunda muzika kulturiteco, perfekta majstreco kaj riĉaj muzikaĵoj, la orkestro fariĝis unu el la plej ŝatataj grandskalaj orkestroj en Ĉinio.

Nun vi aŭskultu la kompanaĵon Odo de Neĝo, kiun ludas la Pekina Simfonia Orkestro. Tio estas verko de ĉina fama komponisto Chen Peixun. La muzikaĵo, milda kaj agrabla, bildigas nordlandan belon kaj ravas nin pri la grandiozaj pejzaĝoj.

Cangcai estas perkuta muziko. Ĝi kombine formiĝis el la du sonoj de gongo kaj tamburo en la pekina opero. Ĝi esprimas laŭdkanton pri la vivdefenda spirito de homoj kaj pri la repenso post venko super katastrofo.

En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la Pekina Simfonia Orkestro komencis aranĝi prezentadon por sekvantaj jaroj. Krom tio, ke la ĝenerala direktoro Tan Lihua servas kiel direktisto, la orkestro ankaŭ ofte invitas en- kaj eksterlandajn famajn direktistojn kaj solludulojn kaj multfoje reprezentas la landon partopreni en diversaj grandskalaj kultur-interfluaj aktivadoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La orkestro sin dediĉas al disvolvo de simfoniigo de ĉina nacia muziko, ĉiujare aranĝas kelkajn koncertojn de ĉinaj simfoniaj verkoj en la muzika sezono kaj konfidas al komponistoj verkadon de malsamstilaj kaj malsamregionaj simfonioj. La orkestro faris gravan kontribuon por disvolvo de la ĉina nacia simfonia afero. En la fino de nia programero, bonvole aprecu la Torĉan Feston, kiun ludas la Pekina Simfonia Orkestro.

La Torĉa Festo elektiĝis el la simfonia serio de Muzika Poemo de Yunnan, kiun verkis komponisto Wang Xilin per la simfonia maniero kaj la materialoj de Yunnan-aj naciminoritatoj en la sudokcidento de Ĉinio. Pere de priskribo pri la ĉarmaj pejzaĝoj de la regiono Yunnan la muzikaĵo multflanke montras la spiritan fizionomion de la lokaj popolanoj. La Torĉa Festo estas la kvara movimento de la serio, kaj ĝi prezentas gajan scenon de naciminoritataj gejunuloj en festa vesto, kiam ili kantas kaj dancas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040