china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantoj de 56 naciecoj de Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-12-29 10:43:47

Ĉinaj muzikistoj lastatempe faris muzikan albumon sub la titolo: "Kantoj de 56 naciecoj de Ĉinio", post kvin jaroj da laborado. La albumo kolektis po unu eminentan popolkanton de la ĉinaj 56 naciecoj kaj estis donacata al gastoj el diversaj landoj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Hodiaŭ ni konigu al vi kantojn el la albumo.


miao-nacieca

Nun estas la miao-nacieca kanto "Feige (flugado)". La nacieco Miao estas ĉina naciminoritato kun longa historio, ĝiaj membroj loĝas ĉefe en ĉinaj sudaj provinco Guizhou kaj Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, centra-suda provinco Hunan kaj iuj aliaj lokoj. La popolkantoj de la nacieco konsistas el multaj specoj, ekzemple, feige, antifono, kanto pri moro, rakonto kaj kultado. Feige estas kantmaniero populara en sudorienta provinco Guizhou. Oni senĝene laŭte kantas sur montoj, kampoj, la melodio estas laŭta kaj patosa. "Ascendinte altan monton, mi rigardas maturan rizplantaron en malproksimo, riverakvon fluantan orienten kaj kuirfumon ŝvebantan. Mi kantu pri la bela hejmloko, tie primavero prosperas, vilaĝoj verdas, floroj pompas, kantoj aŭdiĝas."

El la ĉinaj 56 naciecoj ĉiu posedas propran muzikan kulturon. Post kiam Ĉinio sukcesis en peticiado por gastigi la Olimpikojn, ĉinaj muzikistoj proponis verki albumon de diversnaciecaj muzikaĵoj sub la titolo: "Kantoj de 56 naciecoj de Ĉinio", por celebri la historiecan momenton. La albumo estos donacata al amikoj el diversaj lokoj de la mondo por la Pekinaj Olimpikoj. La propono estis aprobata de la ĉinaj muzikistoj. Pri tio, veterana muzikisto Yan Su, membro de la Organiza Komitato por la albumo, esprimis, ke la aktivado sendube estos iniciato, ĉar en la nova Ĉinio ankoraŭ ne estas albumo kolektinta kantojn de ĉiuj naciecoj. Li diris:

"Muziko de ĉiu nacieco de Ĉinio estas nedisigebla grava konsistiga parto de la muzika kulturo de la ĉina nacio. La ĉinaj naciecoj lertas kaj en kantado kaj en dancado, havas propre kreitajn kaj hereditajn eminentajn kaj distingiĝajn muzikaĵojn, tio manifestas ilian ekzistan valoron. Popolkanto estas ilia arta formo por esprimi ilian ideon, volon kaj deziron. Kantvoĉoj akompanas ilin en laborado, produktado, amuziĝo kaj similaj, oni povas diri, ke nacieca kanto estas la plej grava konsistiga parto de la vivo de naciminoritatanoj. Laŭ tiu ĉi senco, la programo estas tre ĝustatempa kaj grava. Estas bonege, ke ni prezentu al la monda popolo la longedaŭran historian heredaĵon de la enhavoriĉa ĉina kulturo."

La albumo registras la akumuliĝon kaj evoluon de la muziko de la ĉinaj 56 naciecoj kaj montras al la mondo la prosperan fizionomion de harmonia kunekzistado de la 56 naciecoj kaj la vastegan profundan kulturan fonton de Ĉinio.


nacieco Dulong

Nun ni aŭdas la popolkanton de la nacieco Dulong "Mia aminda hejmloko". La nacieco Dulong el la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan estas relative malmultenombra inter la ĉinaj naciminoritatoj. Dulong-anoj ofte manifestas per danco kaj kanto sian ĝojon kaj malĝojon kaj la aferojn de produktado, rikoltado, ĉasado kaj nuptado. La melodio estas modesta, la ritmo ŝanĝiĝema kaj la stilo aparte distingiĝa.

Nun bonvole aŭskultu la popolkanton "Jialinsai", voĉon de wa-naciecanoj dum dancado. La kanto estas ege populara inter la wa-naciecanoj. La bazaj melodio kaj ritmoj estas duraj. La kanto tekstas: "Ni, junaj kaj maljunaj, kune gaje kantu, ne estu melankoliaj eĉ se ni iam disiĝos unu de alia, ĉar ni vivis kune tiel belajn tagojn."

Karaj amikoj, nun ni kune aprecu la kore-naciecan kanton "Alilang" prezentatan en la korea lingvo. La melodio de la kanto estas milda kaj kortuŝa kun densa nacieca nuanco.


Dong-anoj

Fine de nia hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu la popolkanton de la nacieco Dong el la albumo titolitan: "Kanto pri somera cikado". Dong-anoj loĝas ĉefe en la ĉinaj sudokcidentaj provinco Guizhou kaj Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, kaj en la centrasudaj provincoj Hunan kaj Hubei. La kantoj de la nacieco Dong karakteriziĝas per densa nacieca stilo. La kanto estas kantita en la antikva dong-lingvo. "Estu silenta por aŭskulti mian imitadon al ĉirpado de cikado, ekkantu kune kun mi. Kvankam nia kantovoĉo malpli belsonas ol la ĉirpado de cikado, tamen pro la vivo mi estas plenplena de stimulado. Ni kantu nian junecon, ni kantu nian amon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040