china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama natursciencisto Li Shizhen
(GMT+08:00) 2008-12-30 10:58:40
La ĉina tradicia medicino jam longe longe daŭras. En la kelkmiljara historio de la ĉina medicino estis multaj famaj medicinistoj kaj farmaciistoj. Nun mi konigu al vi mediciniston kaj farmaciiston Li Shizhen en la 16-a jarcento, ankaŭ internacie konatan faman naturscienciston.

Li Shizhen naskiĝis en la ĉina suda provinco Hubei, en la jaro 1518. En lia hejmloko verdas la montoj, klaras la riveroj kaj pitoreskas la pejzaĝo kaj abundas kuracoherboj. Liaj avo kaj patro ambaŭ estis kuracistoj. Dum lia infanaĝo, lia patro ofte kune kun li kolektis kuracoherbojn en montoj kaj konigis al li sciojn pri kuracoherboj; iom post iom li profunde interesiĝis pri la ĉina tradicia medicino. Tamen lia patro ne volis lin lerni kuracadon. Ĉar en tiama feŭda socio la pozicio de kuracisto en la socio estis malalta kaj la patro esperis, ke li estos ŝtata oficisto dank' al ekzamenado.

Impulsate de la patro Li Shizhen serioze legis kelkajn jarojn. Tamen pro sia denaska ŝato al la naturo li estis pli kaj pli antipatia al la tiama ekzamena sistemo, kaj pro tio li malsukcesis en tri ekzamenoj. Fine, la patro povis nur konsenti kun tio, ke li rezignu la ekzamenon kaj lernu de li kuracarton. De tiam, Li Shizhen kaj lernis de la patro klinikajn spertojn kaj diligente studis klasikajn medicinajn verkojn, kiaj "Neijing" (Flava Imperia Klasiko de Medicino), "Pri tifo" kaj "Bencaojing" (Kuracoherboj notitaj de Shen Nong). Pro sia multjara lernado kaj la senlaca instruado de la patro, Li Shizhen rapide progresis rilate al kuracarto kaj je la aĝo de 22 jaroj oficiale donis kuracadon.

En la jaro 1537 okazis inundo en lia hejmloko. Sekvis furiozaj epidemioj kaj malsanoj. Kuracisto ja estis plej dezirata talentulo. Iuj kuracistoj arogantis pro tio kaj profitante la ŝancon postulis altan kuracan kotizon. Dum Li Shizhen kaj lia patro ne zorgis la kotizon kaj kiel eble plej multe akceptis malsanulojn. De mateno ĝis vespero ilin frekventis malsanuloj. Li kune kun sia patro kuracis malsanulojn unuj post aliaj kaj li mem estis hardita en la kuracado kaj ekkonceptis la respondecon de kuracisto grava kaj des pli ŝatis sian okupon.

Lia kuracarto pli kaj pli majstris kaj li mem pli kaj pli famiĝis. Lin vizitis malsanuloj ne nur ordinaraj sed ankaŭ tiuj el la Imperiestra Palaco. Li kuracis multe da malfacilaj malsanoj, la imperiestro nomumis lin kuracisto-oficisto. Kvankam li laboris en la palaco, tamen ankoraŭ ofte iris eksteren por doni kuracadon al ordinaruloj. Li sindoneme studis klasikajn medicinajn verkojn kaj ankaŭ trovis erarojn en tiuj verkoj. Li opiniis poste, ke necesas korekti tiujn erarojn per liaj propraj spertoj.

Kombinante sian praktikadon, Li Shizhen skribis nemalmulte da teoriaj verkoj, bedaŭrinde tiuj verkoj perdiĝis. Inter la de li postlasitaj verkoj plej famas "Kompendio de Medicinaj Materialoj", verkita en maljuneco.

Li kompilis la verkon "Kompendio de Medicinaj Materialoj" dum preskaŭ 30 jaroj. "Kompendio de Medicinaj Materialoj" estas frukto, en kiu Li Shizhen resumis la farmacian teorion de prauloj kaj teoriigis siajn abundajn kuracajn praktikadojn. La verko konsistanta el 52 volumoj, kolektis 1 892 specojn de kuracoherboj, interalie, 1 195 specoj de vegetaloj, 340 specoj de animaloj kaj 357 specoj de ercoj. Aldoniĝis 11 096 receptoj kaj 1 160 ilustraĵoj pri ercoj kaj vegetaloj. La verko klarigis produktejojn, formojn kaj metodojn de kultivado kaj kolektado de diversaj kuracoherboj, laŭ kategorio konigas la karakterizojn kaj funkciojn de malsamaj kuracoherboj. "Kompendio de Medicinaj Materialoj" sin karakterizas rimarkinde, ke ĝi, per scienca ekzamenado per objektoj, korektis multe da eraraj kaj ambuguaj notoj pri kuracoherboj, tiel ke la kategoriigo kaj klarigo de kuracoherboj estas preskaŭ tute precizaj kaj seneraraj.

Krom medicino, Li Shizhen faris elstarajn kontribuojn ankaŭ al kemio, geologio, astronomio, meteologio kaj aliaj fakoj. Li estas unu el la plej grandaj naturistoj en la mondo. En la jaro 1593 li, 75-jara, forpasis. Mallonge poste, la senmorta verko "Kompendio de Medicinaj Materialoj" oficiale presiĝis kaj nelonge poste enkondukiĝis en Japanion kaj eldoniĝis en la japana lingvo. Sekvis versioj en la latina, germana, franca, angla, rusa kaj aliaj multaj lingvoj. La verko cirkulas tra la tuta mondo kaj estas titolita: "Orienta medicina majstra verko".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040