china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wang Xiaohui kaj ŝiaj fotografaĵoj (foto)
(GMT+08:00) 2009-01-09 16:38:40

En fotografa ekspozicio Difino de Virinoj, du serioj da fotografaĵoj Ĝardeno de Virinoj en Ŝanhajo kaj Mia Pasinta kaj Kuranta Vivo estas alte atentataj. En fotoj Ĝardeno de Virinoj en Ŝanhajo, kelkaj ĉinaj fraŭlinoj per densa ŝmiraĵo kun robo de la manĉura nacieco estas en iu bela ĝardeno. Iuj prenas ŝuojn kaj iuj havas malklaran lipo-ŝmiradon. Laŭ Wang Xiaohui ĉio ĉi tio havas kaŝitan signifon.

"Fotografaĵoj Ĝardeno de Virinoj en Ŝanhajo havas kaŝitan kaj simbolan signifon, inkluzive de virinaj soleco kaj dezirego kaj intervirinaj rilatoj. Aprecantoj povas havi sian komprenon."

Fotografaĵa serio Mia Pasinta kaj Kuranta Vivo eksponas turnadon de arto de Wang Xiaohui. En 20 fotoj, Wang Xiaohui ludas rolojn de virinoj en specialaj historiaj periodoj de la ĉina socio en la pasintaj cent jaroj. Estas princino antaŭ cent jaroj, virino kun manĉura robo en la prospera urbo Ŝanhajo en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, virino vestita per fasono en la Majkvara Movado kaj Milito kontraŭ Agreso de Japanio kaj virino en ĵus liberigita Ĉinio kaj moderna virino tenanta komputilon kaj poŝtelefonon. Wang Xiaohui faris resumon de tiuj fotoj kaj tiel taksis, ke cent-jara historio pasis ĉe ŝi kaj sin turnas al ŝanĝiĝo de fotografaĵoj.

"Mi alte atentas la socion kaj pasintece mi zorgis nur pri individua afero. Nun mi metas ĉinan cent-jaran historion en mia fotografado kaj mi atentas problemojn socian historian kaj kulturan."

Raportisto faris intervjuon al fanoj de Wang Xiaohui kaj ili opinias, ke Wang Xiaohui estas pli stelo ol artisto kaj ŝia rakonto kaj fotoj estas plenaj de ĉarmo. Studento Yu Jin de la fotografa fako el iu universitato de Zhejiang tiel taksas Wang Xiaohui:

"Ŝi spertis multajn malfacilaĵojn kaj konkeris ilin. Laŭ mi, ŝi, anstataŭ esti faligita de tiuj malfacilaĵoj, pli kaj pli perfektiĝas. Ŝi estas tiel simpatia kaj ŝajne ni jam konatiĝis antaŭ longa tempo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040