china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Deka Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo
(GMT+08:00) 2009-01-19 16:05:38

Karaj amikoj, la 18-an de oktobro prezentiĝis en Ŝanhajo grandioza originala baleto "Peonia Pavilono", preludo de la Deka Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo. Dum monata festivalo artistoj el 40 landoj kaj regionoj donas 52 programojn kaj ankoraŭ okazas internacia foiro pri prezentado, popolamasa kultura aktivado, serio da simpozioj kaj forumoj kaj similaj. Hodiaŭ ni konigu al vi la baleton "Peonia Pavilono" prezentitan en la inaŭguro de la festivalo.

Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo estas la ununura nacia sinteza internacia arta festivalo de Ĉinio, organizita de la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj funkciigata de la ŝanhaja magistrato. Ĝi fondiĝis en la jaro 1999. Vicestro de la Organiza Komitato de la festivalo kaj vicministro pri kulturo sinjoro Zhao Shaohua donis salutvortojn en la inaŭguro. Li diris, ke la Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo jam estas ĉina simbola programo en ĉina kultura ekstera interfluo. Li diris:

"La festivalo ludas grandegan akcelan rolon por arta verkado, kultura interfluo, disvolvo de kultura afero kaj kulturado de talentuloj. Ĝi donas gravan pozitivan influon por manifesti la prosperan, disvolvan kaj sanan internacian figuron de Ŝanhajo kaj Ĉinio, akceli interkomprenon kaj amikecon inter la popoloj ĉina kaj alilandaj kaj riĉigi la kulturan vivon de la popolamasoj."

Ĵus ni aŭdis la preludon de la baleto "Peonia Pavilono" prezentita en la inaŭguro de la Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo.

La baleto "Peonia Pavilono" estas adaptita per la verko de la teatra majstro Tang Xianzu (1550 – 1616) de la dinastio Ming de Ĉinio. Temas pri romantika amrakonto de la geherooj. Ĝi koncentre rakontas pri la obstina strebado al spirita libereco, memdecida geedzeco fare de junulino nomata Du Liniang kaj reliefigas la belan homecon kaj spiritan lumon pri sincera amo. Asistanta ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la festivalo kaj ĝenerala direktoro de la Centro de la Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo sinjoro Chen Shenglai konigis pri la programo, dirante:  

"Por la inaŭguro de la festivalo, ni faris multe da komparo kaj elekto, kaj elektis multajn programojn". Fine ni direktis nian rigardon al "Peonia Pavilono". Ĉar ĝi estas adaptita per "Peonia Pavilono" verkita de Tang Xianzu, la intrigo estas tre klara, kaj cetere, la belartaĵoj, lumo, vestoj kaj dancoj estas belaj kaj distingiĝaj. La rakonto estas kaj klasika kaj moderna. Ni esperas, ke dank' al nia platformo la programo disvastiĝos al la tuta lando kaj la tuta mondo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040