china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Peonia Pavilono" prezentita en la inaŭguro de Deka Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo.
(GMT+08:00) 2009-01-23 18:56:01

La baleto komenciĝas en floranta printempo el tuĉpentraĵa movbildo. Hazarde intervidiĝis la ĉefroloj Du Liniang kaj Liu Mengmei. Ambaŭ tuj enamiĝis unu al la alia je la unua rigardo. La unua akto komenciĝas. En buduaro Du Liniang estas amoaspira. Ŝi endormiĝis en la Peonia Pavilono en la posta ĝardeno. En sonĝo ŝi renkontas Liu Mengmei kaj ili enamiĝas. Bonvole aprecu pecon de la muziko de la unua akto "Buduaro, surpriziĝo el sonĝo".

Pri la adaptado, reĝisoro, ĉina fama dancisto sinjoro Ying Zhiqi diris:

"En adaptado ni konsideris antaŭ ĉio la spektantojn. En dancaranĝo ni alprenis multe da modernaj faktoroj. La dancoj inkluzivas ne nur la ekzistantajn klasikajn materialojn, sed ankaŭ multe da modernaj. Ni uzis ankaŭ simfonion por la muziko. Ĉio ĉi estas esperata de la spektantoj."

Jen estas peco de muziko de la dua akto "Skizado, elanimiĝo". La ritmoj abrupte rapidas. Pro amaspiro al Liu Mengmei, Du Liniang malsaniĝas. Kaj ŝia tuta familio konfuziĝas. Ĉe agonio, Du Liniang baraktas por sin pentri kaj tuj antaŭ mortiĝo lasis sian ĉarman bildon.

Nun bonvole aŭskultu pecon de la muziko de la tria akto "Animvagado, ĵurado en infero". Survoje al la infero ŝi vidas, ke Liu Mengmei aĉetas ŝian bildon, ŝi do ĉion spite postiras. Sur la scenejo la geĉefroloj dancas, esprimante sian senhezitecon al la amo, tio donas vid- kaj anim-skuon al la spektantoj.  

Ankaŭ la muzika projektado de la baleto plenas de la orienta ĉarmo kaj klasika nuanco kaj riĉas je densa ĉina nacia karakterizo kaj moda stilo. Ĝenerala projektinto de la baleto, ĉina fama komponisto sinjoro Fang Ming diris, rilate al la muzika komponado:

"Por kunordigi la stilon de la baleto ni alprenis multe da naciaj materialoj, inkluzive de teatraĵo kaj suda popolkanto. Mi per simfonio eksplikas ilin, ni ankaŭ donis al ĝi multe da modaj faktoroj."

Jen estas muzika peco de la kvara akto "Infera verdikto, reenkarniĝo". En la infero Du Liniang estas multe turmentata, sed ankoraŭ baraktas rakonti sian vivon kaj morton al la juĝisto kaj demonservistoj por gajni la rajton de amo kaj ekzisto. Ŝia obstinemo al la amo profunde kortuŝas la juĝiston kaj la demonservistojn. La juĝisto finfine verdiktas ŝin reveni al la homa mondo. Kaj printempa dio kaj florfeino portas ŝin el la infero kaj la animo elŝvebas. En la homa mondo Liu Mengmei serĉas, serĉadas, kaj fine alvenas al ŝia hejmo. Alvokate de li kun profunda sento, Du Liniang rekonsciiĝas. Trapasinte vivmorton, la geamantoj finfine gefianĉiĝas. Je la fino de nia programero, bonvole aŭskultu muzikan pecon de la akto.

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigis al vi la baleton "Peonia Pavilono" prezentitan en la inaŭguro de la Deka Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040