china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina popola arta centro alte atentas la afrikan arton (foto)
(GMT+08:00) 2009-02-13 09:38:55

Longtempe Afriko, la kontinento kun aero de 30 milionoj da kvadrataj kilometroj estas honore titolita kiel "civilizacia lulilo de la homaro". En longa tempo, Afriko per siaj unika natura medio, historio kaj civilizacio, naskis artan formon kaj simplan kaj vivecan kaj nutras la modernan arton al ĝia disvolviĝo. Post 30 jaroj post ĉinaj reformado kaj malfermo, sekve de evoluo de la ĉina ekonomio, interfluo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estas pli kaj pli oftaj kaj afrikaj kulturo kaj arto tago post tago estas atentataj en Ĉinio. En tia stato, iuj ĉinaj civilaj institucioj komencas enkonduki kaj disvastigi afrikajn kulturon kaj arton.

"Per tia ritmo, oni kolektiĝis kaj forigis reĝon. Aŭdinte tian tamburosonon, oni tre timis kaj sciis, ke dinastio ŝanĝiĝos."

En ekspona halo de Pekina Ponta Arta Centro, laboranto konigis al aprecantoj antikvan artaĵon el Kamerunio---tamburon altan ĝis homa brusto. En tropika zono en Kamerunio antaŭ mil jaroj, frapo je la tamburo signifas alvoki tribestrojn por eksigi kaj ekzekuti tribestron, kiu estis en ofico sed ne kapablis por la ofico.

En la Pekina Ponta Arta Centro, eksponiĝas pli ol 500 afrikaj artaĵoj, inkluzive de lignoskulptaĵoj, ŝtonskulptaĵoj, muzikinstrumentoj kaj religiaj artaĵoj, kiuj estas uzitaj de afrikaj nobeloj kaj ordinaraj popolanoj antikvaj kaj nuntempaj.

Ekspono-projektisto Guo Dong liveras plejparton de eksponaĵoj. Li vivis en Ugando je 18 jaroj kaj havas profundan impreson pri afrika arta etoso. Li opinias, ke la afrika arto plene manifestas simplecon de la lokaj popolanoj kaj la homaro ĝuste per tia formo, faras heredadon pri originala memoro. Samtempe la arta formo donas grandan influon al moderna okcidenta arto. Li diris:

"Mi prezentas la artaĵojn al aprecantoj kun la celo, ke ili komprenu la afrikan kulturon. Samtempe mi ankaŭ havas esperon, ke arkitektoj, projektistoj kaj belartistoj komprenos afrikan faktoron kaj tiros lecionon el tiuj faktoroj."

Guo Dong diris, ke Pablo Picasso kaj aliaj okcidentaj artistoj suĉis nutraĵon el la afrika arto kaj li kredas, ke la afrika arta faktoro estas favora al kreado de ĉinaj artistoj.

Estro de la ponta arta centro Zhao Shulin opinias, ke kultura interfluo inter Afriko kaj Ĉinio povas transcendi geografian kaj nacian diferencon kaj tiel la du flankoj povas atingi unuecon al aprobo pri reciproka valor-koncepto. Tial la arta centro ofte okazigas eksponon pri Afriko kaj tio estas forte subtenata de Ĉinio kaj Afriko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040