china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekina Ponta Arta Centro okazigas eksponon pri Afriko (foto)
(GMT+08:00) 2009-02-23 16:45:00

Krom okazigo de ekspozicio, gastigantoj ankaŭ invitas afrikajn oficistojn, ĉinajn artistojn kaj konservantojn partopreni en simpozio kaj ili konigis al vizitantoj karakterizon kaj valoron de la afrika arto. Sinjoro Edouard Alluma ministro de ambasadorejo de Kongola Demokratia Respubliko donis laŭdon al formo de ĉifoja kultura aktivado, li diris, ke diferencas kultura karakterizo de afrikaj 50 landoj kaj ankaŭ troviĝas enhavoriĉa kulturo en Ĉinio, tial ambaŭ flankoj havas vastan spacon por interflui.

Profesoro de Qinghua-a Universitato Zhao Meng diris, ke Ĉinio kaj afrikaj landoj havas vastan interfluon en ekonomio, tamen estas relative malmultaj interfluoj en kulturo. Ĉifoje li sentas korvibrigon kaj emocion post apreco de tiel multaj delikataj afrikaj artaĵoj. Li opinias, ke enkonduko de la afrika arto havas pozitivan signifon por disvolviĝo de la ĉina arto. Li diris:

"La afrika arto ludas tre gravan rolon en disvolviĝo de moderna arto en la 20-a jarcento. Ĉifoje ni invitas la afrikan arton al Pekino, al Ĉinio, tio havas pozitivan signifon por akceli kulturan interfluon inter Ĉinio kaj Afriko kaj grandigi komprenon de ĉinoj al la afrika arto."

Uganda vicministro pri turismo, komerco kaj industrio Prof. Emphraim Kamuntu laŭinvite partoprenis en la simpozio. Li diris, ke ĉifoje li gvidis delegacion al Ĉinio por akceli dulandan kunlaboron en kampo de industrio kaj komerco, kompreneble li volas partopreni en la aktivado, ĉar en interfluo de la du popoloj, kultura interfluo estas nemankigebla bazo. Li esprimis, ke li emociiĝas pro vido de tiel multaj afrikaj artaĵoj en Ĉinio, ĉar tio atestas afrikan sukceson de protekto de la loka kulturo. Li diris, ke kulturo de Ĉinio kaj Afriko havas komunecon kaj tio povas esti bazo por duflanka interfluo, li diris:

"Kulturo kaj historio de Ĉinio kaj Afriko estas similaj kaj ankaŭ valor-koncepto pri religio kaj homeco estas similaj. Ni ĉiuj estas artaj kreintoj de la homaro."

Konservantoj kaj ordinaraj vizitantoj montras interesiĝon pri la ekspozicio. Konservantino Ma diris:

"Mi aprecis ilian historion, religion kaj kulturon. Mi esperas vidi pli kaj pli multajn tiajn aktivadojn kaj per tiaj aktivadoj pli multaj homoj komprenos Afrikon."

Vizitanto Du diris:

"Afriko kun sia triba kulturo estas tre mistera por mi kaj tio donas al mi grandan interesiĝon. Tial mi venas por apreci."

Parolante pri aktivadoj en la estonteco, estro de la Pekina Ponta Arta Centro Zhao Shulin konigis, ke ili kunlabore kun ĉinaj artaj universitatoj kaj institucioj esplorantaj Afrikon, faros profundan esploron kaj elfoson pri la afrika kulturo kaj konstruos koncernan bazlokon; samtempe ili konigos al ĉinaj popolanoj afrikajn manĝkutimon kaj arton en diversaj kampoj por ke ĉinoj havu ŝancon por apreci ĉarmon de la afrika kontinento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040