china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjuo al Yao An vicestro de Ĉefurba Muzeo (foto)
(GMT+08:00) 2009-02-23 17:07:24

En proksima loko okcidente de Tian'anmen Placo de Pekino, troviĝas Ĉefurba Muzeo, kiu estas plej granda sinteza muzeo en Pekino kaj havas plej grandan centran halon de muzeo en la mondo, kun areo de 2 000 kvadrataj metroj kaj alto de 34 metroj. Yao An estas vicestrino de la muzeo kaj antaŭ tio ŝi servis kiel vicestro de fama templo Ĉiela Altaro. Ŝi havas bonan edukitecon kaj mildan temperamenton. Ŝi opinias, ke arto povas nutri homan vivon kaj per apreco de ekspozicio, oni povas arte kaj milde vivi. Nun bonvole aŭskultu la intervjuon.

Yao An sin titolas homo plena de dramoj de infanaĝo. Ŝi diris:

"En la infanaĝo mi preferis arkeologion, tamen la gepatroj pensis, ke tio estas peniga por mi, tial mi elektis lerni la manĉuran lingvon."

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Yao An atenteme lernis la manĉuran lingvon en Centra Universitato por Nacioj en Pekino kaj laboris en Ĉiela Altaro post diplomiĝo. Ĉiela Altaro estas templo kie imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing faris kultadon al la ĉielo kaj preĝon por riĉa rikolto. Imperiestroj de la dinastio Qing estis manĉuroj, tial Yao An povas disvolvi sian talenton per la manĉura lingvo. Tiam ŝiaj gepatroj retenis ŝian okupiĝon en arkeologio, tamen en Ĉiela Altaro, ŝi realigis sian dramon, t.e. ordigo de antikva kulta muziknoto.

Doninte pli ol dekjaran klopodadon, Yao An kaj ŝiaj kolegoj elfosis 30 antikvajn kultajn muziknotojn meze de materialoj kun preskaŭ dek milionoj da ideogramoj kaj reaŭdigis imperian kultan muzikaĵon post centjara silento. Kaj tiel restariĝis Halo por Kultaj Muzikaĵoj, kie oni sin ekzercis por provprezento de kultaj muzikaĵoj. Yao An menciis tion kun granda plezuro:

"En 2000 ni restarigis Halon por Kultaj Muzikaĵoj kaj nun ankoraŭ estas inda la laboro. En 1991 ni komencis ordi materialon de la halo, inkluzive de materialo de antikvaj muzikaĵoj kaj tiam mi imagis, se muzikistoj prezentos ilin, do kia estas fenomeno."

Karaj retlegantoj, en ĉiu Printempa Festo, aŭskulto de natura sono por preĝo en Ĉiela Altaro jam estas unu el kulturaj aktivadoj de turistoj ĉinaj kaj alilandaj en Pekino.

Ĉiela Altaro estas unu el mondaj kulturaj heredaĵoj. Krom ordigo de antikvaj muzikaĵoj, Yao An skribis libron pri Ĉiela Altaro por konigi tieajn konstruojn, kulturon kaj ceremoniajn muzikaĵojn. Ŝi diris:

"Mi ŝatas Ĉielan Altaron, tie ĉiam estas kviete kaj mi pensis, ke ĝi estas homa paradizo. Estas honore por mi konigi ĝin al aliaj homoj."

Yao An servis ankaŭ kiel inĝeniero kaj respondecis pri riparado kaj ekspono-projekto. Pro ŝia sperto kaj elstara atingo en relikva esploro, konstruado kaj ekspono-projekto, ŝi transposteniĝis al la Ĉefurba Muzeo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040