china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino aplikas longtempan planon por riparado kaj protekto de relikvoj
(GMT+08:00) 2009-03-04 18:19:54

De la jaro 2008, la pekina magistrato asignas 1,2 miliardojn da juanoj por riparado kaj protektado de relikvoj. Ĉiflankaj registaraj oficistoj kaj fakuloj opinias, ke pro apliko de la plano, relikvo-protektado de Pekino, la historia kaj kultura fama urbo, atingos historie novan nivelon.

Pekino estas urbo kun longjara historio kaj havas multajn historiajn restaĵojn, inkluzive de mondaj kulturaj heredaĵoj kiaj Granda Muro, Imperiestra Palaco, Ĉiela Altaro kaj aliaj kaj 3 500 nemoveblaj relikvoj. En la pasinteco, pro ekonomia kaj aliaj faktoroj, Pekino asignis malmulton al riparado al relikvoj. De 2000 ĝis 2007, Pekino aplikis "planon pri protekto de relikvoj kun 330 milionoj da juanoj" kaj "planon pri protekto de humanisma olimpika relikvo", la magistrato asignis 930 milionojn da juanoj kun 6 miliardoj da socia kapitalo al riparado kaj protektado de historiaj konstruoj. Per la menciitaj du planoj, oni riparis preskaŭ 140 historiajn konstruojn kaj unuapaŝe solvis danĝeron de pluraj historiaj konstruoj. Aroj da historiaj konstruoj estas remalfermataj al la socio kaj inter ili kelkaj estas unue malfermataj dum ilia historio.

Sur tiu bazo, de 2008 Pekino komencis apliki longtempan planon por riparado kaj protektado de relikvoj. Estro de Pekina Relikva Buroo Kong Fanshi diris:

"En la antaŭaj 8 jaroj, ni rapidos por urĝa riparado kaj en la postaj 8 jaroj faros normalan protektadon kaj riparadon al historiaj konstruoj. Apliko de longtempa plano por riparado kaj protektado de relikvoj celas disvolvi riparan laboron ĉirkaŭ protekto de la fama urbo Pekino, media ordigo kaj reapero de sceno de la antikva urbo kaj per la plano, historiaj konstruoj en Pekino povos reaperigi sian originalan fenomenon."

Laŭ la plano, de 2008, la pekina magistrato asignos 150 milionojn da juanoj en ĉiu jaro por nuligo de kaŝita sekura danĝero, ordigo de relikva medio kaj funkciigo de normala protekto kaj riparo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040