china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Koncerto "Perfekta kombino" – ligilo inter Olimpikoj kaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2009-03-12 10:05:38


Cheng Lin

Karaj amikoj, la 26-an de aŭgusto okazis en Pekino la koncerto "Perfekta kombino". En la koncerto internacie famaj muzikistoj kaj handikapul-artistoj prezentis al la spektantoj bankedon de muziko. 

Jen estas la rokmuzika kanto "Sekvu vian koron" prezentita de usona kantisto Sheila E, unu el la plej ŝatataj kantistinoj en Usono.

La koncerto "Perfekta kombino" estis funkciigata kune de la Internacia Prezenta Arta Kompanio de Kanado kaj Ĉina Kultura Grupo de Famuloj Ĉinaj kaj Alilandaj. La gastigantoj invitis internacie famajn artistojn kaj handikapul-artistojn kune prezenti kaj tiel konstruis ponton ligantan la Olimpikojn kaj Paralimpikojn kaj provizis la artistojn per la scenejo de egaleca interfluo por montri ilian talenton. Ĝenerala direktoro de la kanada kompanio s-ino Silvia Sweeney konigis, ke la koncerto celas, ke handikapuloj kaj ordinaruloj kune faru artan prezentadon sur la sama scenejo kaj arto fariĝu ligilo inter la Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Ŝi diris:

"Ni ĉiam nin dediĉas al propagando de la Paralimpikoj kaj ŝanĝo de la kutima vidpunkto pri la Paralimpikoj. Ekzemple, oni ĉiam atentas tiajn sportistojn, kia Michael Philps, tamen ankaŭ en la Paralimpikoj estas eminentaj kaj talentaj sportistoj, kia Michael Philps. Dum la arto povas konstrui ponton inter la Olimpikoj kaj Paralimkoj, espereble tia aktivado daŭros plu. La koncerto kolektis artistojn el diversaj lokoj de la mondo. Ili faras prezentadon kune kun handikapul-artistoj. La aktivado estas tre sukcesa."

Jen estas solludo de jinghu-o (pekin-opera dukordo) "Kvivitado kaj ĉirpado" prezentita de ĉina blindul-artisto Tian Shan. Jinghu-o kun la historio de pli ol 200 jaroj estas ĉina tradicia kordinstrumento. La ludado de Tian Shan ja estas magia, jen birdoj kvivitadas sur branĉoj, jen ranoj kvakadas kaj aŭtunaj insektoj ĉirpadas sur la vasta kampo. Li, per sia ludado, ravas la spektantojn.

Sinjoro Tian Shan diris, ke li, blindulo, renkontas multe da malfaciloj en la vivo; tamen, ektenante la instrumenton, li sentas sin posedi la tutan mondon. La sankta sento venas de muziko. Ĝuste estas muziko, kiu donas al li firman fidon je la vivo kaj pro kiu lia koro ĉiam estas plenplena de sunlumo.  

Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu operan melopeon "Kara nomo" el la opero "Rigoleto" verkitan de itala komponisto Verdi kaj kantitan de brita blinda sopranulino Denise Leigh. Ŝi kutimas kanti nudpiede. Ŝi diris, ke tiamaniere ŝi povas senti vibreton de la scenejo kaj senti dialogon kaj interfluon inter la planko kaj koro. En tiu vespero ŝi ankoraŭ kantas nudpiede kaj per sia ĉarma kantvoĉo el la fundo de la koro mirigas ĉiujn spektantojn.

Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu erhuan (dukordan) komponaĵon "Jado" luditan de ĉina fama artistino Cheng Lin. Ŝi kombinas la ludadon per erhuo kaj kunludadon per gitaro kaj elementon de ĵazo, kaj per la orienta tradicia muzikilo komunikas la plej modernajn melodion kaj ritmojn, kaj pro tio la ludado sin karakterizas per freŝeco.

Laŭ konigo de la organizantoj, la koncerto "Perfekta kombino" ankoraŭ turneos en la urboj Wuhan, Shenzhen kaj Kantono, post sia premiero en Pekino. Parto de la enspezo estas donacita al la tertreme plagita regiono de la provinco Sichuan kaj al la Pekina Olimpika Organiza Komitato por la Paralimpikoj. La organizantoj ankaŭ registris por la turneado ĉefteman kanton "Kredu" en la lingvoj angla kaj ĉina. Fine de nia hodiaŭa programero ni kune aŭskultu tiun ĉi kanton, prezentitan kune de diverslandaj artistoj kaj handikapul-artistoj.

Pri la koncerto, unu el la kantoroj Kitorah el Barbadoso diris:

"Kiel la signifo de muziko por mia vivo, partopreno en la aktivado en Pekino estas signife eksterordinara afero en mia vivo. Mi opinias, ke la tuta mondo devas scii, ke handikapuloj, same kiel la sanaj, estas talentaj, eĉ pli elstaraj. La aktivado ja estas tre bona ŝanco al ili por montri la talenton. Kiam mi spektis la propagandan filmeton pri tiu ĉi aktivado, mi ne povis min deteni de larmoj, pro ĝi ĉio de mi farita ĉi tie posedas klaran signifon, t.e., ĉiuj homoj, malgraŭ la haŭtkoloroj, ĉu vidhavaj aŭ vidperdaj, ĉu kun sanaj membroj, senescepte estas homoj samaj, ni ĉiuj devas esti agnoskataj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040