china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pentristo Wan Jiyuan (foto)
(GMT+08:00) 2009-03-30 20:11:54

En la fino de 2008 okazis aktivado pri kultura interfluo inter Ĉinio kaj Afriko "Fokuso al Afrika Kulturo 2008" kaj en la aktivado ĉina pentristo Wan Jiyuan faris projekton al ekspozicio de ĉinaj kaj afrikaj artaĵoj. Meze de eksponaĵoj troviĝas olepentraĵoj kreitaj de li en Afriko. Lia kapablo ĝuste kapti vivan kaj kulturan karakterizon de afrikanoj surprizis vizitantojn. Sperto en Afriko por fari kreadon kaj prepari ekspozicion estas neforgesebla kariero por li.

Wan Jiyuan aĝas 55 jarojn. En la infanaĝo, li jam ekŝatis pentradon. Kiel profesia pentristo, li plurjare faris kreadon de olepentraĵoj en piktura akademio de la provinco Jiangxi. Li veturis al multaj landoj kaj li estas la unua ĉina pentristo, kiu veturis al Israelo por fari ĉelokan pentradon. Nun li laboras en Ĉina Centro pri Arta Ekspozicio kaj servas kiel vicdirektoro.

Oktobre de 2008, en la suda urbo Shenzhen, okazis aktivado "Fokuso al Afrika Kulturo 2008" kaj Wan Jiyuan faris projekton de la aktivado. En la aktivado, eksponiĝis folkloraj artaĵoj de Gabono, muzeaj konservaĵoj de Senegalio, kopiaĵoj de relikvoj de Egiptio, kreaĵoj de 9 ĉinaj pentristoj, inkluzive de Wan Jiayuan kaj eldonaĵoj publikigitaj de Ĉinio pri Afriko kaj tiel aprecantoj sentas ĉarmon de la afrika kulturo.

La pli ol 70-jara Sinjoro li diris, ke estas tre ĝojige por li apreci la afrikan kulturon.

"En la pasinteco, mi konis afrikan lignoskulptaĵon sur ĵurnalo, gazeto kaj fotoj. Ĉifoje mi vidis ilin per propraj okuloj kaj estas tre aprecinde. Egiptio estas antikva civilizacia lando kaj ĉifoje mi havas bonŝancon por apreci egiptajn ŝtonskulptaĵojn, kvankam ili estas kopiaj artaĵoj, tamen ankoraŭ estas aprecindaj."

Kiel pentristo kaj ekspozicio-projektisto, Wan Jiyuan volas doni al aprecentojn novan senton pri arto kaj pri alilanda kulturo.

"Por ĉinoj la afrika kontinento estas mistera, tamen ne estas nekonata. La afrika arto ludas grandan rolon en pentrado, precipe en monda nuntempa pentrado. Ĉifoje en la ekspozicio eksponiĝas la afrika arto, oni povas apreci fenomenon de tuta Afriko, senti impulsan forton de la afrika arto kaj ankaŭ sperti nuancon de afrika arto en diversaj teritorioj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040