china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri pekina plano por riparado kaj protekto de relikvoj
(GMT+08:00) 2009-04-15 17:31:07

2008 estas la unua jaro por apliko de la longtempa plano por riparado kaj protektado de relikvoj kaj en tiu jaro, Pekina Relikva Buroo funkciigas 31 programojn, inkluzive de riparo al erozita parto de Granda Muro, unu el mondaj kulturaj heredaĵoj, protekto de surfaco de jinshui-ponto kaj riparo de xishiku-templo, grava loko por aktivado de katolikismo.

Oficejo sub Pekina Relikva Buroo pri protekto de relikvoj sinjoro Wang Yuwei esprimis, ke la nuna aplikata longtempa plano por riparado kaj protektado de relikvoj koncentras atenton al kontinuigebla disvolvo, sed ne al preno de portempa rimedo. Li diris

"Simple dirite, ke necesas metas relikvan riparon en enhavon de normala protekto kaj sekura kontrolo. Ni postulas, ke koncernaj departementoj devas ellabori planon kaj meti normalan protekton en ĝeneralan administradon. Pri historiaj konstruoj kiuj ne bezonas esti riparataj, ni postulas, ke administrantaj departementoj establos sistemon de sekura kontrolo. Per sistema kaj ĉiuflanka normala kontrolo al relikvoj, oni povas akurate trovi danĝeron de relikvoj kaj tiel faros protekton."

Estro de Pekina Esplora Instituto pri Antikvaj Konstruoj Han Yang opinias, ke apliko de la plano tago post tago plenigos mankon de Pekino en relikva protekto kaj pli scienca koncepto povos esti enkorpata en la plano. Li diris:

"Relikva protekto, protekto de pekina malnova kvartalo kaj kompleta protekto de historia kaj kultura fama urbo tago post tago interligiĝos kaj afero por relikva protekto povos pluapaŝe disvolviĝi."

Tamen estro de Pekina Relikva Buroo Kong Fanshi opinias, ke pekina relikva protekto havas relative grandan premon kaj ankoraŭ estas tempo por favora cirkulado. Li diris:

"En Pekino estas grandnombraj historiaj konstruoj kaj relikva protekto en Pekino ankoraŭ ne estas en periodo de favora cirkulado. Cetere aplikado de la plano bezonas grandigon de ordigo de medio najbara al historiaj konstruoj kaj faron de protekto kaj riparo al kortodomoj kaj stratetoj kun granda areo. Ni esperas reaperigi originalan aspekton de tradicia kortodomoj kaj stratetoj kun pekina karakterizo per media oridigo kaj riparo de kortodomoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040