china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wan Jiyuan kaj aktivado "Fokuso al Afrika Kulturo 2008"
(GMT+08:00) 2009-04-24 10:11:48

Wan Jiyuan plurfoje vizitis Afrikon. En 1995, li kun kolegoj veturis al Niĝerio por prepari eksponon de ĉinaj artaĵoj kaj tiam estas lia dua vojaĝo al Afriko. Wan Jiyuan havas kutimon, t.e. kunporto de kanvaso kaj pentro-kesto dum vojaĝo. Tiam li faris pentradon al vilaĝoj, senĝena afrika arto forte kortuŝis lin.

"Senĝeneco kaj origineco de la afrika arto donas profundan impreson al mi kaj mi ankaŭ estas forte kortuŝata pro mistereco de tieaj originalaj relikvoj."

Post tio Afriko estas neforgesebla por Wan Jiyuan. En 2002, Ĉina Centro pri Arta Ekspozicio preparis ekspozicion pri ĉina kontinuigebla disvolvo en Sud-Afriko. En tiu periodo, li spektis prezentadon de zulu-aj artistoj. Wan Jiyuan diris, ke tia impulsa forto kaj juneca aktiveco donis tre bonan senton al li kaj li intencis krei pentraĵon por speguli tian spiriton, t.e. olepentraĵo Afrika Festo, kiu estis eksponata en la ekspozicio "Fokuso al Afrika Kulturo 2008". Sur la pentraĵo, virinoj, knaboj kaj viroj kun tradicia kostumo, kolektiĝas kaj gaje dancas.

Kejna fakulo pri muzeo sinjoro Martin Tindi opinias, ke la pentraĵo spegulas optimisman temperamenton de afrikanoj.

"La pentraĵo donas al mi grandan impreson. Afrikanoj ŝatas danci kaj ni dancas en la libera tempo. En la pentraĵo videblas tia vivo. En tia gaja tempo ni forgesas malĝojon kaj estas tre malstreĉe."

Wan Jiyuan atenteme faras esploron pri afrikaj pentrarto kaj skulptarto. Ĝis nun li ankoraŭ memoras maskon en ceremonioj de afrika tribo. En tribo, oni sekrete skulptas maskon en nokto kaj surmetas ĝin ĉe ceremonioj. Wan Jiyuan diris, ke vidante tion oni nature sentas kortuŝon pri la arto, kiu reprezentas religon kaj deziron de la afrika popolo.

"Ili atenteme faras skulptadon sen ajna egoisma ideo, tial iliaj kreaĵoj estas plena de tre forta originala stilo."

Wan Jiyuan diris, ke vojaĝo al Afriko donas al li artan ĝuon. Li esperas, ke per liaj kreaĵoj kaj ekspozicio, pli multaj homoj komprenos Afrikon, la malproksiman kaj belan kontinenton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040