china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Impreso pri Sizhu --- speciala koncerto de ŝanhajaj modernaj popolmuzikaĵoj
(GMT+08:00) 2009-04-24 19:03:18

 Ŝanhaja Internacia Artfestivalo estas organizata de Kultura Ministerio de Ĉina Popopa Respubliko kaj kunorganizata de Ŝanhaja Popola Registaro. De 1999 ĝis nun ĝi estas sukcese okazigita 9 fojojn. Ĉi-jare okazis la 10-a Ŝanhaja Internacia Artfestivalo, en kiu partoprenis artistoj el 40 landoj kaj regionoj kaj brile prezentiĝis 52 koncertoj. Hodiaŭ ni aprecu pecon el ili --- Impreso pri Sizhu, la speciala koncerto de ŝanhajaj modernaj popolmuzikaĵoj.

Sizhu estas du vortoj en la ĉina lingvo, nome, silko kaj bambuo. Silko interalie aludas ĉinajn tradiciajn pinĉinstrumentojn, kiuj, ludate, belsonas kvazaŭ silko disŝiriĝas, kaj bambuo la blovinstrumentojn faritajn el bambuo, do ili kune simbolas muzikon. Nun bonvolu apreci muzikaĵon Impreso pri Sizhu. Ĝi estas en la koncerto ĉefa muzikaĵo ludata per ĉinaj tradiciaj blovinstrumentoj, pinĉinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj. Laŭ konigo de komponisto, ĝi priskribas ne iun aferon, nek iun scenon, sed ian rememoron, ian impreson aŭ ian humoron. Tiu ĉi io nedifinita donas al ni emociojn jen impulsan jen trankvilan.

La koncerto estas ne nur grava prezentado de la 10-a Ŝanhaja Internacia Artfestivalo, sed ankaŭ ĉefa parto de Moderna Muzika Semajno 2008 organizata de Ŝanhaja Muzika Instituto. La muzika semajno celas doni al la mondo platformon prezenti kaj interŝanĝi avangardajn muzikaĵojn. En ĝi amase kolektiĝas muzikistoj el diversaj lokoj de la mondo kaj per sia voĉo esprimas amon al muziko kaj esploradon pri muziko. Ĝenerala direktoro de la semajno kaj komponisto Wen Deqing konigis:

"Moderna Muzika Semajno 2008 organizata de Ŝanhaja Muzika Instituto estas unuafoje lanĉita en la suda parto de Ĉinio kaj ĝia celo estas protekti muzikaĵojn verkitajn kaj luditajn de nuntempe plej avangardaj komponistoj kaj ludistoj kaj prezenti ilin al socio kaj samtempe bonvenigi elstarajn muzikaĵojn en Ĉinion. Ĝi estas platformo por muzika instruado, por plivastigi vidkampon de muzikistoj kaj por tiuj, kiuj aspiras freŝajn muzikaĵojn. Tio signifas, ke multaj muzikaĵoj ankoraŭ ne estas prezentitaj en Ĉinio."

Kiel plej grava prezentado, la koncerto Impreso pri Sizhu kolektas multajn modernajn popolajn muzikaĵojn, kiuj donas al ni freŝan blovon. Ĉiuj aŭtoroj de tiuj ĉi muzikaĵoj venas el Ŝanhaja Muzika Instituto, ili tre aktivas en nuna ĉina muzikrondo.

Tiu ĉi koncerto estas tre brila kaj aŭdenda. La ĝenerela direktoro de la koncerto kaj profesoro Wen Deqing konigis:

"Tiuj novaj muzikaĵoj ĉiuj estas verkitaj de junaj instruistoj en nia instituto. Inter tiuj instruistoj multaj revenis el eksterlandoj, tial ili reportis multe da novaj konceptoj pri muziko, kaj aliflanke, ili bone konas ĉinan tradician muzikon, pro tio la koncerto estas tre interesa kaj aŭdenda. En tiu ĉi koncerto vi povas senti malsamajn sonojn. Kvankam ĉiu el la muzikistoj esprimas modernajn aferojn per naciaj tradiciaj instrumentoj, tamen ĉiu el ili havas siajn vidpunkton kaj komprenon pri muzikoj nacia kaj moderna. Tial ĉiu muzikaĵo havas propran apartan karakterizon."

Venas nun muzikaĵo Alili. En la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan troviĝas antikva urbo, tre ĉarma --- Lijiang. Tie de generacio al generacio travivas antikva naciminoritato Naxi. Tieaj montoj kaj akvoj naskis unikan kaj mistikan la naciecon Naxi kaj ties nacikarakterizojn, kiaj diligenteco, bonkoreco, kaj lerteco en kantado kaj dancado. La muzikaj materialoj de Alili venas el popolmuzikaĵoj de la nacieco Naxi kaj de aliaj naciecoj en la provinco Yunnan. En la verkado, komponisto, uzante multe da verkaj taktikoj kaj muzikaj esprimaj rimedoj, priskribas la ĉarman prejzaĝon kaj varman scenon kun kantoj kaj dancoj de la nacieco Naxi kaj esprimas siajn profundan impreson kaj fortan emocion. Bonvolu apreci pecojn de tiu ĉi muzikaĵo.

Qi Yao estas nura juna komponistino kaj ludistino en la koncerto. Por ŝi verki popolmuzikaĵon estas pli lerte. La grandioza kaj variema muzikaĵo Ĉiela Ritmo verkita de Qi Yao estas ĉefa programero en la koncerto. La komponistino esprimas plej naturan sonon en sia plaĉo per miksitaj sonoj kaŭzitaj de diversaj pinĉinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj,.  

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040