china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri Mongol-naciecaj popolkantoj
(GMT+08:00) 2009-04-24 19:03:22

Mongola nacieco ĉiam estas nomata "nacieco sur la dorso de ĉevalo". La mongol-nacieca popolo rigardas kiel tri sanktajn kaj belajn aferojn la stepon spiritan, la mirindan ĉevalon de kiu vivas la nacieco kaj la ĉiutagajn paŝtkantojn. Se la norda stepo estas la historia lulilo de la mongola nacieco, do la ĉevaloj estas ĉefa instrumento per kiu la mongoloj kreis siajn historion kaj kulturon. Ĉevaloj ludas tre gravan rolon en la vivado de la mongoloj. Videblas ĉevalaj profiloj kaj aŭdeblas sonoj de ĉevalhufoj preskaŭ ĉie, ekzemple, en laborado, militado, socia vivo, ofera rito, literaturo kaj arto. Pro tio, de antikveco ĝis nun, la mongoloj havas apartan senton al ĉevaloj, kaj ili rigardas kiel la plej karan trezoron ĉevalojn inter ĉiuj bestoj kaj per ĉevaloj prezentas ĉiujn emociojn de la homaro, kiaj amo, fiero, bedaŭro, laŭdo, simpatio, honto, malĝojo kaj similaj.

Nun vi aŭskultas la mongolan popolkanton Sankta Ĉevalo, kiu esprimas adoron al ĉevaloj fare de la mongoloj.

Ĉevaloj por la mongoloj estas vivekzista dependo kaj ankaŭ produktaj iloj kaj ĉiutagaj partneroj tiel gravaj same kiel familianoj. Tial la paŝtistaj ĉevaloj sin montras tiel proksimaj kaj komprenemaj al homoj. Ĉiufoje, kiam vespere ĉio silentas kaj amikoj gaje kolektiĝas, la karaj ĉevaloj ĝuante pasigas feliĉan tempon kun siaj mastroj. La sonoj de kantoj kaj ridoj kaj la henoj de ĉevaloj kreas harmonian eĥon, kiu vekas kvietan nokton kaj fandiĝas en la naturon. Bonvolu aprezi la kanton Blanka Ĉevalo. La kanto tekstas: "Kiel belas la klara sono, kiam blanka ĉevalo eligas longan henon! Karaj amikoj renkontiĝas kune, kaj la kantoj kaj la ridoj festas brue. Kiel belas la ĉarma sono, kiam blanka ĉevalo eligas longan henon! Karaj tempoj pasas sen reveni, sed la belaj bondeziroj restas en la koro."

Nun bonvolu aprezi alian mongolan kanton Kara Ĉevalo kun Longaj Kolharoj, kiu prikantas belan ĉevalon. La kanto esprimas varman bonvenigon de malproksimaj honoraj amikoj fare de mongoloj kaj laŭdas ĉevalojn, kiuj portas al ili riĉecon kaj benon. Jen la teksto: "Orkolora ĉevalo kun longaj kolharoj alkuras tretante benajn nubojn, honoraj gastoj el diversaj lokoj, lasu nin plenigi tason por plene drinki. Jujubruĝa ĉevalo kun longaj kolharoj alkuras tretante gajajn kantojn, korkaraj amikoj, lasu nin kanti kaj danci por plene ĝoji."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040