china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kulturo de qiang-nacieco (foto)
(GMT+08:00) 2009-05-13 16:42:39

Karaj retlegantoj, serioza tertremo okazinta en Sichuan en la 12-a de majo de la pasinta jaro trafis fiksloĝejojn de qiang-nacieco. Pro la tertremo, iuj heredantoj de loka popola arto forpasis, vilaĝoj ruiniĝis kaj tiea tradicia kulturo estis forte atakata. Nun unu jaro pasis, kiel funkcias protekto kaj rekonstruo de kulturo de qiang-nacieco? Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas kanto prezentita de Wang Zhenfang. Ŝi 44-jara estas qiang-naciecano. Ŝi ne nur lertas en kantado, sed ankaŭ scipovas fari diversajn brodaĵojn sur alplandumaĵo, kufo, mantilo kaj aliaj. Pri tiu tradicia metiarto ŝi ne petis instruadon sed mem ellernis. Per ŝi oni povas vidi esperon pri heredado kaj disvolvado de qiang-nacieca kulturo.

"Mi neniam oficiale petis instruadon. Ĝenerale mi vizitis maljunulojn dimanĉe kaj faris brodadon ĉe ili. Tiam mi povis demandi ilin kiam mi renkontis malfacilojn."

La nacieco Qiang estas unu el ĉinaj plej antikvaj naciecoj kaj havas pli ol 3000-jaran historion. Antikvece qiang-naciecanoj unue loĝis ĉe landlimo en la nordokcidenta ĉina landparto kaj poste transloĝiĝis al la provinco Sichuan. Ili preferas loĝi en ŝton-domoj sur mezo de monto kaj tiel titoliĝas "nacieco sur nubo". Iliaj kostumo, kanto, danco kaj muzikaj instrumentoj havas eksterordinaran naciecan karakterizon.

Post la tertremo, ĉinaj oficialaj kaj popolaj institucioj pri relikva protekto kaj esploro de kulturaj heredaĵoj tuj agadis. Ili organizis laborgrupon por fari ĉelokan enketon de damaĝ-stato de relikvoj kaj tiel elmetis proponon pri posttertrema protekto. Ĉina Kultura Ministerio kaj aliaj koncernaj departementoj deklaris aranĝi parkon pri protekto de qiang-nacieca kulturo kaj publikigis planan skeleton. En la skeleto, fiksloĝejoj de qiang-nacieco en la provincoj Sichuan kaj Shaanxi estas metataj en protektan sferon kaj relikvoj kaj heredantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj estas ĉefe protektataj. Pri tio ŝtata financo liveros monsubtenadon.

Ĉina kultura vicministro Zhou Heping diris, ke qiang-nacieco ne havas sian skribon kaj ĝia kultura heredado disvastiĝas nur per heredantoj, tial necesas plifortigi ilian protekton kaj utiligi diĝitan teknikon por grandigi disvastigon de sfero kaj influo de la loka kulturo.

"La kulturo de qiang-nacieco estas heredata per heredantoj, tial protekto al heredantoj estas kerno de la protektado. Unuflanke per protekto, heredantoj povos fari heredadon kaj aliflanke oni plifortigos protekton al realaj objektoj kaj gravaj materialoj per kolekto de la objektoj kaj ordigo de materialoj. Cetere ni konstruos donitaĵ-bazon por protekti qiang-naciecan kulturon per moderna scienca tekniko."

Beichuan estas unika aŭtonoma gubernio de qiang-nacieco. Por heredi la kulturon, Beichuan-a Mezlernejo speciale aranĝas kurson pri la loka kulturo. La kurso okazas en ĉiu dua semajno.

De la kuranta semestro, Li Chunhong, kiu estas en la 2-a grado en la supera nivelo partoprenas en la kurso kaj ŝi profitas multe de la kurso pri la kulturo de qiang-nacieco. Ŝi opinias, ke tia kurso ludas antaŭenpuŝan rolon por heredado kaj disvastigado de la kulturo.

Qiang-nacieco havas pli ol 300 milojn da loĝantoj kaj meze de ili pli ol 80% estas en regionoj plagitaj de la serioza tertremo en la 12-a de majo de la pasinta jaro. La tertremo per palpebruma daŭro ruinigis plejparton de fiksloĝejoj de la nacieco. Nun vilaĝoj kaj urbetoj estas en rekonstruado kaj dum la rekonstruado distingiĝas kultura karakterizo de la nacieco Qiang. Xiao Youcai, vicestro de la subprovinco Aba diris, ke protekto kaj rekonstruo de la kulturo de qiang-nacieco estas en ordo.

"Ĉifoje niaj fiksloĝejoj en la gubernio Maoxian, Wenchuan kaj Lixian serioze trafis tertremon. En la rekonstruado, ni alte atentas distingiĝon de kultura stilo de la nacieco Qiang kaj en elfoso kaj ordigo de la loka kulturo, ni konfirmis konstrui muzeon en la gubernio Maoxian kaj nun la programo estas en konstruado."

Departemento de konstruado de la provinco Sichuan eldonis libron pri konstrua strukturo de popolaj loĝejoj rilate al kulturo kaj tradicio de qiang-nacieco kaj laŭ loĝkutimo de lokanoj faras projekton, kiu koincidas kun ilia loĝpostulo. Jina-vilaĝo estas konstruita sub tia plano. En la maj-12-a tertremo, plejparto de loĝejoj en la vilaĝo Maoershi de la gubernio Leigu en la gubernio Beichuan ruiniĝis kaj ankaŭ agroj estis detruitaj. Nun ĉi tie stariĝis nova vilaĝo kun dense nacieca karakterizo kaj titoliĝas Jina-vilaĝo. Jina estas plej bela diino de qiang-nacieco kaj Jina-vilaĝo signifas loĝejon de bela diino.

Yang Xiaokun, vicestro de la gubernio Leigu, kiu respondecas pri konstruado de la vilaĝo, havas sian planon. Li scias, ke krom aranĝo de fiksloĝejo, oni devas konstrui pacan kaj kontentigan medion por qiang-naciecanoj kaj tio estas plej grava por ilia vivado kaj tiel la loka kulturo povos senĉese esti disvolvata kaj heredata.

"Antaŭ la tertremo lokanoj sin vivtenis per agrikultura produktado kaj paŝtado kaj nun ni dependas ĉefe de la turisma afero. Ni havas planon, t.e. meze de 71 familioj, iuj funkciigos loĝadon kaj aliaj manĝadon. Nia loka popola arto, kiaj kanto, danco kaj brodo alportas bonŝancon por disvolviĝo de la turisma afero."

Sinjorino Shi Cheng'an vivtenis per terkulturado antaŭ la tertremo kaj nun ŝi funkciigas butikon por vendi metiartaĵojn. Kvankam estas malmultaj klientoj, tamen ŝi havas memfidon pri la estonteco.

"Se la turisma afero bone disvolviĝos, do miaj metiartaĵoj estos bone vendataj. Mi esperas, ke pli multaj turistoj venos al nia vilaĝo."

Ankaŭ nove publikigita Plana Skeleto pri Kultura kaj Ekologia Parko de la Nacieco Qiang kuraĝigas ekspluati lokajn metiartaĵojn kun valoro. Fakuloj opinias, ke modera ekspluato povas plibonigi la vivon de lokanoj kaj akceli kulturan heredadon.

La kulturo de qiang-nacieco same kiel ora linio, interligas la korojn de qiang-naciecanoj kaj popolanoj de aliaj nacioj. Ĉiuj elkore deziras, ke kulturo de qiang-nacieco povu revigliĝi kaj refoje brili.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040