china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri la galerio Shangh
(GMT+08:00) 2009-05-25 17:43:09

En 1996, la galerio finis koridoran eksponadon en hotelo kaj luis ĉambron kun malpli ol cent kvadrataj metroj en iu drinkejo.

En 2000 aperis vera bonŝanco. La galerio Shangh estis invitata partopreni en Arta Basel de Svislando, kiu honore titoliĝas "artaj Olimpikoj".

"Por la galerio Shangh, tio estas mejloŝtono, ĉar Basel estas centro de la okcidenta arto. Multaj homoj havas tian miskomprenon: ĉinaj galerioj estas ne profesiaj. Tamen apero en la Arta Basel atestas nian seriozecon kaj profesiecon."

Kiel direktoro de la galerio, Lorenz Helbling estas sukcesa en sia unika arta vidpunkto. Nun bonvole rigardu liston de pentristoj: Chen Wenbo, Li Shan, Wang Guangyi, Zhao Bandi, Ding Yi, Zeng Fanzhi, Zhang Enli, Xu Zhen kaj aliaj, sen tiuj homoj la ĉina nuntempa arto estas pala. Kaj artistoj, kiuj estas elektitaj de la galerio Shangh, iras sur vojo al merkato de okcidenta ĉefflua arto.

Nun la galerio Shangh pasigis dek jarojn kaj tiuj dek jaroj atestas procezon de disvolviĝo de merkato de la ĉina nuntempa arto.

En 2008, olepentraĵo kreita de Zeng Fanzhi en 1996 plenumis negocon kun pli ol 75 milionoj da hongkong-aj dolaroj kaj prezo por negoco de la ĉinaj nuntempaj artaĵoj refoje rompiĝis. En tiu tempo, ĉu la merkato de la ĉina nuntempa arto estas tro varma, ĉu en la merkato troviĝas ŝaŭmo, ĉio fariĝas fokusa temo. Estas koincide, ke la pentraĵo kreita de Zeng Fanzhi estis vendata en koridoro de hotelo per 15 miloj da usonaj dolaroj kaj tiam ĝi estis alta prezo.

Pri fenomeno de tro alta prezo por la ĉinaj nuntempaj artaĵoj, Lorenz Helbling havas sian opinion.

"En la komenco, ĉinaj nuntempaj artaĵoj estis malmultekostaj. Tamen mi opinias, ke troviĝas multaj elstaraj kreaĵoj en Ĉinio, cetere Ĉinio estas lando tago post tago grava, tial ĉinaj plej elstaraj artaĵoj devas havi egalan prezon kun eminentaj artaĵoj de aliaj landoj en la mondo. Samtempe laŭ mi, turno de prezo estas tro rapida kaj tio ne estas racia. Vendsumo ne estas unika faktoro, per kiu oni taksas artaĵojn. En Ĉinio mankas kompleta industria sistemo, muzeoj, artaj komentistoj kaj profesiaj galerioj."

Tamen Lorenz Helbling ankoraŭ opinias, ke la ĉina arta merkato havas bonan perspektivon. Li esprimis, ke li sin disvolvas en la galeria afero, ĉar la ĉina nuntempa arto havas plej grandan ravon por li en la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040