china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina reta literaturo prospere disvolviĝas (foto) 
(GMT+08:00) 2009-06-04 15:11:43

romano "Iom pri La Dinastio Ming"

En la 26-a de marto, ĉina fama kompanio pri surreta literaturo komencis funkciigi aktivadon. La kompanio planas asigni dek milionojn da juanoj por kolekti originalajn surretajn ĉinlingvajn literaturajn kreaĵojn. Ĝi ankaŭ deklaris doni aŭtorrajton al eminentaj verkistoj kaj monhelpi al ili disvastigi sian kreaĵon. Kreado de ĉina reta literaturo prospere disvolviĝas kaj ĝia influo kaj latenta ekonomia profito tago post tago estas atentata.

Laŭ ĉina oficiala cifero, en 2008 la nombro de ĉinaj retanoj estas preskaŭ 300 milionoj kaj Ĉinio transcendas Usonon kaj fariĝas lando kun plej multaj retanoj en la mondo. Koresponde kreado de ĉina reta literaturo prospere disvolviĝas. Pli kaj pli multaj retanoj preferas publikigi originalan kreaĵon, retanoj kiuj famiĝas pro tia kreada formo, titoliĝas reta verkisto kaj ilia reta kreaĵo estas eldonata aŭ adaptata al filma kaj televida teatraĵoj aŭ retaj ludoj.

"Tiamjara Luno" estas reta verkisto konata de ĉinaj retanoj. En la reala vivo, li nomiĝas Shiyue, kiu aĝas 30-jarojn kaj estas ordinara dogana laboranto. De 2006 li publikigas sian romanon "Iom pri La Dinastio Ming" kaj eksplikas homojn kaj eventojn de la dinastio Ming de la 14-a ĝis la 17-a jarcento. Pro humura kreada stilo kaj diferenca analiza rimedo ol lernolibro, la romano kaj verkisto "Tiamjara Luno" tuj famiĝas. Monata klakkvanto de la romano en pluraj retoj superas milionojn kaj vendkvanto de la romano estas grandnombra.

Ankaŭ Renyuan estas reta verkisto konata de legantoj. Li komencis surretan verkadon en 2003. Li diris, ke estas tute hazarde, ke li komencis la surretan verkadon.

"Tiam mi legis iun libron sur reto, sed apenaŭ atendis daŭrigon de la libro, tial mi decidis verki kaj tiel mia surreta verkado komenciĝis. En la komenco, mi verkis tion kio plaĉas al mi mem, feliĉe ili estas agnoskata de iuj retanoj."

Renyuan jam publikigis 4 romanojn sur reto kaj unu el ili estis eldonata. Renyuan estas teknikisto de iu reta kompanio kaj li faras verkadon post normala laboro. Ĝenerale li verkas ĝis nokto kaj estas penige. Tamen Renyuan diris, ke agnosko de retanoj al kreaĵoj donas al li feliĉon kaj kontenton kaj tio estas ne akirebla en la reala vivo.

Povas esti dirite, ke tia feliĉo kaj kontento estas movforto por antaŭenpuŝi prosperon de reta literaturo. Sur reto, verkisto povas kaj fari kreadon kaj vidi komenton de retanoj. Dum la interfluo, verkisto akurate scias senton de legantoj kaj ankaŭ estas inspirata por daŭrigi la verkadon. Estro de Maj-Kvara Literatura Klubo de Pekina Universitato Ye Xiaoyang diri, ke surreta verkado ŝanĝis rilatojn inter verkisto kaj leganto:

"Surreta romano liveras platformon por verkisto kaj legantoj kaj per tio ili povas fari pli rapidan kaj rektan interfluon. Antaŭe verkisto restis super la amaso kaj legantoj devas admiri verkiston, nun ili estas egala por fari interfluon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040