china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina fama ole-pentristo kaj belarta edukisto Jin Shangyi
(GMT+08:00) 2009-06-23 17:06:09

Sinjoro Jin Shangyi 75-jara estas reprezentanta pentristo de ĉina nuntempa ole-pentraĵo kaj ankaŭ fama belarta edukisto.

Jin Shangyi longtempe servis kiel prezidanto de Ĉina Artista Asocio kaj nun estas honora prezidanto de la asocio.

Jin Shangyi naskiĝis en Jiaozuo de la provinco Henan en 1934. Infanaĝe li ofte kopiis pentraĵojn sur bildlibroj kaj pro lia elstara lerteco, ĉiuj kunlernantoj petis lian kopiadon. Tio estas la unua kontakto de Jin Shangyi kun pentrado.

En 1949, Jin Shangyi pasigis ekzamenon de arta instituto de Pekino. Post fondiĝo de la nova Ĉinio, la instituto, gvidata de la fama pentristo Xu Beihong, alinomiĝis Centra Akademio de Belarto kaj estas plej supera instituto de ĉina belarta eduko. En la instituto, Jin Shangyi estis studento kaj instruisto kaj poste servis kiel estro, ĝis nun li ankoraŭ ne forlasis la instituton.

En 1955, Jin Shangyi petis instruadon de kurso de sveda fakulo Maksimov. Li alte atentis skizon, kiu estas bezonata de ole-pentrado. De la 50-aj ĝis la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, li estis influhava en la ĉina pentrada rondo kaj pluraj pentraĵoj kreitaj de li estas konservataj de ŝtata muzeo. Jin Shangyi diris:

"Mi preferas ole-pentraĵon, tial mi esploras ĝian bazon, kompreneble la esplorado estas malfacila. Ĝis fino de la kurso en 1957, mi komplete komprenis bazan teorion kaj postulon de skizo, tamen ankoraŭ ne ellernis la pentradon. Post reformado kaj malfermo en la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, mi vizitis multajn muzeojn en Eŭropo, povas esti dirite, ke tiam mi povis kompreni kaj manifesti postulon de skizo, tamen tiam mi jam estis preskaŭ 50-jara. Kompreneble sekve mi komencis kreadon."

En la komenco de la 20-a jarcento, ole-pentrarto estis enkondikata en Ĉinion kaj ĝi disvastiĝis tra la lando dank' al klopodo de la unuaj ĉinaj ole-pentristoj kia Xu Beihong. Post fondiĝo de la nova Ĉinio, influate de tiama Svedio, stilo de tiama ĉina ole-pentrarto similis al tio de sveda ole-pentrarto.

Jin Shangyi estas ĉina ole-pentristo de la tria generacio. Post reformado kaj malfermo, li unue veturis al aliaj landoj por esplori artformon de aliaj landoj de la mondo. Li vojaĝis al pluraj landoj por viziti tieajn muzeojn. Li celas peti instruadon el eŭropaj klasikaj kreaĵoj kaj studi kreadon de portret-arto. Li ne simple faras kopion de objektoj, sed manifestas sian senton kaj opinion al la mondo. Li diris:

"Mi deziras per formo de portreto manifesti mian senton kaj enhavon pri sociaj aferoj. Tion mi kapablas kaj amas fari."

De 1983, Jin Shangyi kreis serion da portretoj kun pentraĵo Taĝika Novedzino kiel reprezento. Tio estas rigardata de la belarta rondo kiel malfermo de pordo de la ĉina ole-pentrarto al nova klasikismo kaj pro tio tiamaj aroj da artistoj sin ĵetis al la tendenco.

Estro de Ĉina Piktura Muzeo Fan Di'an diris:

"Laŭ tiuj kreaĵoj, ni povas vidi, ke en tiu periodo, iu ĉina ole-pentristo pentris spiritan fenomenon de ĉinoj per elstara ole-pentrarto kaj manifestis puran animstaton de ĉinoj, precipe tiun de erudiciuloj kaj naciminoritatoj kaj ĉio havas senton aspiran al nova epoko kaj idealo."

En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, Jin Shangyi sin dediĉis al portretoj de historiaj personuloj kaj provis interligon de lerteco de ĉina spirita impresionismo kun klasika ole-pentrarta lingvo. Komentistoj opinias, ke Jin Shangyi donas al ole-pentraĵoj individuecon de ĉinoj kaj tiuj ole-pentraĵoj havas temperamenton de la ĉina kulturo.

Cetere kiel estro de Centra Akademio de Belarto, Jin Shangyi tutforte antaŭenpuŝas reformadon kaj konstruon de novaj lernofakoj. De la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, lernofakoj de la akademio sin turnas de aroj da sendependaj lernofakoj ĝis nuna lernofakaro kun kvar lernofakoj kiaj plastiko, projektado, arkitekturo kaj humanismaj aferoj. La lernofakaro akcelas plivastigon de internacia interfluo de la ĉina altgrada belarta eduko kaj antaŭenpuŝas trejnon de pli da novtipaj talentuloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040