Barkhor-strato estas pli grandspaca kaj pura post rekonstruo
Je la fino de junio finiĝos la programo pri riparado de la malnova kvartalo de Lasao, Tibeto. La rekonstruo komenciĝis en decembro de 2012, kies totala investo estas ĉirkaŭ 1,5 miliardoj da juanoj. Ĉefa laboro de la riparado estas protekti fizionomion de la kvartalo, forigi tiean latentan danĝeron kaj plibonigi vivmedion de la loĝantoj. La programo, konsistanta el rekonstruo de la drena sistemo, plibonigo de ekipaĵoj kontraŭ incendio kaj restaŭrado de malnovaj konstruaĵoj, celas komplete ripari kaj protekti la malnovan kvartalon.
Tibet-stilaj loĝejoj havas novtipajn fenestrojn, sonizolajn, varmkonservajn kaj energiŝparajn
La Barkhor-strato havas originan ĉarmon kiel antaŭe
Registara oficejo de Qing-dinastio en Tibeto estas rekonstruata per originaj materialoj kaj antaŭaj teknikoj
Loĝdomoj kaj komercaj konstruaĵoj en la malnova kvartalo urĝe bezonas riparadon
Ideogramoj por atentigi laborantojn respekti vivan kaj religian kutimon de lokanoj dum la rekonstruo
Elektroprovizaj dratoj de la malnova kvartalo antaŭ rekonstruo