Sansha—la plej juna urbo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:07:41     Redaktoro:Selena

La 24-an de julio de 2012, Ĉinio deklaris al la mondo sian plej novan urbon – Sansha, troviĝanta en la plej suda ekstremo de Ĉinio.

Sansha, la urbo ampleksas insularojn Xisha, Zhongsha, Nansha kaj marareojn de 130 mil kvadratkilometro. Kvarone de la totala teritorio de Popola Respubliko de Ĉinio, ĝi estas la urbo plej juna kun plej malmultaj loĝantoj, sed posedas plej grandan areon inter ĉinaj urboj.

Antaŭ 2100 jaroj, ĉina esploristo Huang Gui ekspediciis tra la suda maro, kaj pentris la maran mapon por la imperiestro Vu de Han-dinastio(202 a.k.—220). Sed la malkovro de la suda maro estis pli frue ol tio. En Qin-dinastio (221a.k.—207a.k.) la suda maro jam estis grava mara kurso. Tiam post la unuigo de la ses regnoj establiĝis la sudmara-ŝtato, kiu administris insularojn de la suda maro. Estas jam konate, ke Zhenghe (1371-1433),la ministro de Ming-dinastio (1368 -1644)sepfoje ŝipveturis al okcidenta oceano suvoje sur la insuloj de suda maro.

Ĉinio plej frue eltrovis la insulojn de la suda maro kaj ekplenumis la suverenecan jurisdikcion super ili kun la marperiferio. En 1959, la Popola Respubliko de Ĉinio establis oficejojn respektive en insularoj Xisha, Nashan kaj Zhongsha sub la Hainan-a Administra Regiono, kiu fariĝis provinco en 1988, kaj la oficejoj konsekvence submetiĝis en la provinco Hainan.

Nun en la nova urbo Sansha troviĝas nur 3 500 registritaj loĝantoj kaj 25 mil migrantoj, multe loĝantaj en Yongxing-insulo, Shi-insulo, Jinyin-insulo, Shenhang-insulo, Zhongjian-insulo kaj Dong-insulo. La urba magistro ja sidas en Yongxing-insulo aeranta 2.13 kvadratajn kilometrojn.

Yongxing-insulo formiĝas de koralaj rifoj, estas plej granda insulo inter la insularoj de suda maro, kun abundo da resurso en fiŝkaptado kaj konservo de granda kvanto da petrolo kaj gaso. Ĝi do sendube estos politika kaj ekonomia centro de la tri insularoj Xisha,Zhongsha kaj Nansha.

Piedirante sur la insulo Yongxing, oni kvazaŭ promenas en tropika botanika ĝardeno, videblas ĉie koksopalmoj, prunujoj, kanaoj, strofantoj kaj aliaj tropikaj plantaĵoj. Kvankam negranda, la insulo tamen estas perfekte instalita: en la nomitaj stratoj Beijinglu kaj Hainanlu, orde viciĝas poŝtoficejo, hospitalo, biblioteko, bankoj, restoracioj, hoteloj, bierdomoj, rostadbufedoj kaj supermerkatoj ombritaj de verdaj plantoj ĉe ambaŭflankoj de la stratoj. Trovigas plej suda poŝtoficejo de Ĉinio en Beijing-strato, kie probable tre karas la poŝtstampo. Estas pli bone anticipigi la subskribon sur la poŝtkarton aŭ leteron kaj sendi ilin tuj post atingo ĉe la insulo, tial la proviantŝipo povas forporti la poŝtaĵojn en sia reveno, alie, ili estus forsendita unu monaton poste, pere de la sekvanta ŝipo.

Sur la insulo ĝueblas frandaĵoj de marnutraĵoj sed mankas viandoj kaj freŝaj legomoj kaj fruktoj. Ĉar estas malfacile kreskigi agroplantaĵojn sur la insulo konsistanta el koralaj rifoj sur kiu kreskas nur koksopalmoj kaj Ceodes grandis. La proviantŝipo do fariĝas la plej ŝatata veturilo. Kutime, alvenas la proviantŝipo en ĉiu 25-a tago inter Qinglan-haveno de la urbo Wenchang kaj Yongxing-insulo post 17-hora veturado. Krom la pasaĝeroj, la ŝipo ŝarĝas sin per grandkvanto da grenoj, legomoj kaj fruktoj, viandoj kaj aliaj diversaj ofertaĵoj. Albordiĝante, la ŝipo donas spektaklon al la insulo, oni ĝoje alkuras el ĉiu direkto por elŝipigi la varojn. La ŝipo restas en la insulo du tagojn, kaj forportas la poŝtajojn, maraĵojn, eluzitajn konstruajn meterialojn eksteren.

Se okaze de malica vetero kia tajfono, la provianta ŝipo ne povas albordiĝi, oni povas provizi sin nur per konservaĵoj. De 20 jaroj antaŭe Garnizantaj soldatoj kaj insulanoj kune kreis spektaklon, ke miloj da ili surdorse portis po sakon da tero el Hainan-insulo por konstrui agraron. Oni mikse kirlis la alportitan teron kun la korala cindro kaj la koksŝelo, tiel ke ili transiĝis al organika tero. Oni plantis sur la transformita agraro kapsikon, melogenon, ŝaloton, ajlon kaj tiel plu, la verdaj legomoj ĝojige kreskas sub la atentema kultivado.

La nura vilaĝo sur la insulo estas Yongxing-vilaĝo loĝata de 150 fiŝistoj. Ili loĝas en kabanoj memkonstruitaj. 33-jara fiskaptisto Huang Liangshan devenis de Wenchang, sed eklaboris kiel fiŝkaptisto en sia aĝo de 19, tiam li sekvis parencojn alvenis al Yongxing-insulo kaj sin setletis tie. Li havas filinon sesjaran, kiu tamen vivas ĉe geavoj en Wenchang, pro tio, ke en la insulo ne estas lernejo. Huang Liangshan deziras, ke li loĝos en solidaran domon sur la insulo, kaj la filino vizitos lernejon de la urbo Sansha.

La urbo Sansha donas esperon al la insulanoj. Same kiel Huang Liangshan, sinjoro Huang Yaojian, kiu longtempe fiŝkaptas ĉirkaŭ la Antilopa-rifo de Xisha-insulo, deziras, ke la urbo entreprenu turismadon sur la Antilopa-rifo. Li malkovris, ke estas laguno sur atoleto de Yongle-atolo, en la laguno belas la koraloj kun koloraj fiŝoj naĝantaj ĉirkaŭe. Li diris, ke tiam li fariĝos ĉiĉerono, kaj pandonos al li gvidi turistojn kiel kapti fiŝojn.

Vesperiĝas, komenciĝas la nokta vivo de la insulo Yongxing. Biero, rostado, marnutraĵoj… insulanoj plezuras en la agrabla vivo dank` al la produktiva maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin