Laŭ zigzagaj vojetoj Zhong Bailing kaj ŝia edzo rampis sur sovaĝaj montoj ĉie ĉirkaŭe de Pekino. Kaj cetere, ankaŭ aliaj lokoj kaj moroj en la lando, kiel magneto, allogis ilin. Ili estas vojaĝantoj, tamen ili havas sian principon, tio estas, neniam sekvi turistan karavanon.
Zhong: Ĉar ni ne vojaĝis kun karavano, tial ni ne loĝis en hotelo, sed en hejmo de terkulturistoj. Kion ni volis manĝi, ni iris en la kuirejon por serĉi, aŭ en la legomĝardenon por preni, kion ni volas. La legomoj estas freŝaj kaj sanigaj.
Liu: Kiu el tiom da provincoj plej impresis vin?
Zhong: Gansu. En la stepo Sanke, sude de la provinco, mi havis apartan sperton. Tie mi loĝis en hejmo de tibetanoj.
Liu: Vi atingis regionon loĝatan de tibetanoj?
Zhong: Tre malproksime, ĉu ne? Motorbiciklo luebla portis min tien. Vespere aŭdiĝis venta murmurado kaj videblis steloj plenaj en la ĉielo. Ĉe la domo de la gastiganto mi vidis liajn gruntbovojn kaj tibetan dogon, kaj en la hejmo mi trinkis buterteon kaj manĝis zanba-on. La sperto kunesti kun plej desubaj popolanoj donis al mi tre bonan impreson.
Liu: Ĉu ilia hejmo estis speciala akceptejo por turistoj?
Zhong: Ĝi ne estis.
Liu: Ĉu ĝi estis ordinara tibeta hejmo?
Zhong: Jes.