Programo (Julio 13)
La Monda Hortikultura Ekspozicio estas faka internacia ekspozicio kaj aprobita de la Internacia Hortikultivista Asocio. Ĝi estas nomata kiel "olimpikoj" de hortikulturo kaj ĝardena scienco. Monda Hortikultura Ekspozicio 2014 okazis de la 25-a de aprilo ĝis la 25-a de oktobro en la arbarparko Baiguoshan de Licang-distrikto en Qingdao. La ĉeftemo estas "De la Tero, Por la Tero" kaj celas harmonian kunvivon inter la homo kaj la naturo kaj verdan ekologan kaj malaltkarbonan disvolvan ideon.
Kiel observanto, raportisto iris al la ekspozicio. Jen estas raporto de Karolina.
Monda Hortikultura Ekspozicio 2014 troviĝas apud Lao-monto en Qingdao kaj en okcidento de la binhai-strato. Estas oportune, ke oni veturas per aŭtobuso, taksio, aŭ sia propra aŭto al la ekspozicio. En la ekspoziciejo oni povas elekti piediron aŭ baterioĉaron por viziti. Laŭ konigo, la Monda Hortikultura Ekspozicio en Qingdao unuafoje uzas telferon, oni povas veturi per aertelfero por rigardi la ekspozicion. La biletprezo de la telfero estas 100 yuanoj.
En la ekspozicio estas multaj vizitindaj lokoj. Ekzemple la plantekspoziciejo en nord-oriento de la ekspozicio. La urbo Qingdao estas apudmara, tial en ĉi-foja ekspozicio oni konstruis maran plantan kaj animalan ekspoziciejon. Tio estas la unua fojo, ke la Monda Hortikultura Ekspozicio starigas maran plantan kaj animalan ekspoziciejon.
La ĉina ekspoziciejo estas en sud-oriento. Tie la ĝardenoj "Taiwan", "Jinan" kaj "Jiangsu" meritas viziton.
La internacia ekspoziciejo estas en sud-okcidento. Estas multaj ĝardenoj plenaj de ekzotismo tie. Ekzemple ĝardenoj "Pakistano", "Svedio", "Tajlando" kaj "Nederlando".
Estas multaj amuzejoj en la ekspoziciejo, se vi alportas infanon al la ekspozicio, vi povas iri al "infansonĝa ĝardeno" kaj vizitas al "scienca ĝardeno", kiu estas apud la "infansonĝa ĝardono".
Fine estas manĝservo de la ekspozicio. En manĝejoj de la ekspoziciejo, la vizitantoj povas gustumi bongustajn manĝaĵojn el diversaj lokoj de Ĉinio kaj el la aliaj landoj, ekzemple Argentino, Turkio, Tajlando, Hispanio, ktp.
