La majesta vidaĵo sur la 3 100 metrojn alta Ora Pinto, la supro de la monto Emei, estas inda rekompenco por la grimpinto. De tie videblas interkovriĝintaj montsuproj proksime kaj malproksime, ka riveroj Minjiang, Qingyi kaj Dadu kiel jadaj zonoj serpentantaj traj la valoj kaj alte atarantaj neĝokovritaj montoj, kies pintojn oni ne povas distingi disde la ĉielo. Ĉe matenigo oni kutime povas vidi la matenan stelon dum nuboj iom post iom amasiĝas kaj ruĝiĝas kaj la suno elsaltas por komenci la tagon. La montoj tuj baniĝas en sunlumo kaj karmezinaj nuboj plenigas la ĉielon. En la posttagmezo la sunradioj pentras la nubojn por formi luncirklon violan, indigan, bluan, verdan, flavan, oranĝkoloran kaj ruĝan. Sur la montsupro oni sentas kvazaŭ oni fariĝus parto de la cirklo, kiu movas kune kun la propra ombro. Ĉi tio estas la famkonata "alte ŝatata lumo de Emei" aŭ "aŭreolo de la Budho", kiu estas sunlumo deviigita de la nebuleto. Tiu "alte ŝatata lumo" estas la plj grandioza mirindaĵo kaj ĉefa bablitemo de la monto Emei.
Grimpantoj ĝenerale malsupreiras laŭ la alia flanko de la monto kaj haltas por viziti la Dek-miljaran Emplon, ankoraŭ kulturan relikvon konservitan sur la monto Emei. Ĉi tie troviĝas la sentraba Samantabhadra Halo, konstruita el briko en la 16-a jarcento. Ĝia tegmento havas volba kaj la muroj kvadrataj. La tegmentrandoj, linteloj kaj plafono estas dekoritaj per elegantaj koloraj desegnoj. Interne de la halo estas grandega bronza statuo de Samantabhadro rajdanta sur blanka elefanto. Muldita en 980 en Son-dinastio, ĝi estas naŭ metrojn alta kaj pezas 62 tunojn---bonega ekzemplo de la radinita tekniko de metiistoj en antikva Ĉinio.