ddlishan141211 |
Reĝo You de la Okcidenta Zhou-dinastio(8-a jarcento a.K.) estis la unua, kiu trovis la lokon ĉarma. Li konstruigis ĉi tie palacon por si mem. La imperiestroj de 11 postaj dinastioj faris la samon. La loko tamen ne gajnis tutlandan famon ĝis 747 p.K., kiam imperiestro Xuan-zong de Tang-dinastio pligrandigas la palacon kaj konstruigis lageton, uzante akvon el la naturaj varmfontoj. La loko nomiĝas ekde tiam la Lageto Huaqing.
Ĉi tiu ripozejo lokiĝas ĉe la bazo de la monto Lishan. Gravuritaj sur krutaĵo estas pluraj grandaj ĉinaj ideogramoj indikantaj la fonton de la varma akvo. Ĝuste malsupre de la ŝildo estas vaporanta lageto ĉirkaŭita de verdaj balustradoj.
La varmfontojn oni malkovris antaŭ tri mil jaroj. Ili havas ampleksan, regulan fluon kaj konstantan temperaturon de ĉirkaŭ 41℃. La akvo enhavas diversajn mineralojn, kiuj faras ĝin taŭga kaj por banado kaj por kuracado.
Oni eniras la parkterenon tra lunforma pordego kaj alvenas al la artefarita Lageto de Naŭ Drakoj. Eĉ en frosta vintro la arboj tie dense kreskas. Kaŝitaj inter salikoj apud la lageto estas elegantaj domoj tegmentitaj per ore glazuritaj tegoloj. La suda fino de la lageto ligiĝas kun la Lotusflora Lageto, en kiun kristale klara akvo verŝiĝas el naŭ drakokapaj elfluiloj en muro.
Norde de la lageto estas halo konstruita laŭ tradicia ĉina stilo, kun suprenturnita tegmentrandoj en formo de kuŝanta drako. Fenikso el bronzo staras antaŭ la portiko.
Antaŭ pli ol mil jaroj imperiestro Xuanzong de Tang-dinastio pasigis la vintrojn en tiu ĉi halo kune kun sia plej amata kromedzino Yang Guifei. Ĉar la varmfonto forigis ĉiom da neĝo aŭ frosto, la halo nomiĝas la Halo de Kirliĝanta Frosto.
Proksime troviĝas la Lageto Huaqing, la banejo de la bela Yang Guifei. Ĝi estas en interna ĉambro kaj en la formo de lotusflora petalaro. En ekstera ĉambro apud la lageto estas mola lito kaj pentraĵo pri la imperiestra kromedzino post ŝia bano.
Yang Guifei, trodorlotita en luksa kaj diboĉa vivo, estis postulema. Ŝi ŝatis freŝajn liĉojn, kies plej bona specio kreskis en la for a Sichuan-provinco, pro kio la imperiestro ordonis siajn kurierojn vojaĝi tage kaj nokte sen halto por akiri la frukton kaj liveri ĝin freŝa al Hua-qing. Ne malofte kurieroj mortis survoje pro laciĝo.
La ekscesoj de la luksa vivo en la Palaco de Huaqing provizis tiel akran kontraston kun la mizera stato de la ordinaraj popolanoj, ke la renoma poeto Du Fu de Tang-dinastio estis instigita skribi vintre de 755.
La lageto Huaqing estas nun ripoza centro malfermita al la publiko, kun ĉiuj malnovaj imperiestraj haloj kaj pavilonoj restaŭritaj. Pli ol 60 banejo aldoniĝis por akcepti kvarmil vizitantojn samtempe.
La monto malantaŭ la Lageto Huaqing havas pli malnovajn historiajn lokojn. Sur la dua plej alta pinto de la monto Lishan estas malnova templo nomata Halo de Maljuna Patrino. Laŭ ĝia legenda origino, ĉi tie la mita Nuva(Maljuna Patrino) kreis la homrason kaj flikis fendetojn en la ĉielo post katastrofo. Laŭ la mito, antaŭ longlonga tempo vivis sur la tero nur tiu Maljuna Patrino. Sentante sin soleca, ŝi decidis krei la homan rason. Tion ŝi faris per knedado de flava argilo kaj modlado de pluraj figuroj. Kiam ŝi spiris vivon en la figurojn, ili fariĝis homoj, kiuj kapablis paroli, labori kaj reprodukti. Tio, laŭ la mito, estas la origino de la homaro. Poste la kvar kolonoj subtenantaj la ĉielon eroziiĝis, tiel ke pluvo elverŝiĝis de la disfalanta ĉielo kaj la tero krevis. Vivaĵoj surteraj estis en danĝero. Por ke la homaro estu savita, Nuva bruligis fajron kaj fandis kolorajn ŝtonojn ruĝajn, flavajn, bluajn, blankajn kaj nigrajn, per kiuj ŝi flikis la fendojn en la ĉielo. Ŝi ankaŭ fortranĉis la gambojn de giganta martestudo por anstataŭigi la eroziitajn kolonojn. Tiamaniere la homaro transvivis la katastrofojn kaj vivis feliĉe kaj sekure.
Ĉe la supro de la monto Lishan, 1200-metrojn super la marnivelo, ankoraŭ troviĝas restaĵoj de signalfajraj turoj konstruitaj por defendo en Zhou-dinastio antaŭ pli ol tri mil jaroj. Okaze de atako de malamiko, brullignaĵoj kaj lupofekaĵo estis bruligitaj por averti najbarajn dukojn kaj princojn sendi helpon. La fumo de la lupofekaĵo leviĝis rekte en la ĉielon kaj eĉ la vento povis ĝin forblovi.