La Parko Beihai

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Li Lu
En antikva Ĉinio troviĝas mito, ke oriente de la Norda Maro(Beihai) kuŝas senfunda abismo, kien alfluis ĉiuj riveroj sur la tero. Leviĝis el tio tri montoj, kie loĝis la senmortuloj. En sia klopodo atingi senmortecon multaj inperiestroj en la historio de Ĉinio konstruigis lagojn kaj insulet-montetojn malantaŭ siaj palacoj, kie ili esperis vivi por ĉiam kiel la senmortuloj. La Parko Beihai esris konstruita kiel imperiestra ĝardeno apud la Imperiestra Palaco en Pekino kaj perfekte akordis kun tiu deziro.

Ĉirkaŭ duono de la parko rdysd kovrita per lago, meze de kiu estas Jado-Insuleto, insulet-monteto, sur kies supro staras la impona Blanka Pagodo, kiu fariĝis gvidosigno al la Parko Beihai. Origine estis tri insuletoj, sed tra la jaroj la aliaj du estis ligitaj kun najbara grundo.

La Parko Beihai havas historion de okcent jaroj. Kvankam elektita kiel plezurejo por la imperiestra familio en la 1-a jarcento, la loko ne estis nomita per imperiestra dekreto "imperiestra ĝardeno" ĝis 1179, kiam tion faris imperiestro de Jin-dinastio(1115-1234). En la 13-a jarcento la mongoloj venkis la regantojn de Jin kaj starigis Yuan-dinastion(1279-1368), kiu faris Pekinon sia ĉefurbo. Kublaj Hano, la unua imperiestro de Yuan-dinastio, grandskale rekonstruigis la ĝardenon. Unu el liaj plej grandiozaj entreprenoj estis la plilarĝigo de la Palaco Guanghan sur Jado-Insuleto. La palaco estis impono kaj belega konstruaĵo etendiĝanta 40 metrojn de oriento al okcidento, 20 metrojn de sudo al nordo kaj staranta 16 metrojn alta. Ĝi estis plezurloko por la inperiestra familio kaj ankaŭ ejo por grandaj ceremonioj kaj bankedoj. Kiam Marko Polo vizitis Pekinon en sia vojaĝo en Ĉinio fine de la 13-a jarcento, li laŭdegis ĉi tiun imperiestran ĝardenon de Yuan-regantoj, komparante ĝin kun la paradizo. Malfeliĉe la Palaco Guanghan ricevis gravan skuadon dum tertremo kaj disfalis en ruinojn tricent jarojn poste. En 1651 la Blanka Pagodo, budhisma turo laŭ tibeta stilo, estis konstruita sur la ruinaĵo laŭ propono de famkonata tibeta lamao nomata Nomhan. Imperiestro Shunzhi de Qing-dinastio aprobis la projekton kiel geston de dediĉo al la budhismo kaj de deziro por unuiĝo inter la diversaj naciecoj en Ĉinio. Ankaŭ favoran punkton kun milita signifo li vidis en la altestaranta konstruaĵo, kiu restis la plej alta en la ĉefurbo dum multaj postaj jaroj. En tempoj de danĝero oni povis hisi flagojn kaj eklumigi lanternojn ĉirkaŭ la Blanka Pagodo por ordoni la imperiajn trupojn al batalo. Feran pafilegon oni efektive instalis tie kun la celo subigi invadantojn, sed ĝi estis malmuntita, neniam pafinte eĉ unu obuson.

La nuntempa Blanka Pagodo estas tiu rekonstruigita en 1741 de imperiestro Qianlong, kiu elspezis grandajn sumojn kaj mobilizis supermezurajn homfortojn por redekoracio de la tuta ĝardeno. Priskribo de la vidindaĵoj kaj rekonstruado verkita de la imperiestro mem estis ĉizita sur ŝtonan stelon instalitan en pavilono ĉe la montpiedo.

La Blanka Pagodo malsamas al ordinaraj pagodoj en formo. Dum ordinara pagodo estas multetaĝa piramidforma turo, la Blanka Pagodo havas unuopan rondforman strukturon kun konusturo supre kronita per ora pinto. La Blanka Pagodo en la Parko Beihai altas 35,9 metrojn kaj konstruiĝis el briko kaj ŝtono blankigitaj per kalko. Ĝi havas neniun enirejonl interesiĝintoj konjektas, ke la ruĝa emblemo sur la turkorpo estis aperturo, kiun oni fermis, kiam la turo estis finkonstruita. Oni kredas, ke interne konserviĝas sanktaj budhismaj skriboj, lamaaj roboj kaj aliaj sanktaj objektoj.

La turo komandas grandiozan vidon. Rekte al la sudo estas la kvieta Zhongnanhai(Centra kaj Suda Maroj), du najbataj lagoj, kiuj nun estas parto de la tereno, kie situas la sidejoj de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj la Ŝtata Konsilantaro. Se oni faras kelkajn paŝojn orienten, oni povas vidi la flavajn tegmentojn de la vermiljonmuraj konstruaĵoj de la antaŭa Imperiestra Palaco. Sude de la antaŭa palaca tereno, laŭlonge de nova bulvardo oriente-okcidenten, staras aroj da novaj apartamentoj, dum norde la for a verda montaro Yanshan provizas la ĉefurbon per giganta jadsimila fono.

Ĝuste sube de la Pagodo estas la Pavilono de Bonkora Voĉo, elegante projektita kvadrata konstruaĵo kun konusforma tegmento. Ĝi estas tute kovrita per glazuritaj kaheloj verdaj kaj flavaj, kaj la muroj havas 455 niĉojn kun skulptita figuro de budho en ĉiu.

La monteto sur Jado-Insuleto havas multajn palacojn, pavilonojn, strangformajn poroplenajn rokojn, ŝtonajn steleojn kaj platojn; ĉiuj estas arte aranĝitaj laŭ postuloj de potoreska pejzaĝo. Oni ankoraŭ povas vidi sur multaj el la ŝtonoj poemojn aŭ aliajn literarurajn gemojn gravuritajn laŭ la multe laŭdata manskribo de Imperiestro Qianlong, kies poemoj kaj kaligrafiaĵoj estas famkonataj pro sia beleco.

Malsuprenirante la nordan deklivon de ĉi tiu monteto sur Jado-Insuleto, oni pasas tra artefaritaj rokkavoj kaj "flugaj ŝtuparoj" por atingi finfine la longan koridoron laŭlonge de la norda bordo de la insuleto. Ĉi tiu 300-metra bele farbita koridoro estas rimarkinda pro sia supra etaĝo. La flanko rigardanta al la lago estas malferma dum la alia panelita per kradfenestroj. Mezvoje de ĉi tiu longa koridoro staras la Halo de Ondanta Akvo kaj la Studejo Trankvileco. Ĉi tie lokas sin ankaŭ la Restoracio Fangshan, renoma pro siaj pladoj kaj kukoj bazitaj sur receptoj el la Qin-dinastiaj imperiestraj kuirejoj. Turistoj povas gustumi tie frandaĵojn iam antaŭe rezervitajn por la tablo de la imperiestropatrino Cixi.

Proksime estas ventumilforma konstruaĵo nomata la Ĉambro por Legado de Klasikaĵoj. Tie kolekto da 495 steleoj portantaj skribojn de famaj ĉinaj kaligradoj ekde la 3-a jarcento atendas multhoran ĝuadon de kaligrafio amantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin