Antaŭ 560 jaroj Imperiestro Yongle de Ming-dinastio decidis konstrui templon, kie imperiestroj povus fari adoradon al la ĉielo---riton, kiu, laŭ lia espero, servus al eternigo de la imperio. La rezulto estis majstroverko arkitektura---la Ĉiela Altaro(Tian Tan). Nun, longe post la falo de la imperio, la konstruaĵoj restas same grandiozaj kiel antaŭe. Ilin alte taksas ne nur la ĉina popolo, sed ankaŭ la popoloj tra la mondo kiel majstrajn kreaĵojn de la laboruloj de antikva Ĉinio. La templaj konstruaĵoj kaj la ĉirkaŭa tereno formas unu el la plej grandaj publikaj parkoj en la ĉefurbo de Ĉinio.
Situanta en la suda parto de Pekino, la parko kovras 273 hektarojn. Ĝiaj ĉefaj masonaĵoj estas du grupoj da konstruaĵoj sur nord-suda akso interligitaj per irvojo larĝa je tridek metroj kaj levita kvar metrojn super la grundo. Norde estas la Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto(Qiniandian). Sude estas la Halo de Imperia Ĉielvolbo(Huangqiongyu) kaj Ronda Altaro(Huangqiutan). Rigardate de supre, la suda parto de la parkmuro montriĝas kvadrata, dum la norda parto duon-cirkla, desegnplano simbolanta la antikvan kredon, ke la ĉielo estas ronda kaj la tero kvadrata.
La majesto de la Halo de Preĝo tuj impresas la vizitanton, kiam tiu eniras tra la ĉefa pordego. Ĝi estas altega, ronda konstruaĵo kun tritavolaj tegmentrandoj kaj konusforma tegmento el bluaj tegoloj kronita per orumita globo. Ĉirkaŭas la halon grandspaca ringforma teraso el ŝtonoj en tri tavoloj, ĉiu borderita de balustrado el skulptita blanka marmoro. La konstruado de la halo estas inĝenia, la tuta halo alta je 38 metroj kaj 30 metrojn larĝa en la diametro, sin apogas sur 28 masivaj lignaj kolonoj, kun la interna kadro tute sen ŝtalo, betono aŭ trabaro. La kvar centraj kolonoj, nomataj la "drakputaj kolonoj", altas je 19,2 metroj kaj tiel dikas ke eĉ du homoj ne povas kune ĝin ĉirkaŭbraki. Ĉi tiuj kolonoj reprezentas la kvar sezonojn. Ĉirkaŭ ili estas du ringoj, unu interne de la alia, po 12 kolonoj. La interna ringo simbolas la 12 monatojn de la jaro, la ekstera la 12 dividojn de tagnokto laŭ la malnova ĉina maniero kalkuli tempon laŭ du-horaj periodoj, farante 12 unuojn, aŭ duonon de la nombro en la nuna 24-hora tago. La konstruligno por tiuj 28 kolonoj estis transportita el fora Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Meze de la ŝtonplanko estas ronda marmorplato, sur kiu la naturo kreis drako-feniksan desegnon. La halo havas neniun muron, krom vandojn de kradpordoj. La plafono havas belege prinpentritajn panelojn. En 1889 la Halo estis trafita de fulmo kaj grave difektiĝis, sed oni poste restaŭris ĝin.
La levita irvojo kondukas suden al la Halo de Imperia Ĉielvolbo, malpli granda konstruaĵo multe pli delikate pr ojektita sed en perfekta simetrio kun la Halo de Preĝo. Same kiel la Halo de Preĝo, ĝi havas konusforman tegmenton el malhele bluaj glazuritaj tegoloj kun ora globo ĉe la pinto. Ankaŭ ĉi tie la kupolo ne havas trabaron, sed firme subtenas ĝin kompleksa arkaĵo. Ĝiaj dekoraj pentraĵoj tenas siajn freŝajn originajn kolorojn eĉ hodiaŭ.
La konstruaĵo mem tamen ne estas la ĉefa altiraĵo ĉi tie. La Ĉielvolbo estas ĉirkaŭita de cirkloforma muto el poluritaj brikoj kun pordo al la sudo. Ĝi nomiĝas la Eĥa Muro, ĉar se oni flustras proksime al la muro ĉe iu ajn punkto, la voĉon aliulo povas klare aŭdis ĉe iu ajn alia punkto laŭ la muro.
Sude de la Eĥa Muro situas la Ronda Altaro, tri-vica blankŝtona teraso ĉirkaŭita de du muroj. La interna muto estas ronda dum la ekstera kvadrata. Rigardate de supre, ĉi tiu ĉiela altaro aspektas mirinde simila al celtabulo sur pafejo. Ne nur la aranĝo estas geometrie desegnita, sed ankaŭ la strukturo mem estas geometria ludo. En antikva tempo oni konsideris neparajn nombrojn "ĉielaj", aŭ rilataj al la suno. Pro tio, ke naŭ estis rigardata kiel la plej potenca nombro, la altaro konstruiĝis per naŭ aŭ naŭoblaj ŝtonplatoj. La teraso konsistas el naŭ ringoj da ŝtonplatojn. La plej interna ringo ĉe la supro havas naŭ ŝtonplatojn, la dua dek ok, la tria dudek sep kaj tiel plu ĝis la naŭa okdek unu. La sama aranĝo ripetiĝas sur la meza kaj malsupra vicoj, sed la ringoj pligrandiĝas, tiel ke la plej larĝa ringo ĉe la bazo havas 243 ŝtonplatojn, t.e. 27-oble 9. Starante sur la supra teraso, oni havas la senton, ke la ĉielo estas tre proksima, kio estas ĝuste la kialo de la altara projekto. Kaj se oni staras meze sur la supra teraso kaj parolas normalvoĉe, la voĉo sonos al oni mem pli laŭta kaj pli sonora, ol al apudstarantoj, ĉar la sonondoj resenditaj de la balustradoj kaj la cirkloforma muro resaltas al la centro.
La Altaro estis konstruita samtempe kiel la Halo de Imperia Ĉielvolbo, en 1530, kaj rekonstruita en 1749, en la regperiodo de Qianlong de Qing-dinastio. Malgraŭ ĝia aĝo kaj tio, ke ĝi travivis kelkajn tertremojn, la surfaco de la Altaro restas spegule glata, preskaŭ sen ia fendiĝo aŭ subfleksiĝo.
Interne de la parkmuroj de la Ĉiela Altaro ankaŭ vidiĝas aliaj ekzemploj de antikva arkitekturo, inkluzive de la Halo de la Ĉiela Imperiestro, Ĉiela Kuirejo, Buĉista Pvilono kaj la 72-sekcia Longa Koridoro.
Impona estas la vasteco de la Parko, kaj eĉ pli imponaj la centoj da antikvaj pinoj kaj cipresoj. Laŭdire, kiam la imperiestro alvenis por preĝa ceremonio, lia eskorto povus nombri mil homojn. La spektaklo certe estis grandioza.