Programo (Julio 13)
La ĵus finita kunveno pri ekonomia laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris diverstendencan aranĝon por evoluigo de la ĉina ekonomio en la jaro 2016. Multaj esprimoj prezentis sin same kiel antaŭe, sed ankaŭ ne malmultaj novaĵoj aperis en la kunveno, el kiuj tri aspirigas nin pri la estonta evoluado de la ĉina ekonomio:
1, la rapidiĝo de urbanizado proponas novan dinamikon. La kunveno tre klare indikis, ke necesas "rapidigi merkatiĝon de kamparanoj-laboristoj" kaj "permesi al tiuj homoj, kiuj ne havas rajtigilon por enurba fiksloĝado, loĝigi sin en la urbo, kie ili posteniĝas, por ke ili havu antaŭvidon kaj bezonon aĉeti loĝejon aŭ lui longatempan loĝdomon en tiu urbo, kie ili laboras." Montriĝas evidente, ke, ju pli merkatiĝas pli multege da kamparanoj-laboristoj, des pli liberiĝas kostumado kaj provizado, kaj des pli ili ambaŭ akcelas sin reciproke.
2, la rigida akcepto rompita kaj la financaj aferoj ordigitaj revigligas financan motoron. De ĉiam la ĉina financa sistemo sekvis la tradicion de "rigida akcepto", kiu kaŭzis, ke la kosto de financado inter institucioj ne povis esti taksita laŭ kredita krizo. Tamen tiu ĉi kunveno donis nova difinon, ke "la malobservon al la kredito nepras laŭleĝe pritrakti per puno", tio signifas, ke la "rigida akcepto" rompiĝis, kaj per tio entreprenoj vivos nur depende de siaj superecoj, kaj ke la kosto de financado malaltiĝos.
3, la perfektiĝo de la mekanismo de kurza formiĝo restarigas industrian tirforton. La kunveno eksplicite postulis "perfektigi la mekanismon de la kurza formiĝo", tio signifas, ke, post la aliĝo de juano al la Specialaj Rajtoj de Enspezo (angle: SDR), la paŝado de la kurza merkatiĝo de juano rimarkinde rapidis. Kun tio, ke juano ricevas pli da elasteco, relative multaj entreprenoj el la dua industrio en Ĉinio espereble reakiros konkurencivon.
